Aŭtoro Fadeno: 2-13. La tragedio de Reĝo Bimbisara  (Legita 4461 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
2-13. La tragedio de Reĝo Bimbisara
« je: aŭgusto 13, 2013, 10:52:43 atm »
  2-13. La tragedio de Reĝo Bimbisara

  Reĝo Bimbisara havis filon Reĝido Aĝatasatu, kiu estis bona amiko de Devadato malamika al la Budho. Ili kune pasigis multe da tempo kaj post nelonge Devadato konvinkis la junan reĝidon mortigi sian patron.

  En nokto silenta kaj malluma, Reĝido Aĝatasatu grimpis en la ĉambron de la reĝo kun tranĉilo ligita al sia kruro. Apenaŭ li grimpis al sia dormanta patro kiam la palaca gardisto kaptis lin, do la reĝo trovis lian planon. Reĝo Bimbisara pensis: “Mi jam restas reĝo dum tro longa tempo. Estas tempo por mi rezigni kaj transdoni la tronon al Aĝatasatu, por ke li regu la regnon en paco. Mi povos retiriĝi en religian vivon.” Reĝo Bimbisara indulgis Aĝatasatu pri lia malbona intenco kaj faris lin nova reĝo.

  Tuj kiam Aĝatasatu sidis sur la trono, li surprizis ĉiujn, inkluzive de sia patro. Li sin ĵetis al sia patro tiel rapide kiel vipero kaptita je la vosto, kaj tenis lin en la plej malluma kaj malvarma subtera malliberejo de la palaco. “Neniu vizitu lin krom mia patrino,” ordonis Aĝatasatu, “kaj donu al li neniom da manĝaĵo, por ke li mortu de malsato.”

  Sed Reĝo Bimbisara ne mortis laŭ la deziro de Aĝatasatu. Lia lojala edzino sekrete portis al li manĝaĵon kaŝitan en la vestaĵoj. Post kiam Aĝatasatu trovis kaj ĉesigis tion, ŝi portis manĝaĵon en sia hartubero. Aĝatasatu denove trovis tion. Fine la reĝino baniĝis, kaj ŝminkis sian korpon per miksaĵo de mielo, butero kaj sukero. La reĝo daŭrigis sian vivon forlekante la manĝaĵon de ŝia korpo. Fine Aĝatasatu trovis la agon de sia patrino kaj tute malpermesis ŝin viziti la patron. Do la reĝo havis nenion plu por daŭrigi la vivon kaj estis mortanta pro malsato.

  Tagoj pasis, sed la reĝo ankoraŭ ne mortis. Aĝatasatu malpacienciĝis kaj kriis kolere tra la tuta palaco: “Alvenigu barbiron.”

  Tuj post kiam la barbiro venis, la reĝo diris al li furioze: “Mi ordonas, ke vi iru al la ĉelo de Bimbisara, fendigu liajn plandojn per razilo, disŝiru la haŭton de liaj plandoj kaj metu salon kaj oleon sur la karnon. Poste piedirigu lin sur brulanta karbo ĝis lia morto.”

  Kiam Reĝo Bimbisara vidis la palacan barbiron, liaj larmoj de ĝojo malsekigis liajn vangojn. Li pensis: “Mia filo finfine konsciiĝis pri sia malsaĝo. Nun li sendis barbiron ordigi miajn barbon kaj hararon por liberigi min el la malliberejo.” Sed anstataŭe, la barbiro plenumis la ordonon de la nova reĝo Aĝatasatu per helpo de du soldatoj, kaj la bonkora reĝo mortis en granda doloro.

  Tiutage Aĝatasatu informiĝis, ke lia edzino naskis filon. La patriĝo ege ĝojigis lin kaj subita penso aperis en lia menso. Li hastis al sia patrino kaj demandis: “Diru al mi, Panjo, ĉu mia patro amis min kiel mi amas mian filon?”

  Lia patrino sin turnis al li, fiksrigardis lin silente per siaj okuloj plenaj de malĝojo kaj murmuris nekredeme: “Kion vi diris, Aĝatasatu? Vi demandis, ĉu via patro amis vin?”

  “Aĝatasatu, kiam vi estis en mia utero, mi volis trinki sangon el la mano de via patro. Kiam li aŭdis tion, li ĝojplene tranĉis sian manradikon, ke mi trinku lian sangon por vi. Kiam aŭguristo antaŭdiris, ke vi estos malamika al via patro, mi volis ĉesigi la gravedecon, sed li preventis min de tio. Mi provis mortigi vin dum mia nasko, sed li haltigis min eĉ kiam li bone sciis, ke iutage vi mortigos lin. Ĉu tio ne estas amo?”

  “Ĉu vi ne vidas la cikatron sur via dikfingro? Ĝi estis furunko kiam vi estis juna. Pro doloro vi tiel ploregis, ke neniu povis endormigi vin. Kiam via patro aŭdis tion, li ĉesigis sian deĵoron kaj kuris al vi. Li ĝentile metis vin sur siajn femurojn kaj suĉis la furunkon ĝis ĝi eksplodis en lia buŝo. Mia filo, via patro englutis la sangan puson pro amo al vi. Kiel vi povus diri, ke li ne amis vin, Aĝatasatu? Diru al mi, Aĝatasatu, ĉu vi faros por via filo tion, kion via patro faris por vi? Vi jam mortigis vian patron, kiu vere amis vin.”

  Kiam Aĝatasatu aŭdis tion, li eksplodis de plorego. Li tuj ordonis siajn gardistojn: “Kuru, kuru por liberigi mian patron antaŭ lia morto.” Sed neniu el ili sin movis. “Iru, mi ordonas vin! Liberigu mian patron antaŭ lia morto!” Aĝatasatu kriegis.

  Tiam lia konsilanto alpaŝis kaj diris malrapide: “Granda reĝo, via patro jam mortis matene.” Aĝatasatu genuiĝis kaj ploregis ĝis ege tordiĝis lia korpo. Li diris foje refoje: “Indulgu min, Paĉjo. Bonvolu indulgi min.”

  Aĝatasatu konsciis pri la amo de sia patro nur kiam li mem fariĝis patro. Reĝo Bimbisara naskiĝis kiel ĉielano en la Catumaharaĝika Ĉielo.
« Lasta redakto: aŭgusto 20, 2013, 05:51:39 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: 2-13. La tragedio de Reĝo Bimbisara
« Respondo #1 je: aŭgusto 15, 2013, 07:47:51 ptm »
La traduko estas bona. Mi nur trovis rimarketon por fari : en la 7a frazo,"Anstataŭ puni Aĝatasatu pro lia malbona intenco, Reĝo Bimbisara fari lin reĝo." Por mi, kiel franca, mi ne tre ŝatas vidi tiun duan i-vorton ne konjugaciita. Vi povas anstataŭi la i-vortojn per konjugaciitaj formoj, kiuj estos pli klaraj kaj kompreneblaj : "Anstataŭ ke li punis Aĝatasatu pro lia malbona intenco, Reĝo Bimbisara faris lin reĝo." Ĉu vi rimarkis ion, kiam vi rememoras al vi la ĉinan konstruon ? Eble mi komplikas la aferon. Do se vi ne vidas diferencon, ne zorgu pri tio. Ne tre gravas. La kialo estas, ke en la franca, kiam ni parolas per i-vortoj, ni draste simpligas la konjugacion, celante forgesi la personojn, kiuj agas. Sed tio iom difektas la kompreniĝon...
Se vi ne bone komprenas, kion mi diras, petu pliajn klarigojn.
Petro
« Lasta redakto: aŭgusto 16, 2013, 04:40:23 atm de Petro »
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-13. La tragedio de Reĝo Bimbisara
« Respondo #2 je: aŭgusto 17, 2013, 05:32:05 atm »
Dankon por via opinio, kara amiko.
Mi iom ŝanĝis la vortan ordon de tiu parto en la frazo, kaj volas scii, kiel vi opinias pri tio.
Ĉion bonan al vi!
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: 2-13. La tragedio de Reĝo Bimbisara
« Respondo #3 je: aŭgusto 17, 2013, 03:59:31 ptm »
Por mi, via ŝanĝo estis tute oportuna: nun, la frazo bone fluas en mia menso, dankon. Sed kion diras aliaj uloj, kiuj legis aŭ legas la forumon ?
Ĉu estas kelkaj homoj, kiel mi, kiuj trovas viajn tekstojn klaraj kaj bonstilaj ? La konsilo "konjugacii la i-vortojn", venis de samideano Ŝerpijo, en lia libro "Esperantaj Gramatikiloj". Ĉu vi legis tiun libron ?
Dankon por via respondo, vi estis tute afabla tion fari.
Respekteme kaj samideane
Petro
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-13. La tragedio de Reĝo Bimbisara
« Respondo #4 je: aŭgusto 18, 2013, 11:17:18 atm »
Saluton, kara amiko!
Dankon por via refoja atentigo.
Kiel ĉino mi ne havas specialan opinion pri -i vorto post anstataŭ, kaj nur trovis, ke ĝi povas helpi en pli koncizigi la frazon.
Mi ne legis la gramatikan libron rekomenditan de vi, kaj ankaŭ ne trovis la elektran version ĉe la interreto.
Ĉifoje mi anstataŭigis vorton "anstataŭ" per frazo: "Reĝo Bimbisara indulgis Aĝatasatu pri lia malbona intenco kaj faris lin nova reĝo."
Mi tion faris nur por pli beligi la frazon laŭ mia eble. Kiel vi opinias pri tio?
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: 2-13. La tragedio de Reĝo Bimbisara
« Respondo #5 je: aŭgusto 18, 2013, 04:12:02 ptm »
Vi tre bone faris. Kvankam vi skribis "elektran", mi komprenis, ke devas esti "elektronikan", kiu ne estas sama. Fakte la vortoj estas preskaŭ samaj; nur la koncernaj kurentoj (elektraj) estas pli etaj, kiam oni parolas pri informatiko.
Amike
Petro
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-13. La tragedio de Reĝo Bimbisara
« Respondo #6 je: aŭgusto 18, 2013, 04:18:59 ptm »
Jes, mi devus uzi "elektronikan version".
Dankon por via atentigo.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-13. La tragedio de Reĝo Bimbisara
« Respondo #7 je: junio 22, 2014, 09:56:12 ptm »
Ekzerco 2-13. La tragedio de Reĝo Bimbisara
  1. Kies filo estis Reĝido Aĝatasatu?
  2. Kial li klopodis mortigi sian patron?
  3. Kio estis la respondo de lia patro al lia mortiga klopodo?
  4. Kiel lia patrino donis manĝaĵon al Reĝo Bimbisara?
  5. Kiel Aĝatasatu mortigis sian patron?
  6. Kia penso venis al Aĝatasatu kiam li aŭdis, ke filo naskiĝis al li?
  7. Priskribu la amon de Reĝo Bimbisara al Aĝatasatu.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.