Aŭtoro Fadeno: 1-18. Sep semajnoj post la iluminiĝo  (Legita 2863 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
1-18. Sep semajnoj post la iluminiĝo
« je: majo 28, 2013, 01:55:11 ptm »
    18. Sep semajnoj post la iluminiĝo
    

  Sub la bodiarbo

  En la unua semajno post sia ilumiĝo, la Budho sidis sub la bodiarbo spertante la feliĉon de libereco kaj trankvileco. Li estis trankvila kaj feliĉa, sin liberiginte de ĝenaj pensoj.

  Fiksrigardi al la Arbo

  En la dua semajno, la Budho staris pro dankemo fiksrigardante la arbon, kiu ŝirmis lin dum lia klopodo por budhiĝo, kiel li meditis pri la bodiarbo.

  Pro la ekzemplo, ĝis nun ankoraŭ furoras la kutimo, ke oni respektas ne nur al la originala bodiarbo, sed ankaŭ al ĉiuj postaj bodiarboj.

  La ora ponto

  En la tria semajno, la Budho vidis per sia mensa rigardo, ke la ĉielanoj en la ĉieloj dubas, ĉu li jam atingis iluminiĝon. Por pruvi sian iluminiĝon, la Budho kreis oran ponton en la aero kaj iris supren kaj malsupren dum la tuta semajno.

  La juvela ĉambro

  En la kvara semajno, li kreis belan juvelan ĉambron kaj sidis en ĝi meditante pri Abidarmo, kiu estas la detala instruado. Liaj menso kaj korpo estis tiel purigitaj, ke el lia korpo radiis ses-koloraj lumoj blua, flava, ruĝa, blanka, oranĝa kaj miksa el la kvin. Hodiaŭ la ses koloroj faras budhisman standardon. Ĉiu koloro prezentas apartan noblan kvaliton de la Budho: la flava por sankteco, blank por pureco, blua por konfido, ruĝa por saĝo kaj oranĝa por senavido. La miksa koloro prezentas ĉiujn tiujn noblajn kvalitojn.

  Tri knabinoj

  En la kvina semajno, kiam la Budho meditis sub la banjanarbo, tri plej ĉarmaj knabinoj nomataj Tanha, Rati kaj Raga venis ĝeni lian meditadon. Ili dancis sorĉe kaj tente, kaj faris ĉion eblan por logi la Budhon rigardi iliajn dancojn. Sed li persistis en la meditado senĝenite, kaj ili finfine enuiĝis kaj forlasis lin sola.

  La Muĉalinda arbo

  La Budho iris al Muĉalinda arbo kaj meditis sub ĝi. Ekpluvegis, kaj la giganta kopra reĝo eliris, volvis sian korpon en sep rondoj ĉirkaŭ la Budho por varmigi lin, kaj tenis sian bufon super lia kapo por protekti lin de la pluvo. Post sep tagoj la pluvo ĉesis, kaj la serpento sin ŝanĝis en junulon, kiu esprimis sian respekton al la Budho. La Budho diris:

  “Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas kontentaj. Feliĉo estas por tiuj, kiuj aŭdas kaj scias la Veron. Feliĉaj estas tiuj, kiuj havas bonan volon al ĉiuj vivestaĵoj en la mondo. Feliĉaj estas tiuj, kiuj ne havas alkroĉiĝojn kaj jam rezignis sensajn dezirojn. La malapero de la vorto “Mi estas” estas vere la plej granda feliĉo.”

  La Raĝajatana arbo

  En la sepa semajno, la Budho meditis sub Raĝajatana arbo. En la kvindeka mateno, post liaj sep semajnoj de fastado, du komercistoj Tapusa kaj Balika iris al li. Ili oferis al la Budho rizajn kukojn kaj mielon, kaj rompis lian fastadon. La Budho diris al ili pri iom da scio, kion li trovis en sia iluminiĝo.

  Ambaŭ komercistoj fariĝis la unuaj laikaj sekvantoj post la rifuĝo en la Budho kaj Darmo, kiu estas la budha instruo. Ili petis ion sanktan de la Budho por konservi kiel memoraĵon. La Budho palpis sian kapon per la dekstra mano, eltiris iom da haroj kaj donis al ili. Sur la vojo al sia hejmo, la komercistoj oferis tiujn harajn relikvojn nomatajn Kesa Datu en la Pagodo Ŝuedagon de la nuna birma urbo Rangoon.
« Lasta redakto: junio 01, 2013, 09:43:06 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: 1-18. Sep semajnoj post la iluminiĝo
« Respondo #1 je: majo 30, 2013, 05:10:05 atm »
Kelkaj reĝustigoj : En la komenco de la teksto, mi trovis "trakvileco" anstataŭ "traNkvileco"
Poste vi parolas pri iu "mensa okulo". Ĉu ĝi rilatas al la "tria" okulo, kiun mi trovis priskribita en la samnoma libro de Tuesday Lobsang Rampa, en la franca ?
Poste en la fino de la teksto, vi parolas pri "reklivoj". Certe vi parolas pri "relikvoj" (la haroj de la budho), ĉu ?
Mi dankas pro viaj detalaj rakontoj, salutas kaj esprimas mian fidon al viaj scio kaj kompetenco.
Fartu bone, Esperanto akompane.
Mi kore brakumas.
Petro
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 1-18. Sep semajnoj post la iluminiĝo
« Respondo #2 je: majo 31, 2013, 11:29:07 atm »
Citaĵo
Kelkaj reĝustigoj : En la komenco de la teksto, mi trovis "trakvileco" anstataŭ "traNkvileco"
Dankon por via rimarkigo. La vorto devas esti "trankvileco".
Citaĵo
Poste vi parolas pri iu "mensa okulo". Ĉu ĝi rilatas al la "tria" okulo, kiun mi trovis priskribita en la samnoma libro de Tuesday Lobsang Rampa, en la franca ?
Per tio temas pri magia rigardo de la budho, ke li povas vidi aferojn ne videblajn por ordinaraj homoj, tamen tio ne estas la tria okuloj sur la kapo. Tia povo havas diversajn devenojn, Iuj havas tian povon nature post naskiĝo, iuj el praktikado de meditado, iuj budhanoj el beno de budhoj kaj bodisatvoj pro sia forta kredo, kaj iuj pro alkrociĝo de aliaj vivestaĵoj.
Citaĵo
Mi dankas pro viaj detalaj rakontoj, salutas kaj esprimas mian fidon al viaj scio kaj kompetenco.
Fartu bone, Esperanto akompane.
Mi kore brakumas.
Petro
Mi jam faris aliajn modifon kaj korektaedon. do se vi trovos novajn erarojn, bonvolu informi min.
Antaŭdankon por via helpo!
Miaohui
« Lasta redakto: majo 31, 2013, 11:30:52 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 1-18. Sep semajnoj post la iluminiĝo
« Respondo #3 je: junio 22, 2014, 06:47:00 ptm »
Ekzerco 18. Sep semajnoj post la iluminiĝo
  1. Kion faris la Budho dum la unua semajno post sia ilumiĝo?
  2. Kion la Budho faris dum la tria semajno?
  3. Kiu vizitis la Budhon dum la kvina semajno?
  4. Kiom longe li fastis?
  5. Kio estas la koloroj de la budhisma flago, kaj kion signifas ĉiu koloro?
  6. Kiu fariĝis la unuaj du laikaj disĉiploj de la Budho?
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.