Aŭtoro Fadeno: 2-4. Visaka, granda subtenantino  (Legita 2486 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
2-4. Visaka, granda subtenantino
« je: julio 04, 2013, 01:04:13 atm »
  36. 4. Visaka, granda subtenantino de Budhismo

  Visaka estis pia kaj malavara filino de milionulo. Kiam ŝi estis nur sep-jara, la Budho vizitis ŝian hejmlokon. Aŭdinte la viziton de la Budho, ŝia avo ordonis ŝin eliri kaj inviti la Budhon. Kvankam ŝi estis infano, ŝi estis pia kaj virta. Do tuj post aŭdo de la Budha Darmo, ŝi atingis la unuan ŝtupon de sankteco.

  Kiam ŝi estis dekkvin-jara, kelkaj bramanoj vidis ŝin kaj pensis, ke ŝi estos ideala edzino por ilia mastro Punavadana, la filo de milionulo nomata Migara. Visaka posedis kvin virinajn belecojn: juneco, belaj haroj, bela haŭto glata kaj ora, bela figuro kaj bela korpa proporcio. Do ili edzinigis ŝin al Punavadana.

  En ŝia geedziĝa tago, ŝia saĝa patro donis al ŝi dek konsilojn:

  1. Edzino nek rajtas kritiki siajn bogepatrojn kaj edzon en publiko nek rajtas diskonigi iliajn mankojn aŭ familiajn kverelojn ekstere.

  2. Edzino ne rajtas aŭskulti rakontojn aŭ onidirojn pri aliaj familioj.

  3. Ŝi rajtas pruntedoni objektojn al tiuj, kiuj redonos ilin.

  4. Ŝi ne rajtas pruntedoni objektojn al tiuj, kiuj ne redonos ilin.

  5. Ŝi devas helpi malriĉajn parencojn kaj amikojn eĉ se ili ne povos repagi ŝin.

  6. Edzino devas sidi gracie. Vidinte siajn bogepatrojn aŭ edzon, ŝi devas stariĝi de sur la sidejo por montri sian respekton al ili.

  7. Manĝonte, edzino devas unue certi, ke ŝiaj bogepatroj kaj edzo jam havas manĝaĵon, kaj ke liaj servantoj estas bone prizorgitaj.

  8. Antaŭ la enlitiĝo, edzino devis certi, ke ĉiuj pordoj estas fermitaj, mebloj estas sekuraj, servantoj jam plenumis sian devon, kaj la bogepatroj jam ripozis. Edzino devas kutime ellitiĝi frue en la mateno se ŝi ne estas malsana. Ŝi ne rajtas dormi dum la tago.

  9. Ŝi devas prizorgi siajn bogepatrojn kaj edzon tiel bone kiel fajron.

  10. Ŝi devas respekti siajn bogepatrojn kaj edzon kiel ĉielanojn.

  Ekde kiam Visaka atingis Savati, la urbon de sia edzo, ŝi estis bonkora kaj malavara al ĉiuj en la urbo, kaj ankaŭ ĉiuj amis ŝin.

  Iutage, ŝia bopatro estis manĝanta dolĉan rizkaĉon el ora bovlo kiam monaĥo eniris la domon por almozpeti. Kvankam la bopatro vidis la monaĥon, li daŭre manĝis kvazaŭ li ne vidus lin. Visaka diris al la monaĥo ĝentile: “Bonvolu iri al alia domo, Estimata sinjoro. Mia bopatro manĝas putran manĝaĵon.”

  La bopatro de Visaka malŝatis ŝin delonge ĉar ŝi estis pia sekvantino de la Budho kaj subtenis Budhismon, sed li ne. Li ĉiam volis trovi ŝancon por rompi la geedzecon inter sia filo kaj Visaka kvankam ŝia konduto estis senmanka. Nun li vidis sian ŝancon. Kun miskompreno pri ŝiaj vortoj, li pensis, ke ŝi humiligis lian familion.

  Li ordonis, ke oni forpelu Visakan el la domo, sed ŝi atentigis lin pri la postulo de sia patro al la ok samgentanoj. Ŝia patro iam diris al ili: “Se mia filino havas iun ajn kulpon, faru enketon pri tio.”

  La milionulo konsentis pri ŝia postulo kaj kunvenigis la ok samgentanojn por enketi, ĉu Visaka kulpis pri krudeco. Kiam ili alvenis, li ŝtele diris al ili: “Trovu ŝian pekon el tiu ĉi konduto kaj forpelu ŝin el la domo.”

  Visaka pruvis sian senkulpecon per eksplikado: “Sinjoroj, kiam mia bopatro ignoris la monaĥon kaj daŭre manĝis sian kaĉon el lakto kaj rizo, li ne faris meriton en sia nuna vivo. Li nur ĝuis la meritojn de siaj antaŭaj kondutoj. Ĉu tio ne similas al manĝado de putra manĝaĵo?”

  Ŝia bopatro povis fari nenion alian ol konsenti, ke ŝi ne estas kulpa pri krudeco.

  Estiĝis aliaj miskomprenoj post tio, sed Visaka povis ekspliki je la kontenteco de la bopatro. Post tiuj okazaĵoj, ŝia bopatro konsciis sian eraron kaj rimarkis la grandan saĝon de Visaka. Li invitis la Budhon al sia domo laŭ ŝia propono por peti instruojn. Aŭdinte la predikadon de la Budho, li fariĝis sotapana, kiu estas la unua ŝtupo de sankteco.

  Kun saĝo kaj pacienco ŝi sukcese konvertis la edzan familion en feliĉan budhisman familion. Visaka estis ankaŭ tre oferema kaj helpema al monaĥoj. Ŝi konstruigis Pubaraman Monaĥejon por monaĥoj per granda elspezo. Ŝi tre ĝojis kiam la Budho pasigis ses pluvajn sezonojn tie.

  En unu el la predikadoj al Visaka, la Budho parolis pri la ok virinaj kvalitoj kondukantaj riĉecon kaj feliĉon en tiu ĉi vivo kaj la sekvaj. Li diris: “Visaka, tio estas, ke virino bone faras sian laboron, administras servantojn, respektas sian edzon kaj gardas lian havaĵon. Tio estas, ke virino havas virtecon (sila), bonfaremon (caga), saĝon (panna) kaj kredon (saddha) je la Budho, Darmo kaj Samgo.”

  Kiel talenta virino, Visaka ludis gravan rolon en diversaj aktivadoj kun la Budho kaj ties sekvantoj. La Budho donis al ŝi specialan rajton por solvi disputojn okazantajn inter la monaĥinoj. Kiam oni invitis ŝin por solvi la problemojn de kverelado, kelkaj vinajaj reguloj de disciplinoj estis estigitaj por monaĥinoj.

  Visaka forpasis nature en la aĝo de cent dudek jaroj.
« Lasta redakto: julio 19, 2013, 06:25:01 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-4. Visaka, granda subtenantino
« Respondo #1 je: junio 22, 2014, 09:26:37 ptm »
Ekzerco 2-4. Visaka, Granda subtenantino
  1. Kio estis Vesaka? Kaj kiomaĝa ŝi estis kiam la Budho vizitis ŝian naskiĝlokon?
  2. Kion la patro admonis al Visaka, informiĝinte pri la vizito de la Budho?
  3. Kion Visaka posedis?
  4. Al kiu Visaka edziniĝis?
  5. Kio estis la dek admonoj, kiujn ŝia patro donis al ŝin en ŝia edziniĝa tago?
  6. Kion Visaka diris al la bikŝuo?
  7. Kial la bopatro ne ŝatis ŝin?
  8. Kiel Visaka pruvis sian senkulpecon?
  10. Kio okazis al ŝia bopatro post kiam li aŭdis la instruon de la Budho?
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.