Aŭtoro Fadeno: 1-25. La rakonto de Reĝido Rahula  (Legita 2253 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
1-25. La rakonto de Reĝido Rahula
« je: junio 10, 2013, 01:09:57 ptm »
  25. La rakonto de Reĝido Rahula

  En la sepa tago post la hejmenreveno de la Budho, Reĝidino Jasodara vestis la junan Rahulan. La filo de la Budho vartiĝis de siaj patrino kaj avo, kaj jam aĝis sep jarojn. Ŝi montris al la Budho kaj diris: “Jen estas via patro, Rahula. Iru kaj petu de li vian heredaĵon.”

  Naiva Rahula iris al la Budho, kaj rigardante lian vizaĝon, diris al li la vortojn de sia patrino, kaj aldonis: “Patro, eĉ ankaŭ via ombro plaĉas al mi.”

  Kiam la Budho forlasis la palacon, Rahula sekvis lin dirante, “Donu al mi mian heredaĵon.” Irante al la parko, la Budho pensis: “Li deziras la valoraĵon de la patro, sed tio nur akompanas la homan vivon, kaj estas plena de malfacilo kaj suferado. Anstataŭe mi heredigos al li tion, kion mi scias, kaj tiel mi donos al li bonegan heredaĵon.” La Budho petis sian disĉiplon Ŝariputa, ke li ordinu Rahulan.

  Reĝo Sudodana ege ĉagreniĝis informiĝinte, ke lia aminda nepo fariĝis monaĥo. Li diris al la Budho: “Kiam vi forlasis hejmon, mi tristiĝis. Kiam Nanda forlasis hejmon, mia koro doloris. Mi koncentris mian amon al mia nepo, kaj ankaŭ mia nura trezoro forlasis min. Bonvolu ne plu ordini junulojn sen konsento de iliaj gepatroj.” La Budho konsentis pri tio kaj ekde tiam ne plu ordinis junulojn sen konsento de iliaj gepatroj.
« Lasta redakto: junio 16, 2013, 05:04:58 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 1-25. La rakonto de Reĝido Rahula
« Respondo #1 je: junio 22, 2014, 06:57:58 ptm »
Ekzerco 25. La rakonto de Reĝido Rahula

  1. Kiu estis Rahula?

  2. Kiomaĝa li estis kiam la Budho vizitis Kapilavaston?

  3. Ĉu la Budho donis al li tion, kion li petis?
« Lasta redakto: junio 24, 2014, 03:06:05 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.