Aŭtoro Fadeno: 1-30. Ŭakali kaj la Budho  (Legita 2282 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
1-30. Ŭakali kaj la Budho
« je: junio 14, 2013, 08:20:21 ptm »
  30. Ŭakali kaj la Budho

  En Savati vivis junulo Ŭakali, kiu ege admiris la belecon de la Budho. Iutage li pensis: “Vivante hejme, mi ne povas vidi la Budhon, sed se mi fariĝos monaĥo, mi povos tion fari ĉiutage.” Do li iris al monaĥejo kaj ordiniĝis ĉe la Budho.

  Ekde tiam, li havis oportunecon por ĉiam admiri la Budhon. Li faris nenion ĉiutage krom nur sekvi la Budhon kiel ombro. La Budho atendis la maturiĝon de lia saĝo, kaj diris nenion pri tio. Anstataŭ legi, lerni kaj mediti ĉiutage, Ŭakali nur admiris la Budhon. La Budho pensis: “Tiu monaĥo neniam atingos sian komprenon se li ne spertos afliktiĝon.”

  Do iutage la Budho akceptis inviton kaj forlasis Ŭakali por retiriĝi en Raĝagaha dum tri pluvaj monatoj.

  Ŭakali tristiĝis kaj ekpensis: “Tri monatoj estas tempo tro longa. Kiel mizeran tempon mi devas pasigi. Kian utilecon mi havas vivante pli longe? Mi min ĵetos de la Vultura Montpinto.”

  Restante en Raĝagaha, la Budho vidis per sia mensa rigardo, ke Ŭakali decidis sin ĵeti de Vultura montpinto. “Sen miaj helpo kaj konsolo, tiu monaĥo memmortigos,” li pensis. La Budho tuj aperigis sian transformiĝon sur la rando de la Vultura Montpinto, kaj la malĝojo de Ŭakali tuj malaperis kiam li vidis la Budhon antaŭ si. La menso de Ŭakali pleniĝis de ĝojo kaj li pensis, “La homo, kiu havas plenan fidon en la Budho pleniĝos de ĝojo kaj kontenteco. La homo, kiu havas plenan fidon en la Budho atingos staton de paco kaj feliĉo.”
« Lasta redakto: junio 28, 2013, 07:48:08 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 1-30. Ŭakali kaj la Budho
« Respondo #1 je: junio 22, 2014, 07:03:52 ptm »
Ekzerco 30. Ŭakali kaj la Budho
  1. Kial Ŭakali volis fariĝi monaĥo?
  2. Kial Ŭakali malesperiĝis?
  3. Kion li volis fari?
  4. Kiel la Budho helpis lin?
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.