Aŭtoro Fadeno: 2-1. La taga rutino de la Budho  (Legita 2305 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
2-1. La taga rutino de la Budho
« je: junio 25, 2013, 08:05:34 ptm »
  2-1. La taga rutino de la Budho

  La taga rutino de la Budho konsistis el kvin partoj: la matena aktivado, la posttagmeza aktivado, la frua periodo, la meza periodo kaj la lasta periodo.
  
  La matena aktivado daŭris de la kvara matene ĝis la dekdua tagmeze.

  La Budho ellitiĝis je la kvara matene, kaj tuj post kiam li sin lavis, li sidiĝis por mediti unu horon. De la kvina ĝis la sesa matene li rigardis tra la mondo per sia mensa rigardo por vidi, ĉu iu bezonas helpon. Je la sesa matene li surmetis sian robon kaj eliris por helpi la bezonantojn aŭ almozpeti manĝaĵon.

  Dum almozpetado la Budho kutime iris de domo al domo kun rigardo fiksita al la tero, silente ricevante ĉiun manĝaĵon metitan en sian bovlon. Fojfoje li iris kun siaj disĉiploj, kiuj sekvis lin en vico. Oni ofte invitis lin al sia domo por manĝi, kaj li kutime faris predikadon al ili kaj siaj sekvantoj.

  La posttagmeza aktivado daŭris de la dekdua tagmeze ĝis la sesa posttagmeze.

  La monaĥoj kutime iris al la Budho posttagmeze por fari demandojn kaj ricevi instruon kaj konsilojn. Poste la Budho kutime retiriĝis en sian ĉelon kaj rigardis la tutan mondon per sia mensa rigardo por vidi, ĉu iu bezonas lian helpon. Li instruis ilin en la maniero, ke ĉiu trovas la Budhon speciale instruanta al tiu per la metodo doni ĝojon al saĝuloj, pliigi saĝon al ordinaruloj kaj forigi nescion de malsaĝuloj.

  La frua periodo daŭris de la sesa posttagmeze ĝis la deka posttagmeze.

  En la frua periodo la sekvantoj kutime iris al la Budho aŭskulti lin aŭ fari demandojn al li por solvi siajn dubojn.

  La meza periodo daŭris de la deka posttagmeze ĝis la dua frumatene.

  En la meza periodo la ĉielanoj kutime kaptis bonŝancon por viziti la Budhon kaj lerni pri la Vero de la vivo. La Budho pasigis la mezan periodon en la nokto respondante iliajn demandojn.

  La lasta periodo daŭris de la dua matene ĝis la kvara matene.

  La Budho kutime iris tien kaj reen por unu horo meditante aŭ sin vigligante el malkomforteco de la tuttaga sidado. Poste li dormis por unu horo. Tiel ni povas vidi, ke la Budho okupiĝis tutan tagon. Fakte li nur dormis unu horon ĉiutage dum la 45 jaroj de la instruado. En la fruaj horoj de la tago li rigardis la tutan universon, kaj benis kaj feliĉigis milionjn da vivestaĵoj per sia senlima amo.
« Lasta redakto: julio 03, 2013, 05:00:28 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-1. La taga rutino de la Budho
« Respondo #1 je: junio 22, 2014, 09:17:37 ptm »
Ekzerco 2-1. La taga rutino de la Budho
  1. Kiom da partoj estas en nokto laŭ la tempolisto de la Budho?
  2. Kiam la Budho ellitiĝis kaj kiam li enlitiĝis?
  3. Kion li faris frue en la mateno?
  4. Kiom da horoj li dormis en la tago?
  5. Kion li faris post tagmanĝo?
  6. Por iom da jaroj li instruis?
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.