Aŭtoro Fadeno: 1-28. La rakonto de Sinjorino Pataĉara  (Legita 607 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
1-28. La rakonto de Sinjorino Pataĉara
« je: junio 14, 2013, 09:41:44 atm »
28. La rakonto de Sinjorino Pataĉara

  Dum la vivperiodo de la Budho, estis riĉulo, kiu havis ĉarman filinon Pataĉara. Ŝiaj gepatroj tiel amis ŝin, ke ili tenis ŝin en la sepa etaĝo de la domo kaj ne permesis ŝin eliri.

  Kiam Pataĉara estis deksesjara, ŝiaj gepatroj volis, ke ŝi edziniĝu al filo de alia riĉulo. Sed ŝi enamiĝis al sia servanto kaj deziris vivi kun li.

  Do antaŭ la geedza ceremonio Pataĉara vestis al si kiel servanto kaj fuĝis el la etaĝdomo frumatene. Ŝi renkontis sian amaton en certa loko kaj ili forkuris kune.

  La paro iris al malproksima loko kaj geedziĝis. Post iom da tempo Pataĉara estis preta por naski bebon. "Ĉi tie neniu helpos min," Ŝi diris al sia kara edzo, "sed gepatroj ĉiam havas molan lokon en la koro por sia infano. Bonvolu konduki min al la hejmo de miaj gepatroj, por ke mi nasku nian infanon."

  Sed ŝia edzo diris: "Kion vi diras, mia kara? Se viaj gepatroj vidos min, ili torturos min ĝismorte. Estas neeble por mi iri." Ŝi petegis lin multfoje, sed li rifuzis ĉiufoje.

  Iutage, dum la foresto de la edzo, Pataĉara iris al siaj najbaroj kaj diris al ili: "Se mia edzo demandos al vi, kien mi iris, bonvolu informi lin, ke mi jam iris al miaj gepatroj." Kiam la edzo revenis hejmen, li trovis, ke la edzino jam foriris. Li ŝin kuratingis kaj petis reveni hejmen, sed ŝi rifuzis. Ĝuste tiam okazis ŝiaj naskdoloroj kaj ŝi baldaŭ naskis filon. Ŝi pensis: "Nun ne plu necesas iri al miaj gepatroj," do ŝi revenis hejmen kun la edzo.

  Post iom da tempo ŝi estis naskonta la duan bebon. Ŝi forlasis la hejmon kaj ekiris al siaj gepatroj refoje dum la edzo laboris ekstere. La edzo kuratingis ŝin kaj petegis kiel antaŭe, ke ŝi revenu kun li, sed ŝi rifuzis.

  Subite okazis terura ŝtormo. Pataĉara diris al la edzo: "Mi ekhavis naskdolorojn ne elteneblajn, mia kara. Bonvolu trovi lokon por ŝirmi nin kontraŭ la pluvego."

  La edzo iris tien kaj reen kun hakilo en la pluvego, serĉante branĉojn kaj foliojn por fari kabanon. Vidinte arbuston kreskantan sur formikejo, li tuj aliris por haki ĝin. Ĝuste tiam elrampis venena serpento, kaj mordis lin je la mano. Li tuj perdis la vivon.

  Dum Pataĉara atendis la edzon, ŝiaj doloroj pli kaj pli intensiĝis, kaj ŝi baldaŭ naskis alian filon. Estante senforta, malvarma kaj malseka, ŝi povis fari nenion pli ol teni sian infanon en la sino kaj tranokti laŭeble sintiriĝante sur la tero por sin ŝirmi kontraŭ la pluvego kaj ege maltrankviliĝante pri la edzo.

  Kun la novnaskita bebo sur la dorso kaj la alia infano en la mano, Pataĉara ekiris frumatene laŭ la vojo, kiun prenis ŝia edzo, kaj eksteratende trovis lin morta. "Mia edzo mortis sur la vojo nur pro mi!" ŝi ekploregis.

  Poste ŝi daŭrigis la iradon laŭ la vojo ĝis rivero Aciraŭati, kiu estis akvofluo de la ŝtormo. Ĉar ŝi malfortiĝis pro la nokta okazaĵo, ŝi ne havis sufiĉan forton por porti du infanojn kune. Ŝi do restigis la pli grandan infanon sur la bordo kaj portis la pli junan tra la rivero. Poste, ŝi metis la bebon sur foliojn kaj revenis por la pli granda infano.

  Apenaŭ ŝi atingis la rivermezon kiam aglo subite plonĝis de la ĉielo kaj forprenis la novnaskitan bebon. Vidinte tion, Pataĉara ekkriis plengorĝe: "Ŝu! Ŝu!" Kiam la pligranda infano aŭdis ŝian krion trans la rivero, ĝi pensis: "Panjo vokas min."  Por proksimiĝi al ŝi, ĝi glitis de la bordo kaj fordrivis pro la torento.

  Nun Pataĉara ege malĝojiĝis kaj senĉese ploregis dirante, "Unu el miaj filoj estis forportita de aglo, la alia dronis en la rivero, kaj ĉe la vojo mortis mia edzo." Ŝia ploro daŭris ĝis ŝi renkontis viron kaj demandis lin: "Sinjoro, kie vi vivas?"

  "En Savasto," li respondis.

  "Vivas ia familio en ia strato de la urbo Savasto familio. Ĉu vi konas ilin, sinjoro?"

  "Jes, sinjorino, sed ne demandu min pri tiu familio. Demandu min pri alia laŭ via scio."

  "Bonkora sinjoro, mi nur konas tiun familion. Bonvolu informi min pri ili," ŝi petis.

  "Se vi insistas, mi ne plu povas kaŝi la veron," respondis la viro, "En forta pluvo lastanokte, falis la domo de la familio kaj ĉiuj en la domo mortis pro la fatalaĵo."

  "Ne!" ekkriis Pataĉara.

  "Jes, ĉu vi povas vidi la fajron tie?" li demandis, montrante iom da flamo, "Jen ilia funebra fajro."

  Tuj kiam Pataĉara aŭdis tion, ŝi falis sur la teron kaj sin rulis tien kaj reen pro malĝojo. Kelkaj vilaĝanoj alvenis kaj portis ŝin al Ĝetovana Monaĥejo, kie la Budho estis instruanta. La Budho petis kelkajn virinojn lavi, vesti, manĝigi kaj poste konsoli al ŝi en plej dolĉaj kaj orelplaĉaj vortoj. Kiam ŝi rekonsciiĝis, ŝi atingis rememoron pri siaj antaŭaj vivoj. Ŝi petis al Budho ordini ŝin, kaj tiel ŝi fariĝis monaĥino.
« Lasta redakto: junio 24, 2014, 03:18:22 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 1-28. La rakonto de Sinjorino Pataĉara
« Respondo #1 je: junio 22, 2014, 07:02:01 ptm »

Ekzerco 28. La rakonto de Sinjorino Patacara

  1. Al kiu Patacara edziniĝis?

  2. Kial la edzo de Patacara ne volis iri al domo de ŝiaj gepatroj?

  3. Kion Patacara diris al siaj najbaroj kiam ŝi forlasis el la gepatra domo?

  4. Kiel ŝi provis porti siajn infanojn trapasi la riveron?

  5. Kio okazis al ŝia edzo?

  6. Kiel la Budho helpis ŝin?
« Lasta redakto: junio 24, 2014, 03:17:59 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.