Laŭ NPIV: Homo atinginta nirvanon.
Arahanto estas la plej malsupera sanktulo. Iuj budhanoj praktikas budhismon kun celo atingi nirvanon por sin liberigi el suferoj de metamorfozo, tamen ne tre atentas pri la sufero de aliaj vivestaĵoj. Dum la prakitado ili klopodas ĉefe por sin liberigi anstataŭ laŭeble savi aliajn vivestaĵojn kun bodisatveca kompatemo. Do kiam ili ĉesigas siajn avidon, malamon kaj malsaĝon, kiuj estas ĉefaj kaŭzoj por nia metamorfozo, ili fariĝos arahantoj. Kvankam ili jam forigis la malbonajn ecojn kondukantajn ilin en denovan renaskiĝon kiel ordinaraj vivestaĵoj, tamen ili ankaŭ havas sian antaŭan kutimon pretervolan. Do ni povas elvidi de arhantaj statuoj, ke iuj estas kun trankvila kaj ridetanta mieno, sed iuj havas mienon de kolero kvankam ili havas trankvilan menson. La malsamaj mienoj devenis el siaj antaŭaj kutimoj bonaj aŭ malbonaj.
Fakte ne estas eternaj arahantoj. Se arahantoj havos kompatemon kaj klopodos helpi kaj savi aliajn vivestaĵojn suferantajn, ili fariĝos bodisatvoj, kies esprimoj estas kompatema, paca kaj ĝoja.
Jen iom el la statuoj de arahantoj en Monaĥejo Tiefosi. Ili estis el dekses disĉiploj de la Budho, kiu ordonis dekses el siaj plej eminentaj disĉiploj, ke ili ne nirvaniĝu, sed ĉiam restu en la homa mondo por helpi kaj eduki vivestaĵojn kiel arahantoj. Sed post kiam budhismo enkondukiĝis en Ĉinion, ĉinoj aldonis du statuojn kaj faris ilin dek ok. En multaj budhismaj monaĥejoj oni povas vidi "statuojn de dek ok arahantoj". En iuj monaĥejoj oni povas vidi "statuojn de kvinccent arahantoj vivsimilaj".