Aŭtoro Fadeno: 1-11. La reĝido forlasis sian hejmon  (Legita 3295 fojojn)

0 anoj kaj 2 Gastoj rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
1-11. La reĝido forlasis sian hejmon
« je: majo 08, 2013, 09:54:44 ptm »
  11. La reĝido forlasis sian hejmon

  La reĝo, patro de Sidarto, aranĝis grandan festenon kaj dancadon por celebri la naskiĝon de Rahula. Li invitis la plej bonajn dancistojn, kantistojn kaj muzikistojn el la tuta lando. Fakte la reĝo aranĝis la celebradon ne nur pro ĝojo. Li elvidis, ke la reĝido estas ĉagrenita, kaj la nova bebo ne donis al li feliĉon. Li timis, ke Sidarto intencas forlasi la palacon por fariĝi monaĥo, do li faris sian eblon por distri la reĝidon de malĝojo kaj revenigi lin al la luksa palaca vivo.

  La reĝido partoprenis en la balo nur por plezurigi sian patron. Dum la festeno oni servis plej bongustajn manĝaĵojn; La knabinoj el la tuta lando prezentis plej sorĉajn kaj belajn dancojn; la plej sensivaj muzkistoj faris plej bonajn pupoludoj kaj magiistoj ludis nekredeblajn magiaĵojn. Sed Sidarto tiel laciĝis de la pensado, ke li baldaŭ dronis en profunda dormo.

  Kiam la kantistoj kaj dancistoj vidis tion, ili ankaŭ haltis kaj endormiĝis. Post iom da tempo tiunokte, la reĝido vekiĝis kaj surpriziĝis, vidinte tiujn dormantajn homojn. Kia estas la vidaĵo! Sur la planko dise kuŝis ĉiuj tutlande plej belaj kaj ĉarmaj dancistinoj, plej bonaj kantistoj, plej lertaj muzikistoj kaj plej inteligentaj ludantoj en la plej malbelaj, hontigaj kaj abomenindaj pozoj. Ili ĉiuj klopodis ĝojigi la reĝidon antaŭ horoj, sed nun iuj ronkis kiel porkoj kun sia buŝo malfermita, kaj iuj grincis siajn dentojn kaj maĉis kiel malsataj demonoj. Iliaj ŝanĝitaj aspektoj des pli naŭzis kaj malĝojigis la reĝidon. “Kiel subprema kaj sufoka ĉio ĉi estas,” li pensis, kaj li turnis sian penson al la ideo forlasi la palacon. Li stariĝis kviete en la ĉambro, vekis Ĉanan, kaj petis, ke li selu lian ĉevalon Kantaka.

  Kiam Ĉana pretigis la ĉevalon, Sidarto kviete iris al la novnaskita bebo por vidi lin unuafoje. Lia edzino dormis ĉe la bebo, kun sia mano restanta sur ĝia kapo. La reĝido diris al si mem, “Se mi provus movi ŝian manon por ke mi ĉirkaŭprenu ĝin lastafoje, mi timas, ke mi vekus ŝin, kaj ŝi malhelpus min de la foriro. Ne! Mi devas iri, sed post kiam mi trovos tion, por kio mi strebas, mi revenos por vidi lin kaj lian patrinon denove.”

  Do Sidarto kviete forlasis la palacon. Estis noktmezo. La reĝido rajdis sur sia blanka ĉevalo Kantaka akompanate de sia fidela servisto Ĉana, kiu tenis ĉevalan voston. Neniu haltigis lin kiam li rajdis for de ĉiuj, kiuj lin konis, respektis kaj amis. Li fiksis sian lastan rigardon al la urbo de Kapilavatu, kiu estis tiel kviete dormanta en la lunlumo. Li forlasis por lerni scion pri maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto. Rajdinte al bordo de rivero Anoma signifanta “famega”, li deĉevaliĝis. Li deprenis siajn juvelajn ornamaĵojn, demetis reĝidajn kostumojn, kaj donis ilin al Ĉana, por ke li reiru al la reĝo. Poste, la reĝido eltiris sian spadon, tranĉis siajn longajn harojn, surmetis simplajn vestojn, elprenis almozan bovlon, kaj petis, ke Ĉana reiru kun Kantaka.

  ”Estas senutile por mi vivi en la palaco sen vi, mia mastro,” diris Ĉana malĝoje, “Mi volas sekvi vin.” Sed Sidarto ne permesis lin resti kvankam li petis trifoje.

  Finfine Ĉana ekiris, sed Kantaka rifuzis sin movi. La reĝido diris al sia ĉevalo tre ĝentile. “Bonvolu reiri kun mia amiko, Kantaka. Ne plu atendu min.” Sed Kantaka pensis, “Mi ne plu vidos mian mastron denove.” Larmoj elfluadis de ĝiaj okuloj kiam ĝi senĉese najlis sian rigardon al la reĝido, ĝis li sin turnis kaj foriris el la vido. Kiam Sidarto malaperis el la horizonto, disrompiĝis la koro de Kantaka, kaj ĝi mortis de malĝojo.
« Lasta redakto: majo 16, 2013, 08:03:54 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: 1-11. La reĝido forlasis sian hejmon
« Respondo #1 je: majo 11, 2013, 08:06:30 ptm »
Kara amiko,
Mi volus respondi por rimarkigi al vi iajn nelertaĵojn, kiel ekz. "sensitivaj", kiun mi elprenis de via teksto. Mi konsilas al vi uzi "sensivaj", pli ol tiu vorto, kiu rilatas al speco de floro, aŭ kreskaĵo, kiu retiriĝas, kiam oni tuŝas ĝin. Pro tiu fareblaĵo, oni nomas la vegetalon "sensitivo", kvankam la vegetala senso restas supozebla: la kreskaĵo kondutas kvazaŭ se ĝi havus sentojn. Tion, ni ne povos kontroli, krom se ni supozus homan reagon, fare de tiu kreskaĵo, kiu fakte ne estas homa. Tiun neeblecon, ni montras en Esperanto per la us-modo, kiun vi zorge evitas, mi rimarkis tion.
Do la vorton "sensitivaj", mi rekomendas anstataŭe uzi "sensivaj", kiu prezentos pli rektan kompreneblecon.
En la pensita frazo de Sidarto "Se mi provos movi ŝian manon por ke mi povos ĉirkaŭpreni ĝin lastafoje, mi timas, ke mi vekos ŝin, kaj ŝi malhelpos min de la foriro. Ne! Mi devas iri, sed post kiam mi trovos tion, por kio mi strebas, mi revenos por vidi lin kaj lian patrinon denove.” vi uzas por la verboj nerealajn tempojn, futuraj plejparte, mi preferus, ke vi uzu la us-modon, kiu prezentus hipotezon laŭ maniero pli elportebla, se mi povus diri tion. Same post volo, kiun "por ke" montras, prefere uzu la volitivan u-modon, do en via frazo "por ke mi povU ĉirkaŭpremi" kaj "mi timas, ke mi vekU" ĉar timo estas ankaŭ volo, en iu senco. Mi lasas vin serĉi en la lastaj vortoj de la frazo, kio povu esti reĝustigata. Se vi trovus miajn konsilojn neĝustaj, petu al Michel, ke li klarigu al vi tiujn uzojn, mi estus dankema pro tiu ĉi lia servo, kiam mi ne estas certa pri ili. La diskuton, oni povas daŭrigi, certe !
Mi esperas, ke vi komprenos min. La afero ne estas tute klara por mi, sed la baraktado estu profitebla por ĉiuj !
Kore
Petro
« Lasta redakto: majo 12, 2013, 04:52:48 atm de Petro »
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 1-11. La reĝido forlasis sian hejmon
« Respondo #2 je: majo 11, 2013, 08:57:59 ptm »
Dankon por viajn proponojn, kara amiko.
Nun mi estas en Provinco Hubei por partopreni en instrua seminario de Esperanto.
Mi faros modifon laŭ via propono post mia reveno en la monaĥejo. Ĉion bonan al vi!
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 1-11. La reĝido forlasis sian hejmon
« Respondo #3 je: majo 15, 2013, 09:21:13 atm »
La traduko estas modifita laŭ propono de S-no Petro.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 1-11. La reĝido forlasis sian hejmon
« Respondo #4 je: junio 22, 2014, 06:33:20 ptm »
Ekzerco 11. La Reĝido forlasis hejmon
  1. Kiujn la reĝo invitis al la vespera festeno?
  2. Kion la reĝido faris dum la festeno?
  3. Kion li vidis kiam li vekiĝis?
  4. Kien li iris kviete?
  5. Kion li petis Ĉanon fari?
  6. Kion li petis Ĉanon fari trapasinte Riveron Aromo?
  7.Kion Kantako faris?
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.