Nedankinde, kara amiko. Mi petas vin, ke vi serĉu aliajn vortojn el la ĉina, kiujn oni ne trovas en la PIV, se eblas. En ĉindevena libro, nome "Bronza Tigro", esperantigita de 'Seimin" (kiu estas tiu samideano, mi tute ne scias !), Ĉina Esperanto Eldonejo, mi jam trovis kelkajn, mi jam parolis pri "osmanto", kiu estas "sweet olive" en la angla lingvo. Mi ne konas tiun arbon, sed estas belaj fotoj kaj priskribo, kiuj sufiĉos, laŭ mi. Ni povas aserti, ke osmanto respondas al la specio Osmanthus fragrans. Ĉu tiu ĉi venas de Ĉinio? Eble jes, ni vidos ĉu aliaj homoj konsentos fari el tiu radiko internacian radikon, ĉu ne ?
Mi alte taksas vian kunlaboron kaj salutas.
Sincere via,
Petro