Aŭtoro Fadeno: 2-6. La Budho kaj Reĝino Kema  (Legita 3593 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
2-6. La Budho kaj Reĝino Kema
« je: julio 07, 2013, 03:07:12 ptm »
38 2-6. La Budho kaj Reĝino Kema

  La Budho komisiis por la monaĥa komunumo du ĉefajn disĉiplojn, kiuj estis estimataj Ŝariputa kaj Mogalana. Li ankaŭ komisiis du ĉefajn disĉiplinojn por la monaĥina komunumo. Ili estis estimataj Kema kaj Upalavana.

  Kema estis unu el la belaj reĝidinoj de Reĝo Bimbisara. La budhaniĝo de Kema estis unu el la raraj okazoj, ke la Budho ŝanĝis la menson de aliuloj per sia magia povo. Antaŭe la Budho neniam uzis sian povon por regi la menson de aliuloj, sed nur por krei ilian komprenon kaj estigi ilian saĝon.

  Kema estis tiel bela kiel plena luno reflektita en trankvila lago je la noktmezo. Ŝiaj vangoj estis glataj kiel lotusaj petaloj kaj ŝiaj okuloj brilis kiel gemoj. Ŝi tute ne volis vidi la Budhon ĉar ŝi aŭdis, ke li neniam parolis pri la korpa beleco.

  En malvarmeta kaj briza mateno, Kema decidis viziti la monaĥejon, kiun Reĝo Bimbisara konstruigis por la Budho en la Bambuaro. Sciuroj sin amuzis en la fruktoplenaj arboj, kiuj sternis siajn ombrojn sur la herbejo. La lageto estis kovrita de akvolilioj kaj delikata aromo de jasmeno plenigis la aeron.

  Kema tuj altiriĝis de profunda kaj klara voĉo venanta el la predikejo. Ĝi similis nenion, kion ŝi aŭdis antaŭe. Ĝi estis pli bela ol birdaj kantoj je la mateniĝo. La voĉo estis varma, komfortiga kaj plena de amo kaj prizorgemo. Ĝiaj vortoj estis tiuj de saĝo.

  Kiel abelo al aroma floro, Kema sin movis al la halo, kie la Budho estis predikanta. Ŝi kovris sian vizaĝon per la skarpo kaj sidiĝis en la malantaŭo de la halo, por ke la Budho ne rekonu ŝin. Ŝi tute ne imagis, ke la Budho scias bone, kiu ŝi estas kaj pri kio ŝi pensas.

  Per sia magia povo la Budho kreis figuron de la plej bela knabino ĉirkaŭ dekses-jara starantan ĉe li kaj ventumantan lin. Kema raviĝis de ŝia beleco kaj fiksis sian rigardon al la knabino.

  “Jen, rigardu sian belan nazon, ŝian buŝon, ŝiajn brakojn kaj fingrojn,” pensis Kema, “Kun ŝia perfekta aspekto ŝi similas al pompe disfloranta floro en printempo. Ŝi estas multe pli bela ol ĉiuj, kiujn mi vidis antaŭe, kaj eĉ multe pli bela ol mi mem.”

  Post nur momento Kema pensis, ke ŝiaj okuloj mistifikis ŝin. Ĉu ŝi vidis la junan knabinon maljuniĝanta? Jes. Kaj la beleco forlasis la belulinon. Ŝrumpoj aperis sur ŝiaj vizaĝoj. La rideto sur ŝiaj lipoj similaj al lotuspetaloj ŝanĝiĝis en sendentan grimacon. Ŝiaj haroj griziĝis kaj poste blankiĝis. La sveltaj kaj fortaj kruroj maldikiĝis kaj malfortiĝis, kaj ŝi falis sur la plankon. La figuro de la juna knabino ŝanĝiĝis en okdek-jaran maljunulinon.

  Kema vidis, ke tiu ĉi maljunulino mortis kaj putris ĝis ŝiaj ostoj fariĝis polvo. Ŝi komprenis, ke simile al la aminda figuro, iutage ankaŭ ŝi mem maljuniĝos kaj mortos. Ŝia vanteco de korpa beleco tute forlasis ŝin kaj ŝi subite komprenis la efemerecon de la fizika korpo kaj homa vivo.

  Ŝi fariĝis arahanto kaj iris en la monaĥinan komunumon  konsentite de Reĝo Bimbisara. El la monaĥina komunumo ŝi famiĝis pro sia interna scio.
« Lasta redakto: julio 24, 2013, 06:09:03 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: 2-6. La Budho kaj Reĝino Kema
« Respondo #1 je: julio 08, 2013, 06:45:36 ptm »
En la sesa frazo "Budho ne rekonu sin" devas esti "ŝin", mi opinias! En la sekva frazo "strantan ĉe li" devas esti "stArantan". Kaj denove poste, mi preferus "sopiris" al "enspiregis", ĉar la ago rilatas al amo aŭ io alia, dum "enspiri" rilatas al la korpa bezono. Kaj kiu "sopiris" ? Ĉu Hema aŭ Kema aŭ eĉ la Budho mem ? La frazo induktas dubon.
Restas kelkaj eraroj pro interŝanĝo de literoj, aŭ ne ĝustaj kiel en "memento", kiu signifas nenion.
Ankaŭ la lasta frazo estigis dubon per la vorto "arahanto": mi ne bone komprenis tiun vorton: ĉu estas speciala klaso en monaĥoj aŭ monaĥinoj ? La temo pri efemereco estas sufiĉe malfacila. Almenaŭ aranĝu la vortojn alie. Kaj mallongigu viajn frazojn por igi ilin pli simplaj.
Sed tio estas afero de stilo.
Ĝis nun, vi sufiĉe perfekte regis la lingvon. Daŭrigu !
Dankon por viaj atento kaj zorgemo.
Mi kore salutas.
Petro
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-6. La Budho kaj Reĝino Kema
« Respondo #2 je: julio 09, 2013, 04:50:19 atm »
Dankon por via afabla atentigo pri miaj tradukaj kaj tajpaj eraroj. Mi jam faris modifon laŭ viaj proponoj.
Eble la vorto "arahanto" estas fremda al okcidentaj amikoj, mi do aldonos ĝin en nian forumon pri vortoj.
Se vi trovos aliajn erarojn, bonvolu same informi min.
Antaŭdankon!
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: 2-6. La Budho kaj Reĝino Kema
« Respondo #3 je: julio 10, 2013, 01:26:36 atm »
Mi ege kore dankas pro via atentigo pri "arahanto". Fakte, mi ne konas la etimon de tiu vorto. Tamen mi legis en iu broŝuro, fare de Andreo Ŝerpijo,
nome "Mil Ekzotaj Vortoj", ion pri "arahato", kiu ŝajnas koincidi kun "arahanto", tiom pli, ke temas pri "nirvanaĵoj" aŭ pli bone "nirvanuloj". Tamen,
mi preferas sendi al vi kopion de la koncerna artikolo, por ke vi povu legi la nelatinajn karaktrojn, se vi povas tion fari. Mi sendos tiun klarigon, per
via retpoŝta adreso. Mi denove dankas por viaj atentaj rimarkoj, certe tute taŭgaj kaj oportunaj.
Mi vere admiras vian laboron kaj ege ŝatas viajn eksplikojn.
Ĝis, kara amiko
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-6. La Budho kaj Reĝino Kema
« Respondo #4 je: julio 18, 2013, 06:09:58 atm »
Saluton, kara amiko!
Mi transpublikigis vian sendaĵon en adreson http://www.budhano.cn/forumo/index.php/topic,183.0.html
Tie mi ankaŭ provizis kelkajn vortojn pri arahanto.
Mi ankaŭ volas scii, kiu formo pli placxas al vi.
Ĉion bonan al vi!
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-6. La Budho kaj Reĝino Kema
« Respondo #5 je: junio 22, 2014, 09:32:43 ptm »
Ekzerco 2-6. La Budho kaj la Reĝino
  1. Kiu estis Kema?
  2. Kiuj estis la ĉefaj disĉiplinoj de la Budho?
  3. Kiu konstruigis la monaĥejon por la Budho?
  4. Kion la Budho faris kiam li sciis, ke Kema aŭskultas lin?
  5. Kio okazis al la bela knabino dekses-jara?
  6. Skribu vian komentojn pri tiu ĉi leciono.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.