Aŭtoro Fadeno: 2-18. Donaco de Ambapali  (Legita 867 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
2-18. Donaco de Ambapali
« je: aŭgusto 23, 2013, 05:47:46 atm »
  2-18. Donaco de Ambapali

  Homoj el ĉiuj kastoj altaj kaj malaltaj serĉis la instruon de la Budho kaj li akceptis ilin ĉiujn ĝojplene.

  Kiam la Budho kaj liaj disĉiploj restis en Vesali, iutage virino nomata Ambapali disponigis al ili sian ĝardenon de mangarboj ekster la urbo, por ke ili ripozu en la malvarmeta ombro de ŝiaj arboj.

  Ambapali estis tiel aminda kiel la ora suno leviĝanta el oceano, sed ŝi estis tre malĉasta. Ŝi ne havis intencon viziti la Budhon, sed ŝia servistino diris al ŝi: “Sinjorino, ĉiuj nobeloj kaj ordinaruloj iris al la ĝardeno de mangarboj hieraŭ. Kiam mi demandis, kial ili iras tien, ili respondis, ke ili tion faras pro la viro restanta tie. Neniu estas komparebla kun li. Li estas filo de reĝo kaj rezignis sian regnon por trovi la veron.

  Estante ĉiam preta por nova vidaĵo, Sinjorino Ambapali tuj ekmovis siajn piedojn, kuris al unu el siaj ĉaroj kaj veturis al la ĝardeno ĵetante fierajn rigardojn ĉirkaŭ si. Kiam ŝi atingis la pordonon de la ĝardeno, ŝi deĉariĝis kaj iris preter palmarboj kaj mangarboj. Estis kviete, kaj eĉ la arbfolioj ne tremetis. Ŝi malpeze paŝis tra la ĝardeno ĝis ŝi vidis viron sidantan kun kunmetitaj manoj kaj kruroj sub densa ombro de alta arbo. Ĉirkaŭ la kapo de la viro aŭro glimbrilis kiel la meznokta luno. Li estis neniu alia ol la Budho.

  Ambapali staris tie mirigite. Ŝi forgesis sian belecon, forgesis sin mem kaj forgesis ĉion krom la Honorulo. Ĝuste tie ŝia tuta koro fandiĝis kaj forfluis en la riveron de ŝiaj larmoj. Ŝi proksimiĝis al la Budho malrapide kaj sin klinis antaŭ liaj piedoj, metante sian vizaĝon sur la teron.

  La Budho petis ŝin stariĝi kaj sidiĝi. Li parolis al ŝi pri la Darmo. Aŭskultante atente, ŝi sorbis la sanktajn vortojn kvazaŭ seka tero, sur kiu ne pluvis dum longa tempo. Ricevinte la Darmon, sinjorino Ambapali genue riverencis ĉe piedoj de la Budho kaj invitis lin kaj liajn disĉiplojn al manĝo en la sekva tago. La Budho akceptis ŝian inviton.

  Tiam nobeloj de Vesali ankaŭ venis por viziti la Sanktulon. Sur la vojo al la ĝardeno de Mangarbo ili renkontis Ambapali kaj aŭdis, ke la Budho jam akceptis ŝian inviton al manĝo en la sekva tago. Ili proponis al ŝi: “Sinjorino Ambapali. Ni faru negocon kun vi. Vendu al ni la honoron regali ilin kontraŭ multe da oro.”

  Ŝi diris kun mieno glimanta pro ĝojo: “Sinjoroj, eĉ se vi donos al mi Vesali kaj ĝian tutan teron, mi ne fordonos tiun ĉi honoran regalon.” La nobeloj kolereme iris al la Budho kaj petis honoron oferi alian manĝon, sed la Budho informis ilin, ke li jam akceptis la inviton de Ambapali.

  En la sekva tago, Ambapali metis dolĉan laktan rizon kaj kukojn antaŭ la Budhon kaj liajn sekvantojn, kaj servis ilin kun granda modesteco. Post kiam la Budho manĝis, Ambapali sidiĝis sur alia sidejo kaj diris kun kunmetitaj manplatoj: “Sanktulo, mi oferos la ĝardenon al la komunumo. Bonvolu akcepti ĝin se vi volas.”

  La Budho akcepis la donacon vidinte ŝian sincerecon. Li ĝojigis sinjorinon Ambapali denove per la Darmo. Tio estis turna punkto en la vivo de sinjorino Ambapali. Ŝi komprenis la Darmon kaj fariĝis virta virino. Post nelonge ŝi monaĥiniĝis kaj fariĝis arahanto kun granda saĝo en la menso.

  Kiel lotuso kreskanta ne sur la seka tero, sed en nigra ŝlimo, Ambapali atingis altan spiritan disvolviĝon malgraŭ sia malbona pasinteco.

  Post la okazo, la Budho kaj liaj disĉiploj iris al malgranda vilaĝo ĉe Beluva proksime. Tuj antaŭ la pluva sezono, la Budho decidis pasigi la lastan pluvan sezonon en tiu ĉi vilaĝo.


« Lasta redakto: septembro 06, 2013, 01:06:44 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: 2-18. Donaco de Ambapali
« Respondo #1 je: aŭgusto 26, 2013, 06:19:37 ptm »
Saluton, kara amiko

Mi trovis la tekston
Citaĵo
kun aŭrolo ĉirkaŭ la kapo
, kiun mi ne trovas ĝusta. Ĉu vere vi volis skribi "aŭrolo" ? Aŭ pli bone estu "aŭreolo" aŭ io, kio rilatas al "aŭro". Mi konas tiun ĉi vorton, ĉar antaŭe mi legis libron "la sekretoj pri la aŭro", en franca lingvo; aŭtoris ĝin tibeta lamao Rampa. Ĉu vi intencas paroli pri tiuj mensaj kapabloj de la Budho, kiuj estas ekster niaj teraj povoj, ekzemple pri la etera korpo de la homo kaj astralaj mondoj ? Antaŭan dankon por viaj klarigoj ĉi teme.
Korajn salutojn kaj ĉion bonan
Petro
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-18. Donaco de Ambapali
« Respondo #2 je: aŭgusto 26, 2013, 11:01:49 ptm »
Dankon por via atentigo, kara amiko.
"aŭrolo" en la teksto estas mistajpaĵo de "aŭro". Mi korektos la cxefan afiŝon.
Ĉion bonan al vi!
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-18. Donaco de Ambapali
« Respondo #3 je: junio 22, 2014, 11:47:20 ptm »
Ekzerco 2-18. Donaco de Ambapali
  1. Kiu oferis la ĝardenon de Mangoj al la Budho por ripozi, kaj kie ĝi estis?
  2. Kion Ambapali vidis kaj sentis kiam ŝi proksimĝis al la Budho unuafoje?
  3. Kian postulon faris la nobeloj de Vesali al Ambapali kaj kion ŝi respondis?
  4. Kiel Ambapali estis komparita kun la lotusfloro?
  5. Kie la Budho pasigis sian lastan pluvan sezonon?
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.