Aŭtoro Fadeno: 2-11. Juĝata kaj la sep specoj de edzinoj  (Legita 3360 fojojn)

0 anoj kaj 2 Gastoj rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
2-11. Juĝata kaj la sep specoj de edzinoj
« je: aŭgusto 11, 2013, 05:10:39 atm »
  2-11. Suĝata kaj la sep specoj de edzinoj

  Suĝata venis el riĉa familio kaj edziniĝis al la filo de Anatapindika. Estante aroganta, ŝi ne respektis aliajn kaj ne obeis al siaj edzo kaj bogepatroj. Ŝi kaŭzis malagrablaĵojn en la familio ĉiutage.

  Iutage, kiam la Budho vizitis Anatapindikan, li aŭdis neordinaran kriegon en la domo kaj demandis, kio okazis.

  Anatapindika respondis: “Sinjoro, jen mia bofilino Suĝata. Ŝi ne obeas siajn bogepatrojn kaj edzon. Ŝi eĉ nek honoras nek esprimas sian respekton al la Honorulo.”

  La Budho venigis Suĝatan al li kaj parolis al ŝi afable: “Suĝata, estas sep specoj de edzinoj por viroj. Al kiu speco vi apartenas?”

  “Kio estas la sep specoj de edzinoj, Estimata Sinjoro?” demandis Suĝata.

  “Suĝata, estas malbonaj kaj abomenindaj edzinoj. Estas malpaciga edzino. Ŝi estas malica, malbonhumora, senkompatema kaj malfidela al sia edzo.”

  “Estas edzino simila al ŝtelisto. Ŝi malŝparas la monon gajnitan de la edzo.”

  “Estas edzino simila al mastro. Ŝi estas maldiligenta kaj ĉiam pensas nur pri si mem. Ŝi estas kruela, malkompatema kaj ĉiam insultas sian edzon aŭ klaĉas pri li.”

  “Suĝata, estas bonaj kaj laŭdindaj edzinoj. Estas edzino simila al patrino. Estante bonkora kaj kompatema, ŝi prizorgas sian edzon kiel sian filon kaj estas atentema pri lia mono.”

  “Estas edzino simila al fratino. Ŝi respektas sian edzon, kiel plijuna fratino respektas la pliaĝan fraton. Ŝi estas modesta kaj obeema al la deziroj de sia edzo.”

  “Estas edzino simila al amiko. Ŝi ĝojas je la vido de sia edzo kiel amiko, kiu ne vidis sian amikon dum longa tempo. Ŝi estas virta, fidinda kaj el nobla naskiĝo.”

  “Estas edzino simila al servistino. Ŝi kondutas kiel komprenema edzino kiam oni montras ŝian mankon. Ŝi restas kvieta kaj montras nenian koleron eĉ se ŝia edzo uzas iom da krudaj vortoj. Ŝi estas obeema al la deziroj de la edzo.”

  La Honorulo demandis: “Suĝata, al kiu speco de edzino vi similas aŭ deziras simili?”

  Aŭdinte la vortojn de la Honorulo, Suĝata hontiĝis pri sia estinta konduto. Ŝi respondis: “Ekde nun mi promesos al vi, la Honorulo, ke mi estos tiu en la lasta ekzemplo, ĉar mi fariĝos edzino bona kaj komprenema.” Ŝi ŝanĝis sian konduton, fariĝis helpantino de sia edzo, kaj ili kune klopodis por iluminiĝo.
« Lasta redakto: aŭgusto 15, 2013, 08:03:41 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: 2-11. Juĝata kaj la sep specoj de edzinoj
« Respondo #1 je: aŭgusto 11, 2013, 09:25:49 ptm »
Kara amiko
Mi trovis malglataĵojn en tiu teksto.
Unue en la titolo, mi legis "Juĝata kaj la sep specoj de edzinoj". Poste mi vidis la nomon "Suĝata". Do mi suspektis eraron.
En la deka alineo mi vidis "mondesta". Tie mi supozis, ke devas esti "modesta", ĉu ?
En la dekdua alineo, vi skribis "edzo"; ĉu la frazo estas kohera kun la aliaj (temis pri "edzino")
En la lasta paragrafo, oni legas "Sunĝata" anstataŭ Suĝata...
Se mi eraris, bonvolu sincere diri tion !
Mi dankas pro via atento kaj salutas respekte
Petro
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-11. Juĝata kaj la sep specoj de edzinoj
« Respondo #2 je: aŭgusto 12, 2013, 03:59:56 atm »
Dankon por via korekto, kara amiko!
Mi faris kelkajn tajperarojn en mia originalo kaj jam korektis ĝin laŭ via atentigo. Se vi trovos erarojn en la pluaj versioj kaj tradukojn, bonvolu informi min simile.
Ĉion bonan al vi!
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: 2-11. Juĝata kaj la sep specoj de edzinoj
« Respondo #3 je: aŭgusto 12, 2013, 04:53:34 atm »
Restas la frazo de la dekdua alineo, nome “Estas edzo simila al servistino". Ĉu ne estus "edzino", anstataŭ "edzo" ? Eble, mi ne komprenis la kialon de via vortigo. Fakte, oni povas kompreni la sencon de "edzo", kiel ĝenerala edzo, kiu povas tradukiĝi sen ina derivado. Do superfluos mia rimarko, ĉu jes ? Klarigu al mi, mi petas.
Vi certe povas klarigi tion, se vi bone komprenas la lingvon
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-11. Juĝata kaj la sep specoj de edzinoj
« Respondo #4 je: aŭgusto 12, 2013, 05:01:15 atm »
Dankon por via refoja atentigo.
En la teksto "edzo" estas mistajpo de "edzino".
Mi faris alian korektadon.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-11. Juĝata kaj la sep specoj de edzinoj
« Respondo #5 je: junio 22, 2014, 09:51:32 ptm »
Ekzerco 2-11. Suĝata kaj la sep specaj edzinoj
  1. Al kiu edziniĝis Suĝata kaj kiel ŝi kondutis?
  2. Kion la Budho aŭdis kiam li vizitis Anatapindika?
  3. Kiomspecaj edzinoj ekzistas laŭ la priskribo de la Budho?
  4. Kion Suĝata sentis aŭdinte la instruon de la Budho? Kial?
  5. Kiun preferis Sunĝata el la sep specoj de edzinoj?
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.