Aŭtoro Fadeno: 1-16. Klopodo por iluminiĝo  (Legita 2427 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
1-16. Klopodo por iluminiĝo
« je: majo 23, 2013, 05:50:48 ptm »
  16. Klopodo por iluminiĝo

  En la nokto post manĝado de la bongusta rizo oferita de Suĝata, Gotamo iris al Gaja kaj ekserĉis taŭgan lokon por sidi kaj mediti. Li trovis banjanarbon kaj sidiĝis en ĝia orienta flanko, kiun oni kredis stabila kaj libera de tremo kaj skuado. Sidiĝinte kun siaj dorso al la arbo kaj kruroj kruciĝintaj, Gotamo faris firman decidon: “Eĉ se miaj haŭto, nervoj kaj ostoj detruiĝos kaj mia sango sekiĝos, mi ne forlasos la sidejon antaŭ ol mi atingos la perfektan saĝon, kiu estas la plej supera iluminiĝo kaj kondukas al eterna feliĉo.”

  Li meditis per la metodo atenti pri siaj spiradoj. Estis antaŭnokto de la plena luno. En la unua periodo de la nokto multaj malbonaj pensoj, priskribitaj kiel malica dio Marao  kaj ties armeo, sin trudis en lian menson. En lia koro aperis  pensoj de deziro, avido, timo kaj alkroĉiĝo, sed li ne permesis tiujn pensojn perturbi lian koncentradon. Li sidis pli firme ol antaŭe. Li ekperceptis trankvilecon kaj sentimecon kiam li lasis la pensojn aperi kaj malaperi per si mem. En la unua periodo de la nokto, li ekhavis povon travidi siajn pasintajn vivojn.

  En la dua periodo de la nokto Gotamo komprenis la efemerecon de la vivo, kaj kiel vivestaĵoj mortas nur por denove renaskiĝi. En la tria periodo de la nokto, li eksciis la kaŭzon de ĉiuj malbonoj kaj suferoj, kaj kiel liberiĝi de tio. Li komprenis kiel ĉesigi malĝojon, malfeliĉon, suferon, maljuniĝon kaj morton.
« Lasta redakto: junio 02, 2013, 03:21:30 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 1-16. Klopodo por iluminiĝo
« Respondo #1 je: junio 22, 2014, 06:41:27 ptm »
Ekzerco 16. Klopodo por iluminiĝo
  1. Kien iris la Asketo Gotamo manĝinte la laktan rizon de Suĝata?
  2. Kiel vi nomas la arbon, sub kiu li meditis?
  3. Kian decidon li faris sub la arbo?
  4. Kiaj pensoj venis al lia menso?
  5. Kion li eksciis en la unua parto de la nokto?
  6. Kion li komprenis en la dua parto de la nokto?
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.