Aŭtoro Fadeno: 1-20. La unua instruado de la Budho  (Legita 2430 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
1-20. La unua instruado de la Budho
« je: junio 02, 2013, 03:39:52 ptm »
  20. La unua instruado de la Budho

  La unua instruado de la Budho estas nomata Dhammacakkappavattana Sutta, kiu signifas turnadon de Darma rado. Ĝi okazis en la plenluna tago de julio, nomata Asalha.

  La Budho donis la instruadon al la kvin asketoj, kiuj estis liaj antaŭaj kamaradoj ĉe Cerva Parko en Sarnato proksima al Benareso de Hindio. Multaj dioj kaj ĉielanoj ĉeestis por aŭskulti la predikadon.

  La Budho komencis la predikadon konsilante al la kvin asketoj rezigni du ekstremojn, kiuj estas senbrideco kaj asketismo.

  Li admonis kontraŭ tro multe da voluptaj plezuroj, ĉar tiuj plezuroj estis monda fundamentaĵo ne nobla kaj malhelpa en spirita disvolviĝo. Aliflanke, turmento al korpo estis dolora, ne nobla kaj ankaŭ malhelpa en spirita disvolviĝo. Li konsilis ilin sekvi la Mezan Vojon, kiu helpis klare vidi la realecon de aferoj, kaj atingi la scion, pli altan saĝon, trankvilecon kaj iluminiĝon aŭ nirvanon.

  Poste, la Budho instruis al la kvin asketoj la Kvar Noblajn Verojn, kiuj estas la Veroj de sufero, ĝia kaŭzo, ĝia finiĝo kaj la metodo por ĉesigi ĝin. Ĉio en la mondo estas plena de suferoj, kaj la kaŭzo de suferoj estas avideco. La finiĝo de suferoj estas nirvano. La metodo por ĉesigi suferojn estas la Nobla Okobla Vojo.

  La Budho diris, ke li iluminiĝis nur post kiam li komprenis pri la Kvar Noblaj Veroj.

  La Nobla Okobla Vojo havas ok partojn aŭ faktorojn:

  1. Ĝusta kompreno signifas scii kaj kompreni la Kvar Noblajn Verojn.

  2. Ĝusta sinteno signifas havi tri specajn pensojn aŭ sintenojn.

  (i.) Pensoj de rezigneco aŭ sinteno de “forlaso”

  (ii.) Pensoj de bona deziro al aliaj, kiu estas kontraŭa al malbona deziro.

  (iii.) Pensoj de senmalhelpo, kiu estas kontraŭa al krueleco.

  3. Ĝusta parolo rilatas al sindeteno de malvero, kiaj mensogo aŭ diro de malvero, malpacigo aŭ malbonaj diroj pri aliaj homoj, krudaj vortoj kaj sensencaj babiloj.

  4. Ĝusta konduto rilatas al sindeteno de mortigo, ŝtelo kaj seksa miskonduto.

  5. Ĝusta vivtenado rilatas al kvin specaj aferoj, kiujn oni devas eviti por havi noblan vivon. Ili estas komercoj de armiloj, vivantaj bestoj bredataj por mortigi, malsobriiga trinkaĵo kaj veneno.

  6. Ĝusta klopodo havas kvar partojn uzantajn meditadon.

  Klopodi ĉesigi la malbonajn pensojn aperintajn.

  Klopodi preventi la aperon de malbonaj pensoj.

  Klopodi disvolvi bonajn pensojn.

  Klopodi teni bonajn pensojn aperintajn.

  7. Ĝusta atento konsistas el la kvaropo, kiuj estas la atentoj al korpo, sento, menso kaj Darmo.

  8. Ĝusta koncentrado estas koncentriĝo de menso disvolvita en meditado.

  Tiuj ok faktoroj povas grupiĝi en jenajn tri subgrupojn:

  Silao (moraleco)

  ĝusta parolo, ĝusta konduto kaj ĝusta vivtenado

  Samadio (koncentrita menso en meditado)

  ĝusta klopodo, ĝusta atento kaj ĝusta koncentrado

  Saĝo

  ĝusta sinteno kaj ĝusta kompreno

  Tiuj moraleco, koncentrado kaj saĝo estas la tri ŝtupoj sur vojo al mensa pureco, kies celo estas nirvano. Tiuj ŝtupoj estas priskribitaj kiel bela versaĵo:

  Ĉesigu la malbonan,

  Faru la bonan

  Purigu la menson

  Jen la konsilo de ĉiuj Budhoj.
« Lasta redakto: junio 06, 2013, 05:07:17 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 1-20. La unua instruado de la Budho
« Respondo #1 je: junio 22, 2014, 06:50:55 ptm »
Ekzerco 20. La unua instruado de la Budho
  1. Kio estas la nomo de la unua instruado de la Budho?
  2. Al kiuj okazis la unua predikado?
  3. Kio estas la du ekstremoj, kiujn la Budho petis liajn aŭskultantojn rezigni.
  4. Kio estas la vojo, kiun la Budho admonis sekvi?
  5. Kio estas la Kvar noblaj veroj?
  6. Kio etas la ok partoj de la Nobla Okera Vojo?
  7. Koncize priskribu la tri grupojn, el kiuj konsistis la ok faktoroj.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.