Aŭtoro Fadeno: 2-17. Adorado en ĉiuj direktoj  (Legita 2465 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
2-17. Adorado en ĉiuj direktoj
« je: aŭgusto 23, 2013, 05:15:56 atm »
  2-17. Kultado al ĉiuj direktoj

  Instruo pri homa devo

  Iumatene la Budho forlasis Monaĥejon Bambuaro kaj iris en Urbon Raĝagaha. Dum sia almozpetado li vidis, ke junulo nomata Sigala tute malsekĝis kvazaŭ li ĵus sin banus. Sigala faris kulton en ĉiuj kvar direktoj al la oriento, sudo, okcidento kaj nordo. Li faris kulton al la ĉielo supre kaj tero sube. Vidinte tion, la Budho haltis kaj demandis al li, kion li faras.

  "Tio estas la lasta volo de mia patro antaŭ lia forpaso," respondis Sigala, "Mia patro konsilis min adori al ĉiuj direktoj por forteni min de malbonaj aferoj el la kvar direktoj kaj el supre kaj malsupre." La Budho pensis pri tio kaj diris: "Estas prave tion fari por plenumi la lastan volon de via patro, sed ne prove komprenu la konsilon de via patro nur laŭvorte. Via patro tute ne intencis, ke vi vere faru kultadon laŭ tiu ĉi maniero." Poste, la Budho eksplikis la veran signifon pri la kultado al ĉiuj direktoj:

  "Kultado al la oriento signifas respekti kaj honori viajn gepatrojn.

  Kultado al la sudo signifas respekti kaj obei viajn instruistojn.

  Kultado al la okcidento signifas esti fidela kaj sindediĉema al via edzino.

  Kultado al la nordo signifas esti afabla kaj helpema al viaj amikoj, parencoj kaj najbaroj.

  Kultado al la ĉielo signifas prizorgi la materialan bezonon de religiuloj kiel monaĥoj kaj asketoj.

  Kultado al la tero signifas esti justa al viaj servistoj, donante al ili laboron laŭ ilia kapablo, pagante al ili justan salajron kaj provizante al ili medicinan helpon kiam ili malsaniĝas.

  Tion farante, vi povas vin forteni de malbonaĵoj".

  La Budho ankaŭ admonis Sigala eviti kvar malbonajn kondutojn.

  "Estas kvar malbonaj kondutoj evitindaj," li diris, "Ili estas mortigo, ŝtelado, seksa miskonduto kaj mensogo."

  La Budho daŭre parolis al Sigala: "Estas kvar malbonaj motivoj, pro kies kaŭzo oni faras malbonajn kondutojn. Ili estas partieco, malamikemo, malsaĝo kaj malkuraĝo."

  "Kaj fine, Sigala, vi devas eviti ses manierojn malŝpari vian havaĵon. Ili estas drinkado, toksiĝemo, maldiligenteco, vagado ĝis profunda nokto, malŝparo de tempo ĉe foiro kaj penso pri amuziĝo, vetludo kaj kunestado kun malbonaj amikoj."

  Juna Sigala aŭskultis la konsilon respektoplene kaj subite rememoris, ke lia patro ofte diris al li, kiel bona instruisto estas la Budho. Kvankam la maljunulo ofte klopodis, ke Sigala iru kaj aŭskultu la instruon de la Budho, Singala ĉiam rifuzis per diversaj pretekstoj, ke tio estas tro malfacila, ke li okupiĝas pri io alia, ke li estas tro laca aŭ ke li ne havas monon por doni al monaĥoj.

  La junulo konfesis tion al la Budho kaj petis, ke la Budho akceptu lin kiel sian sekvanton. Li promesis, ke ekde tiam li ne nur tenos la volon de sia patro en la memoro sed ankaŭ plenumos ĝin en la ĝusta maniero instruita de la Budho.

« Lasta redakto: septembro 06, 2013, 03:56:39 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-17. Adorado en ĉiuj direktoj
« Respondo #1 je: junio 22, 2014, 11:45:07 ptm »
Ekzercon 2-17. La junulo adoranta en ĉiuj direktoj
  1. Kial Sigala adoris en ĉiuj direktoj?
  2. Kio estis la klarigo de la Budho pri adoro en ĉiuj direktoj?
  3. Kiajn kvar malbonajn kondutojn oni devas eviti?
  4. Kio estis la evitindaj ses metodoj malŝparantaj ies riĉaĵon?
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.