Aŭtoro Fadeno: 2-2. La konvertiĝo de Jaŝa  (Legita 2379 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
2-2. La konvertiĝo de Jaŝa
« je: junio 30, 2013, 12:31:16 ptm »
  2-2. La monaĥiĝo de Jaŝa
  
  Kiam la Budho restis ĉe la Cerva Parko en Benareso, riĉa junulo nomata Jaŝa venis vidi lin. Jaŝa aŭskultis la instruon de la Budho kaj tiel absorbiĝis en ĝi, ke li tuj fariĝis monaĥo.

  Vespere, maljunulo venis al la Budho kaj diris, ke lia filo forlasis hejmon en la mateno dirante, ke li vizitos la Budhon, sed ne plu reiris hejmen. Ambaŭ li kaj lia edzino maltrankviliĝis opiniante, ke eble la filo estis mortigita de rabistoj. La Budho diris al la patro, ke li ne maltrankviliĝu pri tio kaj lia filo jam fariĝis monaĥo. Poste la Budho eksplikis siajn instruojn al la patro de Jaŝa, kaj tiu ankaŭ fariĝis lia sekvanto.

  Jaŝa havis 54 amikojn. Ili venis al la Budho por aŭskulti liajn instruojn kaj ankaŭ fariĝis monaĥoj. Tiel en mallonga tempo aperis 60 sekvantoj de la Budho.
« Lasta redakto: julio 12, 2013, 04:44:46 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-2. La konvertiĝo de Jaŝa
« Respondo #1 je: junio 22, 2014, 09:18:47 ptm »
Ekzerco 2-2. La Konverto de Jaŝa
  1. Kiu estis Jaŝa?
  2. Kio estis “bikŝuo”?
  3. Kiom da sekvantoj estis en mallonga tempo?
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.