Aŭtoro Fadeno: 1-21. Serpenta Reĝo  (Legita 2387 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
1-21. Serpenta Reĝo
« je: junio 02, 2013, 03:47:47 ptm »
  21. Serpenta Reĝo

  Tuj kiam la Budho havis 60 disĉiplojn, li forsendis ilin por instrui homojn en diversaj lokoj. Li mem forlasis la Cervan Parkon kaj sin turnis suden al Magada lando.

  Laŭ la vojo sur la bordo de rivero vivis tri fratoj, kies nomoj estis Uruvela Kasapa, Nadi Kasapa kaj Gaja Kasapa. Ĉiu el ili vivis respektive kun 500, 300 kaj 200 sekvantoj.

  Iuvespere, la Budho vizitis kabanon de Uruvela Kasapa kaj petis: “Se ne estas maloportune al vi, ĉu mi rajtus tranokti en via kuirejo?”

  “Mi ne rifuzas, Granda Gotamo, sed en la kuirejo vivas feroca serpento. Mi timas, ke ĝi vundos vin,” diris Uruvela Kasapa.

  “Mi ne timas,” respondis la Budho. “Se vi ne rifuzas, mi tranoktos tie.”

  La Budho iris en la kuirejon, metis iom da herboj sur la plankon kiel liton, kaj sidiĝis. Aŭdinte la bruon, la feroca serpenta reĝo alrampis el truo de la muro, kaj malfermis sian faŭkon por mordi la Budhon. “Mi ne malutilos al la serpenta reĝo. Mi konkeros ĝin per miaj amo kaj bonkoreco,” pensis la Budho. Ju pli koleriĝis la serpenta reĝo, des pli bonkora kaj amema fariĝis la Budho. La serpenta reĝo ne povis damaĝi lin.

  Frue en la mateno Uruvela Kasapa iris al la Budho kaj trovis, ke li sidas en profunda meditado. La asketo surpriziĝis kaj demandis al li, ĉu la serpenta reĝo faris ion malbonan al li. “Ĉi tie, rigardu per viaj okuloj,” diris la Budho kaj malkovris sian almozbovlon. La feroca serpenta reĝo elrampis kaj la asketo ekkuris pro timo. Sed la Budho haltigis lin, dirante, ke li havas metodon por dresi ĉiujn ferocajn serpentojn.

  “Ĉu mi povas lerni?” demandis la asketo. La Budho do donis sian instruon. Uruvela Kasapa, liaj fratoj kaj ĉiuj iliaj sekvantoj konvertiĝis al la Budha Darmo.
« Lasta redakto: junio 06, 2013, 05:55:16 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 1-21. Serpenta Reĝo
« Respondo #1 je: junio 22, 2014, 06:52:36 ptm »
Ekzerco 21. La serpenta reĝo
  1. Kiuj estis la tri fratoj?
  2. Kiom da sekvantoj ĉiu el ili havis?
  3. Kie ili vivis?
  4. Kion faris la Budho por subigi la serpentan reĝon?
  5. Kion Uruvela Kasapa trovis en la sekva mateno?
  6. Kion faris la aliaj fratoj kaj iliaj sekvantoj kiam ili informiĝis, ke Uruvela Kasapa jam fariĝis budhano?
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.