Aŭtoro Fadeno: 2-15. Sciiĝo pri veran karakteron  (Legita 2788 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
2-15. Sciiĝo pri veran karakteron
« je: aŭgusto 18, 2013, 04:52:38 ptm »
  2-15. Sciiĝo pri vera karaktero

  Iuvespere, kiam Reĝo Pasenadi de Kosalo babilis kun la Budho, sur la vojo paŝis vico da asketoj kun nodita hararo, harkovrita korpo kaj longaj ungoj. Ili preterpasis malrapide kun la kapo malalte klinita. La reĝo tuj stariĝis kaj genuiĝis por fari adoron al ili, prononcante sian nomon trifoje.

  La reĝo revenis al la Budho kaj diris: “Sinjoro, certe ekzistas sanktuloj inter tiuj asketoj. Rigardu, kiel trankvile ili paŝas kun la kapo klinita.” La Budho vidis per siaj magiaj okuloj, ke tiuj viroj ne estas sanktuloj, sed spionoj, kiuj eliris por kolekti informojn.

  “Via Reĝa Moŝto,” diris la Budho,“vidi la veran naturon de aliuloj nur laŭ ties aspekto estas neeble por tiu, kiu havas komfortan vivon. Se ni volas koni la veran naturon de aliulo kaj liajn bonajn aŭ malbonajn kvalitojn, ni devas konatiĝi kun li almenaŭ dum iom da tempo. Ni devas esti saĝaj kaj akramensaj.”

  “Ni povas koni homan purecon per interparolo kun li, observado al lia kuraĝo antaŭ la misfortuno, kaj kompreno al lia saĝo dum diskutado. Reĝo, la malbonaj homoj kutime sin ŝajnigas kiel la bonajn, kaj estas malfacile por vi juĝi ilian moralecon. ”


« Lasta redakto: aŭgusto 22, 2013, 06:50:55 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: 2-15. Reĝo Pasenadi lernis veran karakteron (2)
« Respondo #1 je: aŭgusto 18, 2013, 06:42:03 ptm »
En la sesa linio troviĝas "liajn bonajn aŭ bonajn kvalitojn," kiu verŝajne ne estas ĝusta. Almenaŭ unufoje, oni devus trovi "malbonaj". Poste mankas "i" ĉe "konatiĝ".
Mi petas pardonon pro tiuj multaj reĝustigoj.
Sincere
Petro
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-15. Reĝo Pasenadi lernis veran karakteron (2)
« Respondo #2 je: aŭgusto 18, 2013, 07:53:05 ptm »
Dankon por viajn tralegadon kaj korektadon. Mi korektis la mistajpaĵojn kaj ankaŭ ĝisdatigis la tradukon.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-15. Sciiĝo pri veran karakteron
« Respondo #3 je: junio 22, 2014, 10:00:59 ptm »
Ekzerco 2-15. Reĝo Pasenadi lernis vidi veran karakteron
  1. Kion vi lernis de tiu ĉi parto de la rakonto?
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.