Aŭtoro Fadeno: 2-14. Pri doloro de amo  (Legita 2888 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
2-14. Pri doloro de amo
« je: aŭgusto 18, 2013, 11:19:18 atm »
2-14. Pri doloro de amo

  Reĝo Pasenadi estis reĝo de Kosalo, kiu situis norde de Magado regita de Reĝo Bimbisara. La ĉefurbo de la regno Kosalo nomiĝis Savati. Iu el la fratinoj de Reĝo Pasenadi estis la ĉefa reĝino de Reĝo Bimbisara, do li estis bofrato de Reĝo Bimbisara.
   
  Reĝo Pasenadi fariĝis budha sekvanto en tre frua periodo de la Budho, kaj restis lojala subtenanto ekde tiam. Lia ĉefa reĝino estis Malika. Estante saĝa kaj pia, ŝi bone konis la Darmon kaj agis kiel lia religia gvidistino en kelkaj okazoj.

  Kiam la reĝo unuafoje vidis la Budhon, li demandis: “Kiel Majstro Gotamo deklaras, ke li jam atingis la plenan iluminiĝon? Majstro Gomato estas juna ambaŭ je la aĝo kaj kiel monaĥo.”

  La Budho respondis: “Granda Reĝo, estas kvar aferoj, kiujn oni ne rajtas subtaksi nek malestimi pro ilia juneco. Ili estas nobla militisto, serpento, fajro kaj bikŝuo. Koleriĝinta juna militisto povus kruele kaŭzi damaĝon al aliaj. Mordo de eĉ malgranda serpento mortigas homojn. Eta fajrero povus kaŭzi grandan incendion, kiu detruas konstruaĵojn kaj arbarojn. Eĉ juna monaĥo povus esti sanktulo.”

  Aŭdinte tion, Reĝo Pasenadi komprenis, ke la Budho vere estas saĝa instruisto, kaj decidis fariĝi lia sekvanto.

  Reĝo Pasenadi ŝatis viziti la Budhon por peti lian konsilon. Eĉ dum sia ofica deĵoro li trovis tempon por interparoli kun la Budho. Kiam li babilis kun la Budho iutage, li ricevis raporton, ke lia edzino Reĝino Malika naskis filinon. La reĝo malplezuriĝis pro la raporto ĉar li deziris filon.

  Malsame de aliaj religiaj instruistoj, la Budho parolis pri boneco de la virinoj. Li diris: “Iuj virinoj estas pli bonaj ol viroj, Reĝo. Estas virinoj saĝaj kaj bonaj. Ili prenas sian bopatrinon kiel diinon, kaj sin tenas puraj en siaj parolo, penso kaj konduto. Iutage ili povus naski bravan filon, kiu regos la landon.”

  Tiam la reĝo rememoris, ke li iam aŭdis de la Budho: “Malĝojon, ploradon, doloron, kaj malesperon donas tiuj, kiujn ni amas.” La reĝo demandis Reĝinon Malika, ĉu ŝi konsentas kun la Budho. Ŝi diris, ke tio devas esti vero se la Budho tiel diris. Sed la reĝo ne kontentiĝis pri la respondo. “Kiel nia amato povas doni al ni malĝojon?” la reĝo volis scii.

  Reĝino Malika proksimiĝis al bramano por peti la Budhon ekspliki tion. Aŭdinte multajn rakontojn de la Budho por ekspliki la problemon, la bramano rakontis ilin al la reĝino. Ŝi demandis al la reĝo: “Sinjoro, ĉu via filino Reĝidino Vaĝira plaĉas al vi laŭ via opinio?”

  “Jes, Malika. Ŝi tre plaĉas al mi,” diris la Reĝo.

  “Se iu fatalaĵo okazus al Reĝidino Vaĝira, ĉu tio ne donus al vi malĝojon, ploradon, doloron, kaj malesperon?”

  “Jes,” diris la Reĝo.

  “Sinjoro, ĝuste pro tio la Honorulo diris, ke malĝojon, ploradon, doloron kaj malesperon al ni donas tiuj, kiujn ni amas.”

  “Malika,” diris la Reĝo, “mirinde, ege mirinde! Kiel malproksime la Honorulo vidas kun komprenemo.”

  Kiam Reĝo Pasenadi poste malvenkis en la batalo kun sia nevo kaj retiriĝis al sia ĉefurbo en Savati, la Budho komentis al siaj disĉiploj, ke nek venkinto nek venkito spertas pacon:

  “Venko nutras malamon.

  La venkito vivas en doloro.

  Rezigninte venkon kaj malvenkon,

  la pacamuloj vivas feliĉe.”

  En la posta milito, ambaŭ reĝoj denove batalis, kaj Reĝo Pasenadi ne nur venkis, sed ankaŭ kaptis sian nevon Reĝo Aĝatasatu kun ĉiuj el liaj elefantoj, militĉaroj, ĉevaloj kaj soldatoj. Reĝo pasenadi decidis malliberigi la novan reĝon sed teni ĉe si liajn ĉevalojn, elefantojn kaj aliajn. Li volis posedi tiujn havaĵojn kiel premion de venko por sin kontentigi .

  Informiĝinte pri tio, la Budho diris al siaj disĉiploj, ke estus pli saĝe por Reĝo Pasenadi teni nenion por si. La vero de tiu diro ankaŭ utilas en la moderna mondo:

  “homo povus rabi laŭ sia volo. Kiam iuj rabas, la prirabitoj rabos refoje. La rado de konduto turnas kaj faras prirabitojn prirabantoj.”

  Reĝo Pasenadi forpasis en siaj okdek jaroj kiam lia filo Vidudaba ribelis kontraŭ li.
« Lasta redakto: aŭgusto 21, 2013, 05:42:22 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: 2-14. Reĝo Pasenadi de Kosalo lernis pri doloro el amo (1)
« Respondo #1 je: aŭgusto 18, 2013, 03:52:01 ptm »
Estas unu vorto malbone skribita, en la komenco : Gomato (tria frazo).
Amike
Petro
« Lasta redakto: aŭgusto 18, 2013, 03:54:42 ptm de Petro »
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-14. Reĝo Pasenadi de Kosalo lernis pri doloro el amo (1)
« Respondo #2 je: aŭgusto 18, 2013, 04:21:08 ptm »
Dankon por via atentigo. Mi jam korektis la mistajpaĵon kaj ĝisdatigis la tradukon.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-14. Pri doloro de amo
« Respondo #3 je: junio 22, 2014, 09:59:15 ptm »
Ekzerco 2-14. Reĝo Pasenadi de Kolalo lernis la doloron de amo.
  1. Kio ests la rilato inter Reĝo Pasenadi kaj Reĝo Bimbisara?
  2. Kiu estis Malika? Ĉu ŝi estis bona edzino?
  3. Kio estis la kvar aferoj, kiujn oni ne rajtas malestimi pro ilia juneco?
  4. Kio estis la sinteno de la Budho al virinoj?
  5. Pro kio la Budho diris, ke karuloj alportas suferon?
  6. Kiu estis la filo de Reĝo Pasenadi?
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.