Aŭtoro Fadeno: 2-5. Devadato, malamiko de la Budho  (Legita 4533 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
2-5. Devadato, malamiko de la Budho
« je: julio 04, 2013, 10:28:04 atm »
  37. 2-5. Devadato malamika al la Budho

  Devadato estis filo de Reĝo Supabuda kaj ties edzino Pamita, kiu estis onklino de la Budho. Fratino de Devadato estis Jasodara, do li estis kuzo kaj samtempe bofrato de la Budho. Kune kun Ananda kaj aliaj ŝakjaj reĝidoj, li aliĝis en la frua periodo al la monaĥa rondo administrata de la Budho, sed li atingis nenian sanktecon, kaj tiel li eklaboregis por supernaturaj povoj en la mondo.

  En la frua periodo li estis bona monaĥo fama pro siaj gracio kaj supernaturaj povoj. Poste li fariĝis tro memfida pri siaj famo kaj povo. Liaj ĵaluzo kaj malbona deziro al la Budho pliiĝis kaj li fariĝis granda malamiko al la Budho.

  Iutage en granda kunveno, kiun ĉeestis reĝoj kaj princoj, Devadato iris al la Budho kaj petis, ke tiu faru lin gvidanto de la monaĥa komunumo. La Budho rifuzis lian postulon ĉar li ne estis kapabla kaj sufiĉe konvena por tio. Devadato ege koleriĝis kaj sekve de tio, ĵuris sin venĝi kontraŭ la Budho.

  Kvankam Devadato estis malbona monaĥo, li havis multajn adorantojn kaj sekvantojn. Unu el liaj ĉefaj subtenantoj estis Reĝo Aĝatasatu, kun kiu li diskutis pri siaj kolero kaj intrigo por sin venĝi. Ili kune planis mortigi Reĝon Bimbisara, la patron kaj rivalon de Aĝatasatu, kaj la Budhon, la malamiko de Devadato. Aĝatasatu sukcese mortigis sian patron, sed Devadato malsukcesis tion fari al la Budho.

  La unua provo de Devadato mortigi la Budhon estis, ke li dungis viron por tion fari. Lia plano estis, ke post la sukceso, la viro estos mortigita de du aliaj viroj, kiuj sinsekve estos mortigitaj de kvar aliaj viroj. Poste la kvar viroj estos mortigitaj de aliaj ok viroj. Sed la unua viro ektimis pri sia ago kiam li proksimiĝis al la Budho. Li demetis siajn armilojn kaj rifuĝis al la Budho. Fine, ĉiuj dungitaj viroj por mortigi unu alian fariĝis disĉiploj de la Budho, kaj fiaskis la ruza plano de Devadato.

  Poste Devadato provis mortigi la Budhon propramane. Kiam la Budho iris preter la Vultura Monto, Devadato grimpis sur la montpinton kaj puŝfaligis grandan ŝtonon al la Budho. Ruliĝante malsupren, la granda ŝtono frapiĝis kontraŭ alia roko, kaj disigita peceto vundis la Budhon je la piedo kaj kaŭzis lian sangadon. La Budho suprenrigardis, vidis Devadaton, kaj diris kun kompatemo: “Malsaĝulo, vi jam faris multe da malbonaj kondutoj por mortigi la Budhon.”

  La tria provo de Devadato mortigi la Budhon estis, ke li ebriigis per alkoholaĵo la ferocan hommortigan elefanton nomatan Nalgiri. Kiam Nalgiri vidis la Budhon alvenanta de malproksime, ĝi sin ĵetis por ataki lin kun siaj levitaj oreloj, vosto kaj rostro. Kiam proksimiĝis la elefanto, la Budho koncentris sian amon al la Elefanto. La amo de la Budho estis tiel vasta kaj profunda, ke la elefanto haltis, kvietiĝis kaj stariĝis antaŭ la mastro post kiam ĝi proksimiĝis al li. La Budho karesis la rostron de la elefanto, kaj parolis al ĝi ĝentile. La elefanto respekte formovis la polvon de sur la piedoj de la mastro per sia rostro, kaj metis la polvon sur sian propran kapon. Poste ĝi retiriĝis kun la kapo al la Budho ĝis la elefantejo, kaj tute mildiĝis. Oni kutime dresis elefantojn per vipoj kaj armiloj, sed la Honorulo tion faris per sia amo.

  Ankoraŭ volante fariĝi gvidanto de la monaĥa komunumo, Devadato provis alian planon insidan. Kun helpo de kvincent malbonaj monaĥoj, li planis disigi la monaĥan komunumon.

  Li postulis, ke la Budho devigu al la monaĥoj observi jenajn kvin aldonajn regulojn:

  1. Vivi en la arbaro dum la tuta vivo.

  2. Teni la vivon nur per almozpeto.

  3. Sin vesti per roboj faritaj el ĉifonaĵoj kolektitaj el rubejoj kaj tombejoj.

  4. Vivi sub la arboj.

  5. Abstini de manĝado de fiŝoj kaj viando dum la tuta vivo.

  Devadato faris tiun ĉi postulon, bone sciante, ke la Budho rifuzos ĝin. Devadato ĝojis, ke la Budho ne aprobis la kvin regulojn, kaj li uzis tion por kolekti subtenantojn kaj sekvantojn. Novaj monaĥoj, kiuj ne bone sciis la Darmon, forlasis la Budhon kaj prenis Devadaton kiel sian gvidanton. Fine post kiam la Estimataj Ŝariputa kaj Mogalana eksplikis la Darmon al ili, ili revenis al la Budho.

  Post tio, malbona tempo trafis Devadaton. Li grave malsaniĝis je la malsukceso de liaj planoj, tamen antaŭ sia morto li sincere pentis pri siaj malbonaj kondutoj, kaj volis vidi la Budhon. Sed la fruktoj de lia malbona karmo jam maturiĝis kaj preventis lin tion fari. Lia malsano graviĝis sur lia vojo al la Budho, kaj ĉe la pordo de Ĝetavana Monaĥejo. Feliĉe, antaŭ sia morto li konvertiĝis al la Budho.

  Kvankam li suferis en mizera stato pro siaj krimoj, el lia sankta monaĥa vivo en la frua periodo rezultis, ke li fariĝos Paceka Budho nomata Atisara en la malproksima estonteco. Kiel Paceka Budho li povos atingi iluminiĝon per siaj propraj klopodoj.
« Lasta redakto: julio 24, 2013, 05:24:13 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: 2-5. Devadato, malamiko de la Budho
« Respondo #1 je: julio 05, 2013, 02:28:42 atm »
Kio signifas "revalo de Aĝatasatu" ? Ĉu estis "rivalo" en la ĝusta frazo ? (kvara frazo)
En kelkaj vortoj, mi trovis troan literon kiel en "komunumpo" (8a frazo)
En la lasta frazo, estas "fulturo", kiu ne ŝajnas ĝusta.
Dankon por la reĝustigoj.
Mi mesaĝis al samideano prof. Adi sed ne povis vidi lian retlokon. Ĉu tio eblas ?
Dankon por via respondo
Kore kaj amike
Petro
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-5. Devadato, malamiko de la Budho
« Respondo #2 je: julio 05, 2013, 05:29:49 ptm »
Kio signifas "revalo de Aĝatasatu" ? Ĉu estis "rivalo" en la ĝusta frazo ? (kvara frazo)
En kelkaj vortoj, mi trovis troan literon kiel en "komunumpo" (8a frazo)
En la lasta frazo, estas "fulturo", kiu ne ŝajnas ĝusta.
Dankon por la reĝustigoj.
Mi mesaĝis al samideano prof. Adi sed ne povis vidi lian retlokon. Ĉu tio eblas ?
Dankon por via respondo
Kore kaj amike
Petro

Dankon por via atentigo, kara amiko.
En la traduko estas kelkaj mistajpaĵoj.
"revalo" devas esti "rivalo".
"komunumpo" devas esti "komunumo".
"fulturo" devas esti "futuro".
Mi jam korektis ilin. Se vi trovos aliajn erarojn aŭ mistajpaĵon, bonvolu informi min refoje. Antaŭdankon!
« Lasta redakto: julio 05, 2013, 05:33:41 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-5. Devadato, malamiko de la Budho
« Respondo #3 je: julio 05, 2013, 05:41:20 ptm »
Sinjoro Adi Narajana vojaĝas en Nigerio kaj eble estas malfacile por li viziti interreton. Eble li revenos al Barato post nelonge kaj respondos al vi.
La adreso de lia persona retejo estas: http://www.scholargypsy.com
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: 2-5. Devadato, malamiko de la Budho
« Respondo #4 je: julio 06, 2013, 08:41:16 ptm »
Saluton.
Jes eble trafis min maloportunaĵoj, en la Interreto. Nun mi atingas bonorde la baratan retan lokon.
Dankon por via helpo ĉiokaze. Mi atendas kun senpacienco vian proksiman elsendaĵon.
Ĝis
Kore
Petro
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-5. Devadato, malamiko de la Budho
« Respondo #5 je: julio 06, 2013, 10:33:20 ptm »
Saluton, kara amiko!
Nun mi publikigas la elsendon iom pli frue ol dimanĉo, tiel samideanoj havas tempon por aŭskulti ĝin.
La 27-a elsendo jam estas ekdisaŭdigita.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-5. Devadato, malamiko de la Budho
« Respondo #6 je: junio 22, 2014, 09:31:08 ptm »
Ekzerco 2-5. Devadato malamika al la Budho
  1. Kio estis Devadato?
  2. Kun kiu li eniris komunumon de monaĥoj?
  3.Pri kio li famiĝis en siaj fruaj tagoj?
  4. Ĉu li povis atingi staton de sankteco?
  5. kio okazis al li poste?
  6. Kion Devadato pustulis de la Budho? Ĉu la Budho akceptis ĝin? Kial?
  7. Kiu estis la ĉefa subtenanto de Devadato?
  8. Ĉu Devadato sukcesis mortigi la Budhon?
  9. Kio estis lia unua provo mortigi la Budhon?
  10. Kiel Devadato klopodis mortigi la Budhon per si mem?
  11. Kiel Nalagiri kondutis al la Budho?
  12. Kio estos Devadato en la estonteco?
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.