Aŭtoro Fadeno: 2-16. Provo kalumni la Budhon  (Legita 3479 fojojn)

0 anoj kaj 2 Gastoj rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
2-16. Provo kalumni la Budhon
« je: aŭgusto 19, 2013, 09:46:47 ptm »
  2-16. Provo kalumnii la Budhon

  Du gravaj aferoj okazis en la dudeka jaro ekde la iluminiĝo de la Budho. Unu el ili estis konvertiĝo de la bandito Angulimala. La alia okazis en Savati, kie iuj ĵaluzaj asketoj provis kalumnii la Budhon. Jen la dua afero.

  La Budho kaj liaj disĉiploj estis famaj kaj respektindaj religiaj instruistoj en Savati. Multaj homoj en la regiono kutime vizitadis por aŭskulti iliajn instruojn kaj doni almozon al ili.

  Sed ne ĉiuj homoj en Savati estis sekvantoj de la Budho. En la regiono multaj asketoj kredis, ke iliaj propraj instruoj estas pli superaj. Tiuj estroj de la religioj ĵaluzis kiam ili vidis, ke pli kaj pli da homoj iras al la Budho kaj liaj disĉiploj por doni almozon kaj oferi robojn kaj medicinaĵojn. Post nelonge ili estis venkitaj de sia ĵaluzo kaj decidis ion fari kontraŭ la Budho kaj liaj disĉiploj.

  En Savati vivis asketino nomata Sundari. Ŝi estis juna kaj malbona. La asketoj decidis malutili la honoron kaj famon de la Budho kaj la monaĥoj per tiu asketino.

  “Fratino, vi devas fari ion kontraŭ la Budho por helpi nin,” ili diris al ŝi, “ĉar li ĉiam allogas subtenantojn for de ni.”

  “Kion mi faru por vi?” demandis Sundari.

  “Helpu nin per vizitado al Ĝeta Arbaro por trovi tiom da informo pri la Budho kiom vi povas. Trovu metodon, por ke ni povos revenigi al ni la subtenantojn.”

  Sundari vizitadis la Ĝetan Arbaron regule por spioni la Budhon. Ŝi tute ne sciis la veran intencon de la asketoj, kiuj petis ŝin iri tien. Post iom da tempo, la asketoj certiĝis, ke multaj homoj jam vidis Sundari frekventi al la Ĝeta Arbaro. Ili ŝin mortigis kaj enterigis en proksima defluilo. Poste ili iris al Reĝo Pasenadi de Kosalo kaj raportis, ke Sundari perdiĝis, kaj iuj homoj vidis ŝin lastafoje ĉe la Budho.

  “Kie ŝi estas laŭ via supozo?” demandis la reĝo.

  “Eble ŝi ankoraŭ estas en Ĝeta Arbaro, Granda Reĝo,” ili respondis. “Ni maltrankviliĝas, ĉar ni scias bone, ke ŝi neniam restis tiel longe post kiam la Budho faris al ŝi predikadon.”

  La reĝo diris: “Do vi devas iri tien senprokraste por serĉi ŝin.”

  La asketoj afekteme ekserĉis Sundari en la Ĝeta Arbaro. Post iom da tempo, ili iris al la loko, kie ili enterigis ŝin, kaj elfosis ŝin. Metinte la kadavron de Sundari sur brankardon, ili portis ĝin al Savati. Sur la tuta vojo ili plengorĝe kriegis kolere: “Vidu, sinjoroj, vidu, kion faris tiuj monaĥoj, kiuj sin ŝajnigas kiel sanktajn homojn. Ili estas senhontaj kaj malicaj mensogistoj. Rigardu, kion ili faris. Ili havis seksan rilaton kun la kompatinda Sundari kaj poste mortigis ŝin por kaŝi siajn krimojn.”

  La disĉiploj de la Budho teruriĝis pro tiuj akuzoj kaj ne sciis kion fari, sed la Budho diris al ili trankvile, ke ili sin detenu de siaj timoj, kaj estas nenio timinda ĉar ili estas senkulpaj de la krimo.

  La Budho admonis ilin: “Tiuj homoj akuzos kaj insultos vin, sed faru nenion krom reciti tiujn vortojn: ‘Mensogantoj kaj neantoj pri sia malbona konduto kulpas kaj suferas same.’ Poste estu paciencaj. La homoj vidos, kiel kvietaj vi estas, kaj enuiĝos de la insultado al vi. La krioj kaj akuzoj malaperos dum sep tagoj.”

  La disĉiploj vere observis la admonon de la Budho kaj post nelonge oni ekdemandis unu al aliaj, kial la Budho kaj liaj disĉiploj estis tiel trankvilaj. Poste ili rememoris, ke la Budho kaj liaj disĉiploj estas virtaj, kaj neniam faras malbonan konduton. “Iuj eble murdis kompatindan Sundari!” ili kriis, “Tute neeble, ke tion faris tiel kompatemaj religiaj instruistoj!” En la fino, la insultado ĉesiĝis kaj la Budho per tiu ĉi okazaĵo konsilis siajn disĉiplojn kiel toleri kalumniion pacience: “Kiam oni ĵetas krudajn vortojn al bikŝuo, li toleru kun trankvila menso.”

  Post iom da tempo la reĝo trovis, ke la krimon faris la asketoj, kiuj raportis pri tio. Post kiam oni kondukis ilin al la reĝo, ili konfesis siajn krimojn publike kaj ricevis indan punon laŭ la leĝo. Post tio la Budho kaj liaj disĉiploj fariĝis pli honoraj kaj respektindaj en Savati.
« Lasta redakto: aŭgusto 28, 2013, 02:42:41 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: 2-16. Provo kalumni la Budhon
« Respondo #1 je: aŭgusto 28, 2013, 02:06:36 atm »
Kara amiko,
Mi hazarde legis tiun tekston kaj trovis reĝustigon por fari ĉe la vorto "kovertiĝo", kiun mi supozas esti "konvertiĝo". Mi iom post iom legos ĉiujn viajn tekstojn.
Ankaŭ la titolo suferas pro la manko de litero "i" en "kalumni".
Kaj kion signifas "defluido", en
Citaĵo
Ili ŝin mortigis kaj enterigis en proksima defluido.
? Mi ne trovis la vorton en la PIV.
Ĉu vi certas pri "afekteme" en la frazo "La asketoj afekteme ekserĉis Sundari en la Ĝeta Arbaro."? Ĉu ne pli bone estus "ŝajnige" ? "Afekteme" posedas la afikson -em-,
kiu resendas al nura "inklino je io", do oni povas ne vidi la hipokritecon de la efektiva ŝajnigo. Fakte la asketoj ekserĉis la junulinon, ne inklinis je serĉado.
Poste, la rakonto diras, ke la Budho bazis sian rezonadon sur la sincereco de siaj anoj, ĉu ? Tiu sincereco estas la ĉefa afero, laŭ mi. Sed mi dubas pri tio; eble vi povos
lasi tiujn vortojn senŝanĝaj. Mi lasas vin, ke vi decidu.
Ĉion bonan al vi
Kore
Petro
« Lasta redakto: aŭgusto 28, 2013, 03:59:18 atm de Petro »
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-16. Provo kalumni la Budhon
« Respondo #2 je: aŭgusto 28, 2013, 02:49:10 ptm »
Dankon por atentigo pri miaj eraroj en la traduko, kara amiko.
Mi jam korektis kelkajn vortojn kiel konvertiĝo, kalumnii, defluilo.
En la antaŭa teksto "defluido" estas mistajpaĵo de defluilo.

Kvankam estas nenia "afekteme" en nova PIV, tamen iuj uzas tion por esprimi ŝajnigecon. Mi trovis, ke oni ankaŭ uzis ĝin en "Infanoj en Torento".
Do portempe mi ne ŝanĝis ĝin en tiu cxi traduko.

Ĉion bonan al vi!
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: 2-16. Provo kalumni la Budhon
« Respondo #3 je: aŭgusto 28, 2013, 05:50:50 ptm »
Kara,
Mi dankas pro via respondo.
Mi trovis uzadon por "afektema": " kiel afektema estas la nuntempa junularo!", ĝi fontas el la Reta Vortaro. Ĉu tiu uzo respondas al la senco, kiun vi uzis ? Ĉu vi povas citi la frazon,
 kiun vi trovis en "Infanoj en Torento" ?
Kore
Petro
« Lasta redakto: aŭgusto 28, 2013, 09:20:20 ptm de Petro »
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-16. Provo kalumni la Budhon
« Respondo #4 je: aŭgusto 31, 2013, 08:10:02 atm »
Fakte estas vorto "afekteme" en multaj veroj ĉe interreto. Jen kelkaj ekzemploj el ili:


Jen kelkaj frazoj kun vorto "afekteme" ĉe google.com.hk:

"La aventuroj de Andreo Jelky"

Afekteme ĝi paŝadis per siaj flavaj piedoj.
– Jes ja! – notis afekteme la koĉero, kiam li rimarkis, ke la ĉevaloj interesas Andreon.

"La princo ĉe la Hunoj"

Emoke ekridis afekteme : « Kia infano ci estas ! Mi volas antaŭmeti nur fajnaĵojn : kapojn kaj internaĵojn. Kun blankaj radikoj kuiritaj en arĥio kaj mielo !


Kiel unu el la shooters kunlaboraj pli brutalaj kaj adictivos, apologista de la casquería (irprenas tí Rafa) povis dividi de ideo tiel afekteme ...



"Infanoj en Torento"

Çu estas malbele? Arne, çu ÿajnas malbele al vi? Vi ja devas kompreni tiajn aferojn. Arne momente inspektis ÿin kaj diris sektone. —Jes, çar aspektas afekteme

Estas pdf-dosiero de tiu ĉi elektronika libro, kaj bonvolu elŝuti se ĝi plaĉas al vi.

Ĉion bonan al vi!
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-16. Provo kalumni la Budhon
« Respondo #5 je: junio 22, 2014, 10:05:20 ptm »
Ekzerco 2-16. Klopodo por malhonorigi la Budhon
  1. Kial la asketoj ĵaluzis la Budhon?
  2. Kio estis ilia plano malhonorigi la Budhon, uzante Sundari?
  3. Kio estis la admono de la Budho al siaj disĉiploj?
  4. Kiel oni pensis pri la Budho kaj liaj disĉiploj post la observado al ili?
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.