Aŭtoro Fadeno: 1. Kio estas Budhismo  (Legita 9936 fojojn)

0 anoj kaj 2 Gastoj rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
1. Kio estas Budhismo
« je: januaro 09, 2013, 09:22:36 ptm »
1. Kio estas Budhismo
  
  Demando: Kio estas Budhismo?
  Respondo: La nomo Budhismo devenis el la vorto 'bodhi', kiu signifas iluminiĝon. Do ni povas diri, ke Budhismo estas la filozofio de iluminiĝo. Tiu ĉi filozofio originis el la sperto de Sinjoro Sidarto Gotamo, konata kiel Budho Ŝakjamunio, kiu iluminiĝis en la aĝo de 35 jaroj. Nun Budhismo estas pli ol 2500-jara kaj havas ĉirkaŭ 380 milionojn da sekvantoj en la tuta mondo. Ĝis antaŭ cent jaroj, Budhismo ĉefe estis azia filozofio, sed nun ĝi akiras pli kaj pli da sekvantoj en Eŭropo, Aŭstralio kaj Ameriko.
  
  Demando: Do Budhismo estas nur filozofio, ĉu ne?
  Respondo: La vorto "filozofio" devenis el du vortoj 'philo' signifanta amon kaj 'sophia' signifanta saĝon. Do filozofio estas la amo de saĝo aŭ amo kaj saĝo. Ambaŭ signifoj perfekte priskribas Budhismon. Budhismo instruas, ke ni devas pene disvolvi nian intelektan kapablon ĝisplene por perfekta komprenado. Ĝi ankaŭ instruas nin disvolvi niajn amon kaj bonkorecon por esti veraj amikoj al ĉiuj estaĵoj. Do Budhismo estas ne nur ordinara filozofio, sed la plej supera filozofio.
  
  Demando: Kiu estis la Budho?
  Respondo: En la jaro 563 a.K. bebo naskiĝis en reĝa familio de Norda Hindio. Li plenkreskis en riĉeco kaj lukso, sed fine trovis, ke la komforto kaj sekureco en la mondo ne garantias homan feliĉon. Li profunde kortuŝiĝis pri la suferoj, kiujn li vidis en diversaj lokoj. Li decidis eltrovi la ŝlosilon al homa feliĉo. Kiam li estis 29-jara, li forlasis siajn edzinon kaj infanon, iris al la grandaj religiaj instruistoj en tiu tempo kaj lernis de ili. Ili instruis lin multe, sed neniu el ili sciis la kaŭzon de homaj suferoj kaj la metodon sin liberigi de tio. Fine, post ses-jaraj studado, klopodado kaj meditado li subite iluminiĝis kaj spertis, ke ĉiuj liaj nescioj malaperis kaj. Ekde tiam li nomiĝis Budho, la Iluminiĝinto. Poste li vivis 45 jarojn, dum kiuj li travojaĝis nordan Hindion por instrui sian eltrovon al homoj. Liaj kompato kaj pacienco estis legendaj kaj li havis milojn da sekvantoj. Kiam li forpasis en la 80-a jaro, li estis maljuna kaj malsana, sed ankoraŭ digna kaj serena.
  
  Demando: Se li nomiĝis "Budho" nur post la iluminiĝo, kio estis lia nomo antaŭ tio?
  Respondo: La familia aŭ klana nomo de la Budho estis Gotamo, kiu signifas "plejbonan bovon". Bovo estis simbolo de riĉeco kaj prestiĝo en tiu tempo. Lia propra nomo estis "Sidarto", kiu signifas "realigtan celon". Oni kutime supozas, ke tian nomon reganto donis al sia filo.
  
  Demando: Ĉu ne estis malrespondece por la Budho, ke li forlasis siajn edzinon kaj infanon?  
  Respondo: Probable ne estis facile por la Budho forlasi sian familion. Supozeble li hezitis kaj maltrankviliĝis longatempe antaŭ sia fina forlaso. Sed li devis fari elekton, ĉu li sin dediĉu al la familio aŭ la mondo. Fine, li sin dediĉis al la tuta mondo pro sia granda kompato, kaj la tuta mondo ankoraŭ profitas de lia sindediĉo. Anstataŭ malrespondeco, eble tio estis la plej signifoplena ofero, kiun li faris.
  
  Demando: Se la Budho jam mortis, kiel li povas helpi nin?
  Respondo: Jam mortis Faraday, kiu eltrovis elektron, sed lia eltrovo ankoraŭ helpas nin. Ankaŭ mortis Louis Pasteur, kiu inventis kuracmetodojn kontraŭ tiel multaj malsanoj, sed liaj medicinaj eltrovoj ankoraŭ savas vivojn. Mortis Leonardo da Vinci, kiu kreis majstraĵojn de arto, sed liaj pentraĵoj ankoraŭ inspiras kaj ĝojigas nin. Grandaj herooj kaj heroinoj jam mortis eble antaŭ centoj da jaroj, sed kiam ni legas iliajn kondutojn kaj atingojn, ni ankoraŭ ricevas inspiron por konduti kiel ili. Jes, la Budho jam mortis, sed 2500 jarojn poste liaj instruoj ankoraŭ helpas homojn; lia ekzemplo ankoraŭ inspiras homojn kaj liaj vortoj ankoraŭ ŝanĝas homan vivon. Nur la Budho havas tiel grandan potencon milojn da jaroj post sia morto.
  Demando: Ĉu la Budho estis dio?
  Respondo: Ne, li ne estis dio. Li neniam asertis, ke li estas dio, la infano de dio kaj eĉ la sendito de dio. Li estis homo, kiu perfektigis sin mem kaj instruis, ke ankaŭ ni povas perfektigi nin mem se ni sekvas lian ekzemplon.
  
  Demando: Se la Budho ne estas dio, kial homoj adoras lin?
  Respondo: Estas diversaj adoroj. Kiam oni adoras dion, ili laŭdas lin aŭ ŝin, prezentas oferojn kaj petas favorojn, kredante, ke la dio aŭdos la laŭdojn, ricevos la oferojn kaj respondos la preĝojn. Budhanoj ne praktikas tian adoron. La alia adoro okazas kiam ni montras nian respekton al iu aŭ io respektinda. Ni stariĝas kiam instruisto venas en la klasĉambron; ni manpremas kun altrangulo kiam ni renkontas lin; ni salutas kiam oni ludas nacian himnon. Ĉio tio estas gestoj de respekto kaj adoro, kaj montras nian admiron al speciala persono aŭ afero. Jen adoro, kiun budhanoj praktikas.

  Statuo de la Budho kun ambaŭ manoj sur la kruroj kaj kompatema rideto sur la vizaĝo rememorigas, ke ni strebu por disvolvi niajn internajn pacon kaj amon; la incensa aromo rememorigas nin pri trapenetra influo de virto; la lampo rememorigas nin pri lumo de scio, kaj la floroj, kiuj baldaŭ senkoloriĝas kaj velkiĝas, rememorigas nin pri efemereco. Kiam ni riverencas, ni esprimas nian dankemon al la Budho pro liaj instruoj al ni. Tio estas la signifo de budhana adoro.
  
  Demando: Sed mi aŭdis la onidiron, ke budhanoj adoras idolojn.
  Respondo: Tiu onidiro nur montras la miskomprenon de idolo-farantoj. La difino pri idolo en vortaro estas "bildo aŭ statuo adorata kiel dio". Ni jam scias, ke budhanoj tute ne kredas, ke la Budho estas dio. Kiel ili kredus, ke peco da ligno aŭ metalo estas dio? Ĉiuj religioj uzas simbolojn por prezenti diversajn kredojn de si.
  En Taŭismo, oni uzas la desegnon de "Jino kaj jango" por simboli konkordon inter kontraŭaj aferoj. En Siĥismo, oni prenas glavon kiel simbolon de spirita lukto. En Kristanismo, oni rigardas fiŝon kiel simbolon de Krista ĉeesto kaj la krucon kiel simbolon de lia sindediĉo. En Budhismo, la statuo de la Budho rememorigas nin pri homa dimensio en budhisma instruo kaj pri la fakto, ke Budhismo estas homocentra anstataŭ diocentra, kaj ke ni devas rigardi internen anstataŭ eksteren por trovi perfektecon kaj komprenemon. Do la onidiro, ke budhanoj adoras idolojn, estas tiel malsaĝa kiel la diro, ke kristanoj adoras fiŝon aŭ geometrian formon.
  
  Demando: Kial homoj faras diversajn strangajn aferojn en budhismaj temploj?
  Respondo: Multaj aferoj ŝajnas strangaj al ni kiam ni ne komprenas ilin. Anstataŭ ignori tiajn aferojn kiel strangaĵojn, ni devas klopodi por eltrovi ilian signifon. Tamen, estas vere, ke iuj aferoj faritaj de budhanoj originis el popularaj superstiĉo kaj miskompreno anstataŭ el vera instruo de la Budho. Kaj tiaj miskomprenoj ne nur troviĝas en Budhismo, sed ankaŭ trudiĝas en ĉiujn religiojn de tempo al tempo. La Budho instruis klare kaj detale. Se iuj ne sukcesis plene kompreni, la Budho ne estas riproĉinda pro tio. 
  Estas vortoj en budhismaj verkoj:
  Se iu suferas de malsano, sed ne petas kuracadon eĉ kiam kuracisto estas ĉe li, tio ne estas kulpo de la kuracisto. Same, se iu suferas kaj turmentiĝas pro la malsano de kleŝo, sed ne petas helpon de la Budho, tio ne estas kulpo de la Budho. JN28-9
  Oni rajtas juĝi nek Budhismon nek ajnan religion se ili ne praktikas ĝin konvene. Se vi volas scii la verajn instruojn de Budhismo, legu budhajn vortojn aŭ parolu kun tiuj, kiuj komprenas ilin konvene. 
  
  Demando: Mi ofte vidas vorton "Darmo", kion ĝi signifas?
  Respondo: La vorto "Darmo" (sanskrite "Dharma") havas multajn signifojn, sed en Budhismo la ĉefa signifo estas vero, realeco, efektiveco kaj la vera fenomeno de aferoj. Ni konsideras la budhajn instruojn kiel veron, do ni mencias ilin kiel Darmon.
  Demando: Ĉu estas budhisma ekvivalento de Kristnasko?
  Respondo: Laŭ tradicio, Reĝido Sidarto naskiĝis, Budhiĝis kaj forpasis en plenluna tago de Vesako, la dua monato de hindia jaro, kiu konformas al aprilo-majo de la okcidenta kalendaro. En tiu tago budhanoj en ĉiuj landoj celebras tiujn okazojn vizitante monaĥejojn, partoprenante en diversaj ceremonioj aŭ eble pasigante la tagon per meditado.
  
  Demando: Se Budhismo estas tiel bona, kial iuj budhismaj landoj estas malriĉaj?
  Respondo: Se temas pri ekonomia povreco per malriĉeco, estas vero, ke iuj budhismaj landoj estas malriĉaj. Sed se temas pri malalta vivkvalito per malriĉeco, eble iuj budhismaj landoj estas tre riĉaj. Ekzemple, Usono estas lando ekonomie potenca kaj riĉa, sed ĝi estas unu el la landoj, kies krimo-proporcio estas la plej alta en la mondo. Milionoj da maljunuloj estas ignoritaj de siaj infanoj kaj mortas solece en maljunulejoj. Hejma perforto, turmento al infanoj kaj toksiĝemo estas ĉefaj problemoj, kaj triono de la geedzoj eksgeedziĝas. Do ili riĉas je mono, sed malriĉas je vivkvalito. Nun se vi rigardas iujn tradiciajn budhismajn landojn, vi trovos tre malsaman situacion.
  Gepatroj estas honorataj kaj respektataj de siaj infanoj; krimo-proporcioj estas relative malaltaj; eksgeedziĝo kaj memmortigo estas raraj, kaj ankoraŭ fortaj estas tradiciaj valoroj kiel ĝentileco, malavareco kaj favoremo al fremduloj, toleremo kaj respekto al aliuloj. Kvankam ekonomie postiĝintaj, ili eble havas pli superan vivkvaliton ol lando kiel Usono. Sed eĉ se ni juĝas budhismajn landojn nur je ekonomio, unu el la plej riĉaj kaj ekonomie prosperaj landoj en la nuna mondo estas Japanio, kie plej da loĝantoj sin nomas budhanoj. 
  
  Demando: Kial ni malofte aŭdas pri filantropiaj aferoj de budhanoj?
  Respondo: Eble pro tio, ke budhanoj ne opinias sian bonfaron fanfaroninda. Antaŭ kelkaj jaroj la japana budhisma gvidanto Nikkho Nirwano ricevis Templetan Premion pro sia laboro akceli interreligian harmonion. Ankaŭ tajlanda budhisma monaĥo lastatempe ricevis la prestiĝan Premion Magsaysay pro sia bonega laboro inter toksomaniuloj. En 1987 alia tajlanda monaĥo, Majstro Kantayapiwat ricevis la Norvegan Infanan Pacan Premion pro sia longjara laborado helpi senhejmajn infanojn en kamparoj. Kaj kiel grandskalan socian laboron faris la Okcidenta Budhisma Organizo por la malriĉuloj en Barato? Ili konstruis lernejojn, infanvartajn centrojn, malsanulejojn kaj malgrandajn industriojn por sin-provizo. Budhanoj prenas helpon al aliuloj kiel sian religian praktikon same kiel faras aliaj religioj, sed ili kredas, ke ili devas fari tion kviete sen propagando.
  
  Demando: Kial estas tiel multaj malsamaj specoj de Budhismo?
  Respondo: Tiel multaj estas la specoj de sukero: bruna sukero, blanka sukero, kristaligita sukero, siropo kaj sukera pulvoro, sed ili ĉiuj estas sukeroj kaj gustas dolĉe. Oni produktas sukeron en malsamajn formojn por diversaj uzoj. Budhismo estas sama. Troviĝas Teravada Budhismo, Zena Budhismo, Purlanda Budhismo, Jogacara Budhismo kaj Vaĝrajana Budhismo, sed ili ĉiuj estas instruoj de la Budho kaj havas la saman guston de libereco.
  Budhismo jam disvolviĝis en malsamajn formojn, do ĝi konvenas al diversaj kulturoj, en kiuj ĝi ekzistas. Oni interpretas Budhismon dum centoj da jaroj, do ĝi ankoraŭ konvenas al ĉiu nova generacio. Kvankam la specoj de Budhismo estas diversaj forme, tamen la esenco de ĉiuj skoloj estas la Kvar Noblaj Veroj kaj Nobla Okera Vojo. Ĉiuj ĉefaj religioj inkluzive de Budhismo jam disapartiĝis en diversajn skolojn kaj sektojn. Sed probable la diferenco inter Budhismo kaj iuj aliaj religioj estas, ke malsamaj skoloj de Budhismo ĉiam estas toleremaj kaj amikaj unuj al aliaj.
  
  Demando: Vi certe estimas Budhismon, do laŭ mi vi opinias nur vian religion vera dum ĉiujn aliajn falsaj.
  Respondo: Neniu budhano, kiu komprenas la budhan instruon, opinias aliajn religiojn malĝustaj. Neniu tiel pensas post diligenta kaj grandanima esplorado pri aliaj religioj. Kiam vi studas malsamajn religiojn, vi unue rimarkas, kiom da komunaĵoj ili posedas. Ĉiuj religioj agnoskas, ke la nuna stato de la homaro estas malkontentiga. Ĉiuj kredas, ke homoj bezonas ŝanĝi siajn sintenon kaj konduton por plibonigi sian nunan situacion. Ĉiuj instruas etikon, kiu entenas amon, bonkorecon, paciencon, malavarecon kaj socian respondecon, kaj ĉiuj akceptas la ekzitecon de iuj absolutaj formoj. Ili uzas diversajn lingvojn, nomojn kaj simbolojn por priskribi kaj klarigi tiujn aferojn. Nur kiam homoj etanime alkroĉiĝas al sia propra vidpunkto, aperas maltoleremo, aroganteco kaj mempraveco.
  Imagu, ke anglo, franco, ĉino kaj indoneziano rigardas tason. La anglo diras: "Jen estas cup." La franco respondas: "Ne, ĝi ne estas cup. Ĝi estas tasse." La ĉino komentas: "Vi ambaŭ eraras. Ĝi estas bei." Fine la indoneziano mokas la aliajn, dirante: "Kiel malsaĝaj vi estas. Ĝi estas cawan." Poste la anglo elprenas vortaron kaj montras ĝin al la aliaj, dirante: "Mi povas pruvi, ke ĝi estas cup. Mia vortaro tiel diras." "Do via vortaro estas erara," diras la franco, "ĉar mia vortaro klare diras, ke ĝi estas tasse." La ĉino mokas ilin: "Mia vortaro diras, ke ĝi estas bei, kaj mia vortaro estas pli antikva ol la viaj je miloj da jaroj, do ĝi estas certe pli ĝusta. Krome, pli da homoj parolas la ĉinan lingvon ol aliajn lingvojn, do ĝi estas bei. " Dum ili reciproke kverelas kaj argumentas, alia homo aliras, trinkas per la taso kaj poste diras al la aliaj: "Malgraŭ ĉu vi nomas ĝin cup, tasse, bei aŭ cawan, ĝia utileco estas teni akvon por trinki. Ĉesigu la argumenton, sed trinku; ĉesigu la kverelon, sed mildigu vian soifon." Jen budhana sinteno al aliaj relgioj.
  
  Demando: Iuj diras, ke ĉiuj religioj efektive estas samaj. Ĉu vi konsentas kun ili?
  Respondo: Religioj estas fenomenoj tro komplikaj kaj diversaj por resumi per nur malgranda aserto kiel tio. Budhanoj eble diras, ke ĉi tiu aserto havas elementojn de ambaŭ vero kaj malvero. Budhismo instruas, ke ne troviĝas dio, sed ekzemple Kristanismo instruas, ke ekzistas dio. Budhismo diras, ke Iluminiĝo estas havebla por ĉiu, kiu purigis sian menson, dum Kristanismo insistas, ke la saviĝo estas akirebla nur por tiuj, kiuj kredas je Jesuo. Mi opinias, ke tio estas tre gravaj diferencoj. Sed unu el la plej belaj paragrafoj en la Biblio diras:
  "Se mi parolus lingvon de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonoranta kupro aŭ tintanta cimbalo. Se mi posedus la profetpovon kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉiajn sciojn, kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio. Se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo sed ne havus amon, per tio mi nenion profitus. Amo estas pacienca kaj bonkora; Amo ne envias; amo nek fanfaronas nek arogantas, nek kondutas maldece, nek ĉasas sinprofiton, nek facile koleriĝas, nek malpuriĝas de malbono, nek ĝojas pri maljusteco sed kunĝojas pri vereco. Ĝi ĉiam toleras, ĉiam fidas kaj ĉiam persistas." I. Kor. 13-7
  Jen precize estas la budhisma instruo, ke la kvalito de nia koro estas multe pli grava ol ĉiuj supernaturaj potencoj haveblaj por ni, nia kapablo profeti estontecon, kaj la forto de nia kredo aŭ ĉiaj ekscesaj gestoj fareblaj. Do kiam temas pri teologiaj konceptoj kaj teorioj, Budhismo kaj Kristanismo certe estas malsamaj. Sed pri koraj kvalitoj, virtoj kaj kondutoj, ili estas tre similaj. La saman dirus Budhismo kaj aliaj religioj.
  
  Demando: Ĉu Budhismo estas scienca?
  Respondo: Antaŭ la respondo, estas plej bone difini la vorton "scienco". Laŭ vortaro scienco estas "scio, kiu povas fariĝi sistemo eksplikanta ĝeneralajn naturajn leĝojn depende de la videblaj kaj pruveblaj faktoj. Ĝi estas branĉo de la scio, ĉion el kiu oni povas studi precize." Iuj aspektoj de Budhismo ne konformas al ĉi tiu difino, tamen la Kvar Noblaj Veroj, la esencaj instruoj de Budhismo, plej konformas al ĝi. Suferado, la unua Nobla Vero, estas sperto, kiun oni povas difini, sperti kaj mezuri. La dua Nobla Vero asertas, ke sufero havas naturan kaŭzon, kiu estas avido difinebla, spertebla kaj mezurebla por ni. Ni ne provas ekspliki la suferon per terminoj de metafizika koncepto aŭ mitoj. Laŭ la tria Nobla Vero, sufero estas forigebla simple per forigo de sia kaŭzo anstataŭ dependo de supernatura estulo, kredo aŭ preĝoj. Tio estas facile komprenebla. La kvara Nobla Vero, metodo por forigi la suferon, denove neniel koncernas metafizikon, sed dependas de speciala konduto. La konduto estas ankaŭ pruvebla. Kiel scienco, Budhismo forigas la koncepton pri supernatura estaĵo kaj eksplikas la originon kaj okazon de la universo laŭ naturaj leĝoj. Ĉio ĉi certe montras la sciencan spiriton. Krome, la Budho konstante konsilis, ke ni esploru, ekzamenu kaj pripensu laŭ nia propra sperto anstataŭ blinde kredi. Tio sendube havas sciencan trajton. La Budho diris en la fama Kalama Sutro:
  "Ne iru laŭ la revelacio aŭ tradicio; ne iru laŭ famo aŭ sanktaj verkoj; ne iru laŭ la onidiro aŭ nura logiko; ne iru laŭ antaŭjuĝo al ideo aŭ alies ŝajna kapablo, kaj ne iru laŭ la ideo "Li estas nia instruisto". Sed sekvu la aferon tiam, kiam vi mem scias bone, ke afero estas bona, ke ĝi estas ne kulpigebla, ke ĝi estas laŭdinda laŭ la vidpunkto de saĝuloj, kaj oni pruvas per praktikado kaj observado, ke ĝi kondukas al feliĉo." A.I,188
  Do ni povas diri, ke kvankam Budhismo ne estas tute scienca, tamen ĝi efektive havas fortan sciencan sencon kaj certe estas pli scienca ol aliaj religioj. Estas signifoplene, ke Albert Einstein, la plej granda sciencisto en la dudeka jarcento, diris pri Budhismo:
  "La religio de la estonteco estos kosma religio. Ĝi transcendus personan dion kaj evitus dogmojn kaj teologion. Kovrante ambaŭ naturan kaj psikan kampojn, ĝi baziĝus sur religia senco estiĝinta el la sperto pri ĉiuj naturaj kaj psikaj aferoj kaj signifoplena unueco. Budhismo konformas al tiu ĉi priskribo. Se estas iu ajn religio, kiu povas kontentigi la bezonon de moderna scienco, ĝi estas neniu alia ol Budhismo."
  
  Demando: Foje mi aŭdis, ke budhaj instruoj nomiĝas Meza Vojo. Kion signifas ĉi tiu termino?
  Respondo: La Budho donis al sia Nobla Okera Vojo alian nomon, majĵima patipada, kiu signifas "la Mezan Vojon." Tio estas tre grava nomo, ĉar ĝi sugestas al ni, ke estas ne sufiĉe nur sekvi la vojon, sed ni devas sekvi ĝin en speciala maniero. Homoj povas esti rigidaj pri religiaj reguloj kaj praktikoj, kaj fine ili fariĝas vere fanatikaj. En Budhismo oni devas sekvi kaj praktiki la regulojn en ekvilibra kaj racia maniero, kiu evitas ekstremismon kaj eksceson. Antikvaj romanoj kutime diris pri "Modereco en ĉiuj aferoj", kaj budhanoj tute konsentas kun tio.

  Demando: Mi legis, ke Budhismo nur estas speco de Hinduismo. Ĉu tio estas vera?
  Respondo: Ne, tio ne estas vera. Budhismo kaj Hinduismo havas multe da komunaj etikaj ideoj. Ili uzas iom da komunaj terminoj kiel la vortojn karmo, samadio kaj nirvano, kaj ili ambaŭ originis el Hindio. Tio kaŭzas homan opinion, ke ambaŭ religioj estas samaj aŭ tre similaj. Sed kiam ni rigardas tra la eksteraj similecoj, ni vidas, ke ambaŭ religioj estas evidente malsamaj. Ekzemple hinduoj kredas je supernatura dio dum budhanoj ne. Unu el la ĉefaj instruoj de hinduisma socia filozofio estas la ideo pri kasto, kiun Budhismo firme kontraŭas. Puriga rito estas grava praktiko en Hinduismo, sed ĝi ne havas sian lokon en Budhismo. En budhismaj verkoj ofte estas priskriboj pri budhaj kritikoj al la instruoj de bramanoj, la hinduismaj pastroj, kaj ili ankaŭ tre emis kritiki iujn el liaj ideoj. Tio ne okazus se Budhismo kaj Hinduismo estus samaj.

  Demando: Sed la Budho vere kopiis de Hinduismo la ideon pri Karmo, ĉu ne?
  Respondo: Hinduismo vere instruas doktrinojn pri karmo kaj ankaŭ reenkarniĝo. Sed ĝiaj priskriboj pri ambaŭ instruoj estas tre malsamaj ol la budhismaj. Ekzemple Hinduismo diras, ke ni estas destinitaj de nia karmo dum Budhismo diras, ke nia karmo nur influas nin. Laŭ Hinduismo eterna animo aŭ atmo pasas de unu vivo al la alia dum Budhismo neas, ke ekzistas tia animo. Budhismo diras, ke ĝi estas konstante ŝanĝebla fluo de reestiĝinta mensa energio. Jen nur estas iom el multaj diferencoj inter ambaŭ religioj pri karmo kaj renaskiĝo. Sed eĉ se la instruoj de Budhismo kaj Hinduismo estus samaj, tio ne nepre signifas, ke la Budho senpripense kopiis la ideon de aliaj.
  Foje okazis, ke du homoj sendepende faris precize saman eltrovon. Eltrovo de evoluado estis bona ekzemplo. En la jaro 1858, ĵus antaŭ ol eldoni sian faman libron La Origino de la Specoj, Ĉarles Darwin trovis, ke alia viro, Alfred Ressell Vallace, jam elpensis la ideon de evoluado kiel li faris. Darwin kaj Wallace ne kopiis la ideon unu de la alia, sed per sia aparta studado pri la sama fenomeno ili ekhavis la saman konkludon pri tio. Do eĉ se hinduisma kaj budhisma ideoj pri karmo kaj renaskiĝo estus samaj, kiuj fakte estas malsamaj, tio ne estas nepra pruvo pri la kopiado. La vero estas, ke hinduismaj sanktuloj akiris per enrigardo disvolvita en la meditado malklaran ideon pri la karmo kaj renaskiĝo, kiujn la Budho poste eksplikis pli perfekte kaj precize.
« Lasta redakto: aprilo 13, 2017, 02:29:34 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 1-1. Kio estas Budhismo
« Respondo #1 je: februaro 22, 2017, 02:42:30 atm »
La traduko estas refoje renzurita kaj plikompletigita laŭ la plej nova versio de la originalo.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.