Aŭtoro Fadeno: 1-19. La unuaj kvin monaĥoj  (Legita 692 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
1-19. La unuaj kvin monaĥoj
« je: majo 29, 2013, 08:51:25 atm »
  19. La unuaj kvin monaĥoj

  Nun la Budho volis sciigi al aliuloj, kiel fariĝi saĝa, bone konduti kaj servi al aliaj. Li pensis: “Nun jam mortis Asita, Aklara kaj Udaka, sed miaj amikoj Kondana, Badija, Vapa, Mahanama kaj Asaĝi ankoraŭ estas en Benareso. Mi devas iri tien por diri al ili.”

  Do li foriris al Benareso ĝis fine li atingis la arbaron, kie liaj kvin amikoj praktikis asketismon. La arbaro ĉe Sarnato estis nomata Cerva Parko. Ili vidis lin aliranta kaj unu diris al alia: “Rigardu tien! Jen estas la luksama Gotamo, kiu rezignis fastadon kaj dronas en vivo facila kaj komforta. Ni nek parolu nek montru respekton al li. Neniu iru transpreni lian bovlon aŭ robon. Ni nur lasu maton tie por li sidi se li volas, kaj se li ne volas, li do staru. Kiu prizorgos sentaŭgan asketon kiel lin!”

  Sed kiam la Budho iris pli kaj pli proksimen, ili ekrimarkis, ke li ŝanĝiĝis. Ĉirkaŭ li estis io nobla kaj majesta, kian ili neniam vidis antaŭe. Antaŭ ol ekscii kion fari, ili pretervole forgesis sian decidon. Iu hastis antaŭen por bonvenigi lin kaj respekteme transpreni liajn bovlon kaj robon, alia pretigis sidejon por li, kaj la tria eliris preni akvon por li lavi siajn piedojn.

  Sidiĝinte, la Budho ekparolis: “Aŭskultu, asketoj. Mi havas vojon al senmortiĝo. Mi sciigos vin. Lasu min instrui al vi. Se vi aŭskultos, lernos kaj agos laŭ mia instruo, anstataŭ en la estonta vivo, nur ĉi tie en la nuna tempo vi mem povos scii, ke mia diro estas ĝusta. Vi mem spertos la staton tute super la vivo kaj morto.”

  Kompreneble la kvin asketoj ege miris, aŭdinte sian malnovan kamaradon tiel paroli. Ili kredis, ke li jam rezignis ĉiujn klopodojn serĉantajn la Veron, ĉar ili propraokule vidis lin rezigninta malfacilan asketismon. En la komenco ili tute ne povis kredi lin, do ili diris tion al li.

  Sed la Budho respondis: “Vi eraris, Asketoj. Mi nek rezignis ĉiujn klopodojn, nek prenis vivon senbridan, komfortan kaj facilan. Aŭskultu min. Mi vere atingis la plej superajn saĝon kaj vidon, pri kio mi povas instrui al vi, tiel ke vi povas atingi per vi mem.

  Fine la kvin asketoj volonte aŭskultis lin, kaj li faris sian unuan instruadon. Li konsilis al siaj sekvantoj, ke ili sekvu la mezan vojon, evitu du ekstremojn de senbrideco kaj asketismo. Unuafoje li instruis pri la Kvar Noblaj Veroj kaj la metodo kiel praktiki la Noblan Okoblan Vojon, kiu estas la vojo al iluminiĝo, kaj kondukas al liberiĝo de sufero. La rondo de monaĥoj establiĝis per la konversacio de la kvin asketoj en Cerva Parko ĉe Sarnato.
« Lasta redakto: junio 06, 2013, 04:21:10 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 1-19. La unuaj kvin monaĥoj
« Respondo #1 je: junio 22, 2014, 06:48:45 ptm »
Ekzerco 19. La unuaj kvin monaĥoj
  1. Al kiu la Budho volis paroli unue?
  2. Kien li iris?
  3. Kion liaj kvin amikoj volis fari?
  4. Ĉu ili faris tion?
  5. Kion la Budho diris al ili?
  6.Ĉu ili kredis lin?
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.