Aŭtoro Fadeno: 1-27. La rakonto de malriĉa Ŝopaka  (Legita 2276 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
1-27. La rakonto de malriĉa Ŝopaka
« je: junio 10, 2013, 01:12:25 ptm »
  27. La rakonto de malriĉa Ŝopaka

  Iam en tre malriĉa familio naskiĝis knabo nomata Ŝopaka. Kiam li estis sepjara, lia patro mortis kaj lia patrino edziniĝis al alia viro, kiu estis tre malica kaj kruela. La nova duonpatro ĉiam batis kaj insultis malgrandan Ŝopakan, kiu estis tre bonkora, senkulpa kaj bona.

  La duonpatro pensis: “Tiu ĉi knabaĉo estas abomeninda sentaŭgulo, sed mi povas fari nenion kontraŭ li ĉar lia patrino tre amas lin. Kion mi faru kontraŭ li?”

  Iuvespere li diris: “Kara filo, ni iom promenu.”

  La knabo surpriziĝis kaj pensis: “La duonpatro neniam tiel bonkore parolis al mi. Eble mia patrino petis lin esti bonkora al mi.” Do li ĝojplene eliris kun la duonpatro.

  Ili iris al tombejo, kie estis multaj putraj kadavroj. La duonpatro ligis Ŝopakan al unu el ili, lasante lin sola kaj ploranta.

  Ju pli mallumiĝis, des pli timiĝis Ŝopaka. Li restis sola en la tombejo kaj tiel teruriĝis, ke liaj haroj stariĝis kaj ŝvitoj fluis de lia korpo. La bruo de ŝakaloj, tigroj, leopardoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj faris lin despli terurigitaj. Kiam li preskaŭ paraliziĝis pro timo, li vidis, ke homo kun nobla mieno kaj brila lumo iris al li kaj diris: “Ne ploru, Ŝopaka. Mi venis por helpi vin, do ne timu.” Tiam Ŝopaka rompis sian ligilon kaj trovis sin staranta antaŭ la Budho en Ĝetavana Monaĥejo. La Budho banis lin, donis al li manĝaĵon kaj veston, komfortigis kaj konsolis lin.

  Samtempe, reveninte hejmen, la malica duonpatro ricevis demandon de la edzino. “Kie estas mia filo?” Ŝi demandis. “Mi ne scias,” li respondis, “li revenis hejmen antaŭ mi.” La patrino ne povis endormiĝi tutan nokton pro maltrankvileco pri sia filo.

  Frue en la sekva tago ŝi iris peti helpon de la Budho. “Kial vi ploras, Fratino?” demandis la Budho.

  “Sinjoro,” respondis la virino, “Mi havas solan filon, kaj li perdiĝis en la lasta nokto. Mia edzo promenis kun Ŝopaka kaj la malgranda knabo neniam revenis hejmen.”

  “Ne maltrankviliĝu, Fratino. Via filo estas sekura. Jen li estas.” Dirante, la Budho montris al ŝi Ŝopakan, kiu jam fariĝis monaĥo. La patrino ĝojegis denove vidinte sian karan filon. Aŭdinte la instruon de la Budho, ankaŭ ŝi fariĝis lia sekvantino.
« Lasta redakto: junio 19, 2013, 05:03:33 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 1-27. La rakonto de malriĉa Ŝopaka
« Respondo #1 je: junio 22, 2014, 07:00:12 ptm »
Ekzerco 27. La rakonto de Malriĉa Sopaka

  1. Kio estis la nomo de la malriĉa knabo?

  2. Kial lia duonpatro volis mortigi lin?

  3. Kiel li provis mortigi la knabon?

  4. Kion faris la Budho por savi la knabon?
« Lasta redakto: junio 24, 2014, 03:11:19 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.