Aŭtoro Fadeno: 2-9. Malamo de Magandija  (Legita 2362 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
2-9. Malamo de Magandija
« je: aŭgusto 04, 2013, 05:03:04 atm »
  2-9. Malamo de Magandija

  Magandija estis knabino tiel bela, ke multaj riĉuloj deziris edziĝi al ŝi. Ŝia bramanaj gepatroj ĉiam rifuzis svatadojn,  trovinte neniun svataton taŭga por ŝi. Eĉ se ŝiaj gepatroj trovis konvenan viron por sia filino, la filino ne konsentis, dirante, ke ŝi edziniĝos al neniu krom reĝo. Magandija deziris bonan edziniĝon per sia beleco.

  Iutage, kiam la Budho vivis en la mondo, li rimarkis, ke la gepatroj de Magandija estas sufiĉe disvolvitaj spirite. Ili nur bezonis lian helpon por malfermi siajn okulojn al la Vero. La Budho iris al la loko, kie la bramano plenumis fajran oferadon ekster la vilaĝo.

  Kiam la patro de Magandija vidis la alvenantan Budhon, li tuj absorbiĝis de liaj beleco, trankvileco kaj gracia maniero. La bramano pensis, ke neniu viro estas pli bona por edziĝi al lia filino. “Ne foriru, monaĥo,” li kriis ekscitiĝinte. “Atendu ĉi tie ĝis mi venigos mian filinon por vidi vin. Vi estas ideala vivkunulo por ŝi, kaj ankaŭ ŝi estas konvena al vi.”

  La Budho diris nenion kaj restis silenta. Anstataŭ atendi, li lasis sian piedsignon sur la teron kaj foriris. La bramano hastis hejmen kun plezuro pri la okazonta afero en sia imago kaj diris al sia edzino: “Tuj beligu nian filinon, mia kara. Mi vidis viron konvenan al ŝi.” Kiam ili tri hastis al la loko, la Budho jam ne plu vidiĝis, kaj ili nur povis vidi la la piedsignon, kiun li lasis sur la tero.

  La edzino bone konis signojn. Ŝi pririgardis la signon kaj diris: “Mi ne opinias, ke tiu, kiu lasis la signon, povos edziĝi al nia filino. Ĝi apartenas al homo, kiu jam rezignis la mondajn plezurojn.”

  “Jen denove estas viaj signaĉoj,” grumblis la bramano, “Vi eĉ vidas krokodilojn en akva kavo kaj rabistojn en la mezo de la domo. Jen li sidas tie sub arbo. Ĉu vi iam vidis tiel belan viron, mia kara? Venu, mia filino. Ĉifoje via edziĝonto estas tiel perfekta, ke vi ne plu povos plendi.”

  La familio hastis al la Budho kaj la patro vokis lin: “Monaĥo, mi edzinigos mian filinon al vi.” La Budho rifuzis la proponon, klarigante, ke li jam rezignis ĉiujn mondajn plezurojn. Li diris al ili, kiel li sin detenis eĉ de la allogo farita de la filinoj de Marao. Li diris, ke homa korpo estas plena de malpuraĵoj kiel ajn bela ĝi estus.

  Aŭdinte tion, la bramano kaj lia edzino tuj komprenis, ke homa vivo en la mondo estas mizera kaj ne alkrociĝinda kiel ajn ĝi ŝajnas. Ambaŭ ili atingis aganamon, la trian ŝtupon de sankteco.

  Malfeliĉe, la aroganta Magandija, kiu ankoraŭ ne estis spirite disvolvita, ne povis kompreni la veran signifon de tiuj vortoj. Ŝi opiniis, ke la Budho insultis ŝin pro ŝia beleco. “Kiel tiu ĉi monaĥo rajtas insulti min kiam tiel multaj viroj dronas en mia beleco je la unua vido? Eĉ se li ne volas edziĝi al mi, li ne rajtas aserti, ke mia korpo estas plena de malpuraĵoj.” Firme pugniginte siajn manojn, ŝi murmuris detenante sian spiradon: “Atendu, monaĥo. Mi edziniĝos al potenca edzo kaj donos al vi lecionon.”

  Poste Magandija edziniĝis al la reĝo de Udena. Kiam ŝi aŭdis, ke la Budho jam eniris la urbon, ŝia malamo al li leviĝis en ŝi kaj ŝi instigis per subaĉeto, ke oni insultu kaj forpelu la Budhon.

  Anando, kiu akompanis la Budhon, ne volis resti kaj toleri la insultadon, sed la Budho admonis lin praktiki toleremon kaj paciencon. La Budho diris: “Kiel elefanto en la batalejo kontraŭstaras la sagojn elpafitajn, mi eĉ toleros la insulton de senreligiaj homoj.” La Budho diris, ke pro la povo de la Budho, la kaluminioj ne restos longe. La Budho kaj Anando restis daŭre en Udena, kaj ĉiuj kaluminioj finiĝis post mallonga tempo.
« Lasta redakto: aŭgusto 10, 2013, 04:38:53 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-9. Malamo de Magandija
« Respondo #1 je: junio 22, 2014, 09:43:29 ptm »
Ekzerco 2-9. Rankoro de Mangandija
  1. Kiu estis Magandija kaj kiel ŝi aspektis?
  2. Al kiu ŝi volis edziniĝi?
  3. Kien iris la Budho rimarkinte la gepatrojn de Mangadija?
  4. Kio okazis al la patro de Magandija kiam li vidis la Budhon kaj kion li diris?
  5. Kion la Budho faris aŭdinte la patron de Magandija?
  6. Kion la edzino de la bramano diris vidinte la piedsignojn de la Budho?
  7. Kion la Budho diris kiam la bramano proponis la edziniĝon de sia filino al la Budho?
  8. Kio okazis al la bramano kaj lia edzino post aŭskultado al la Budho?
  9. Kion Magandija pensis kaj diris kontraŭ la Budho?
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.