Aŭtoro Fadeno: 1-15. La ora bovlo  (Legita 2333 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
1-15. La ora bovlo
« je: majo 22, 2013, 05:25:26 ptm »
  15. La ora bovlo

  Ĝuste tiam en najbara vilaĝo nomata Senani vivis juna, bela kaj riĉa knabino Suĝata, kiu deziris samklasan edzon kaj filon. Ŝi atendis longajn jarojn sed ŝia deziro ne realiĝis. Oni proponis, ke ŝi iru al iu banjanarbo ĉe Rivero Neranĝara kaj preĝu al la arba feo por havi edzon kaj filon. Ŝi faris laŭ la propono, kaj poste, edziniĝis al junulo kaj ili havis amindan filon. Ŝi estis tiel feliĉa, ke ŝi decidis plenumi sian promeson al la arba feo pro la realiĝo de ŝiaj deziroj.

  Suĝata havis mil bovinojn. Ŝi bredis ilin per dolĉa plektokreskaĵo nomata Valmi, por ke la bovina lakto estu dolĉa. Ŝi melkis tiujn mil bovinojn, kaj per la lakto nutris kvin cent bovinojn, per kies lakto ŝi nutris ducent kvindek bovinojn, ĝis ŝi bredis nur ok bovinojn siavice per lakto. Ŝi faris tion nur por akiri la plej dolĉan kaj nutroriĉan lakton, per kiu ŝi faros bongustan laktan rizon kiel oferaĵon al la arba feo.

  Kiam ŝi okupiĝis pri la lakta rizo, ŝi surpriziĝis vidinte, ke al ŝi kuris ŝia servanto, kiu iris purigi kaj pretigi la spacon sub la banjanarbo. Kun grandaj ĝojo kaj ekscitiĝo, la servanto diris: “Mia mastrino! La banjana feo estas meditanta sub la arbo. Kiel feliĉa vi estos, ke la feo persone akceptos vian manĝaĵon.”

  Suĝata ankaŭ tiel ĝojis kaj ekscitiĝis, ke ŝi dancis kune kun la servanto. Ili des pli bone pretigis la laktan rizon kaj metis ĝin en oran bovlon.

  Portante la bongustan laktan rizon, ili ambaŭ iris al la banjanarbo. Suĝata vidis la meditanton kaj tuj perceptis, ke tiu estas sanktulo. Estante bela kaj orkolora, la meditanto sidis trankvile. Ŝi ne sciis, ke li fakte estas Asketo Gotamo. Ŝi riverencis kun respekto kaj diris: “Sinjoro, bonvolu akcepti mian donacon de lakta rizo. Vi sukcesos en viaj klopodoj kiel mi jam faris.”

  Asketo Gotamo manĝis la dolĉan densan laktan rizon, kaj poste baniĝis en Rivero Neranĝara. Tio estis la lastaj manĝaĵo kaj baniĝo dum liaj sep semajnoj. Kiam li finis tion, li prenis la oran bovlon kaj ĵetis ĝin en la riveron, dirante: “La bovlo iru kontraŭ la fluo se mi baldaŭ sukcesos fariĝi Budho hodiaŭ. Se ne, ĝi drivu laŭ la fluo.” La ora bovlo iris kontraŭ la fluo kaj ĉiam restis en la mezo de la rivero.
« Lasta redakto: majo 22, 2013, 05:46:04 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 1-15. La ora bovlo
« Respondo #1 je: junio 22, 2014, 06:39:57 ptm »
Ekzerco 15. La ora bovlo
  1. Kio estis la nomo de la virino, kiu donis manĝaĵon al Asketo Gotamo?
  2. Kion ŝi deziris de la arba feo?
  3. Kiel ŝi preparis la laktan rizon?
  4. Kion ŝia servistino vidis sub la banjana arbo?
  5. Kion faris la Asketo Gotamo manĝinte la laktan rizon?
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.