Aŭtoro Fadeno: 1-09. La kvar vidaĵoj: Mortinto  (Legita 2772 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
1-09. La kvar vidaĵoj: Mortinto
« je: majo 04, 2013, 07:01:43 atm »
9. La kvar vidaĵoj: Mortinto

  Sidarto sentis korsuferon kaj deprimitecon post kiam li revenis al la palaco vidinte la malsanulon. Li ofte enpensiĝis. La reĝo ege malĝojis pro lia ŝanĝiĝo. Post nelonge, la reĝido petis permeson de la reĝo, ke li forlasu la palacon por lerni pli multe pri homa vivo en la urbo. La reĝo konsentis, ĉar li sciis bone, ke li ricevos nenian bonon, se li malhelpas la eliron de la reĝido.

  Denove en vestaĵoj por nobeloj, Sidarto kaj Ĉano piediris el la palaco ĉifoje kaj vizitis multajn partojn de Kapilavasto. Post kiam ili vojaĝis plejparte de la tago, la reĝido vidis, ke grupo da homoj venas laŭ la strato plorante dum kvar viroj portas tabulon, sur kiu senmove kuŝas maldika viro. La kuŝanta homo nenion diris kiel ŝtono. La alvenintoj haltis, metis la tabulon kun la viro sur amason da brullignaĵo kaj estigis fajron. La viro restis senmova kiam la flamo englutis la tabulon kaj tuj poste lian korpon de ĉiuj flankoj.

  "Kio estas tio, Ĉano?" demandis Sidarto. "Kial tiu viro kuŝis tie senmove, lasante sin forbruligita? Ŝajnas, ke li scius nenion."

  "Li mortis," respondis Ĉano.

  "Mortis! Ĉano, ĉu ĉiuj homoj mortos?"

  "Jes, mia kara reĝido, ĉiuj vivantoj mortos iutage. Neniu povas haltigi la alvenon de morto," respondis Ĉano.

  La reĝido estis tiel terurigita, ke li diris nenion plu. Li opiniis ege terura, ke la afero nomata morto venos al ĉiuj homoj, eĉ al reĝoj kaj reĝinoj. Ĉu ne estas metodo por ĉesigi tion? Li revenis hejmen silente. Li rekte iris al sia propra ĉambro en la palaco kaj sidis en profunda meditado dum resta tempo de la tago. Li pensis malĝoje: "Iam ĉiuj en la mondo devas mort. Neniu eltrovis metodon por ĉesigi tion. Ni devas havi metodon por ĉesigi tion. Mi nepre eltrovu ĝin kaj helpu la mondon."
« Lasta redakto: oktobro 27, 2013, 04:48:36 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 1-09. La kvar vidaĵoj: Mortinto
« Respondo #1 je: junio 22, 2014, 06:27:59 ptm »
Ekzerco 9. La kvar vidaĵoj: Morto
  1. Kion Reĝido Sidarto vidis ĉifoje?
  2. Kion faris lin pli malĝoja?
  3. Kion li demandis al Ĉano?
  4. kion li pensis post tio?
  5. Kion li volis trovi?
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.