Aŭtoro Fadeno: 2-7. La Budho kaj milionulo  (Legita 2362 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
2-7. La Budho kaj milionulo
« je: julio 24, 2013, 05:31:54 ptm »
2-7. La Budho kaj milionulo

  Milionulo Anatapindika nomiĝis Sadaria, sed pro lia granda malavareco oni nomis lin Anatapindika, kiu signifas helpemulon al bezonantoj.

  Anatapindika volis aĉeti parkon grandan kaj belan por la Budho, sed ĝi apartenis al Reĝido Ĝeta, kiu ne volis vendi ĝin. Li finfine sukcesis elaĉeti ĝin de la reĝido per tiom da mono, ke li kovris la tutan spacon de la parko per ormoneroj. Li konstruigis la faman Ĝetavanan monaĥejon, en kiu la Budho pasigis multajn pluvsezonojn. La Budho pasigis plejparton de sia vivo en tiuj kvietaj cirkonstancoj kaj faris plej multajn predikadojn tie. Finfine, la Budho pasigis dudek kvar pluvsezonojn en la Ĝetavana Monaĥejo.

  La Budho faris kelkajn predikadojn al li por laikaj homoj. Du el la predikadoj estis pri malavareco kaj kvar feliĉoj. En la predikado pri malavareco, la Budho diris, ke la unua ŝtupo de la Budhiĝo estas praktikado de malavareco kiaj almozdono al monaĥoj kaj kostruado de monaĥejoj. La afero pli grava ol malavareco estas rifuĝo en la Tri Gemoj, kiuj estas la Budho, Darmo kaj Samgo), kaj observado al la Kvin Maksimoj, kiuj estas la kvin reguloj helpantaj al homoj disciplini siajn parolojn kaj kondutojn. La afero pli grava ol observado de la Kvin Maksimoj estas konstanta praktikado de meditado pri bonkoreco. Sed la plej meritoplena konduto laŭ la Budho estas disvolvi enrigardon en la efereran naturon de ĉiuj aferoj.

  En la predikado pri la kvar feliĉoj haveblaj por ordinaraj homoj, la Budho menciis la feliĉojn pri posedo, riĉaĵo, senŝuldo kaj senkulpo.

  La feliĉo pri posedo signifas homan kontentecon pri gajno de riĉaĵo per honestaj metodoj kaj diligenta laborado. La feliĉo pri riĉaĵo estas homa kontenteco en elspezo de la propra riĉaĵo dum la devoplenumado.

  La feliĉo pri senŝuldo estas homa kontenteco, kiun homo ĝuas kiam li scias bone, ke li havas nenian ŝuldon grandan aŭ malgrandan al aliaj.

  La feliĉo pri senkulpo estas kontenteco de homo, kies kondutoj korpa, parola kaj pensa ne kaŭzis malutilon al aliaj, kaj kiu estas libera de ĉiuj kulpoj.

  Kiam Anatapindika unuafoje renkontis la Budhon ĉe Sitavana arbaro proksima al Raĝagaha, lia fido al la Budho estis tiel forta, ke aŭroro aperis el lia korpo. Aŭdinte la Darmon unuafoje Anatapindika fariĝis sotapana, kiu estas la unua ŝtupo de sankteco.
« Lasta redakto: aŭgusto 02, 2013, 05:20:46 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-7. La Budho kaj milionulo
« Respondo #1 je: junio 22, 2014, 09:35:31 ptm »
Ekzerco 2-7. La Budho kaj la Milionulo
  1. Kio estis la rezulto de la malavareco de Anatapindika?
  2. Kial li konstruigis la Ĝetavanan monaĥejon?
  3. Kiom da pluvaj sezonoj la Budho pasigis en la Ĝetavana Monaĥejo?
  4. Kio estis la kvar specaj feliĉoj, kiujn homoj povas ĝui?
  5. Kio okazis al Anatapindika kiam li vidis la Budhon unuafoje?
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.