Aŭtoro Fadeno: 2-8. La Budho kaj farmisto  (Legita 2771 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
2-8. La Budho kaj farmisto
« je: julio 25, 2013, 05:57:26 atm »
  2-8. La Budho kaj farmisto

  Iam la Budho estis en la vilaĝo de Ekanala en Magada. Pluvis kaj estis tempo por semado. Kiam la folioj ankoraŭ estis malsekaj pro roso en la frua mateno, la Budho iris al la kampo, kie laboris bramano kaj farmisto Kasibaradvaĝa kun laborantoj de kvincent plugiloj. La Budho atingis je la tempo por la bramano disdoni manĝaĵojn al siaj laborantoj. La Budho atendis, ke iu donos al li manĝaĵon. Sed kiam la bramano vidis la Budhon, li mokis lin kaj diris: “Mi plugas kaj semas, kaj jam plugis kaj semis, do mi manĝas. Asketo, vi ankaŭ devas kaj devis plugi kaj semi por manĝi.” 

  “Bramano, ankaŭ mi plugas kaj semas,” respondis la Budho. “Kaj jam plugis kaj semis, do mi manĝas.”

  La konfuzita bramano diris: “Vi asertis, ke vi plugas kaj semas, sed mi neniam vidis vin pluganta.”

  La Budho respondis: “Mi semas kredon kiel semojn. Mia disciplino estas la pluvo. Mia saĝo estas la jugo kaj plugilo. Mia modesteco estas la koltro. La menso estas ŝnuro. Atentemo estas la soko kaj vipo. Mi estas sindetenema en miaj kondutoj, paroloj kaj manĝaĵoj. Mi semis kun vereco. La feliĉo gajnita de mi estas liberiĝo el suferado. Kun persisteco mi portis mian jugon ĝis la atingo de nirvano. Mi jam tiel plugadis. La laboro donis rikolton de senmorteco. Tiel plugante oni fuĝas el ĉiuj suferoj.”

  Aŭdinte la klarigadon de la Budho, la bramano konsciis sian eraron kaj diris: “Bonvolu manĝi laktan rizon, Estimata Gotamo! La estimata Gotamo estas vera farmisto ĉar liaj plantaĵoj donos frukton de senmorteco! Dirante, la bramano plenigis grandan bovlon per lakta rizo kaj oferis ĝin al la Budho.

  La Budho rifuzis la manĝaĵon, dirante, ke li ne akceptas manĝaĵon interŝanĝitan per siaj instruoj.

  La bramano genuiĝis ĉe la piedoj de la Budho kaj petis, ke tiu ordinu lin kiel monaĥon. Post nelonge, Kasibaradvaĝa fariĝis arahanto.
« Lasta redakto: aŭgusto 02, 2013, 06:44:19 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: 2-8. La Budho kaj farmisto
« Respondo #1 je: julio 25, 2013, 05:44:32 ptm »
Dankon por la kolekto da vortoj pri agrikultura ilaro. Ili ŝajnas ekskutimaj, kiam oni vidas tiom da elektraj maŝinoj, kiel komputiloj sed via uzo pruvas, ke ili ĉiam estas aktualaj, precipe en la religia kampo (plia vorto por la kolekto !).
Kore
Petro
« Lasta redakto: julio 25, 2013, 05:47:30 ptm de Petro »
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-8. La Budho kaj farmisto
« Respondo #2 je: aŭgusto 05, 2013, 05:14:05 atm »
Dankon por via laŭdo, kara amiko!
Fakte tio estas kontribuo de la angla originalo kaj nova PIV :)
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-8. La Budho kaj farmisto
« Respondo #3 je: junio 22, 2014, 09:36:35 ptm »
Ekzerco 2-8. La Budho kaj la farmisto
  1. Kion la bramano diris kiam li vidis la Budhon?
  2. Kion respondis la Budho?
  3. Kion diris kaj faris la bramano kiam li konsciis pri sia eraro?
  4. Ĉu la Budho akceptis la manĝaĵon? Kial?
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.