Aŭtoro Fadeno: 8. La kvar menciitaj: malsanulo  (Legita 6792 fojojn)

0 anoj kaj 2 Gastoj rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
8. La kvar menciitaj: malsanulo
« je: majo 01, 2013, 03:55:50 ptm »
8. La kvar menciitaj: malsanulo

  La reĝo, kvankam tre nevolonte, lasis la reĝidon viziti la urbon duafoje. Li opiniis, ke estas malbone haltigi lin ĉar tio nur pliigos liajn konfuziĝon kaj malĝojon. La reĝo ne ordonis, ke oni pretigu sin kaj la stratojn en la urbo por la dua vizito de la reĝido. La reĝido kaj Ĉano sin vestis kiel junuloj el nobelaj familioj, por ke neniu rekonu ilin.
  Kiam la reĝido eliris, la urbo estis tute malsama ol dum lia antaŭa vizito. Ne plu troviĝis ĝojaj homoj lin salutantaj. Anstataŭ flagoj, ornamaĵoj, floroj kaj bone vestitaj popolanoj, troviĝis nur simplaj homoj farantaj ĉiutagajn laborojn por sin vivteni. Forĝisto martelis ŝvitante por fari tranĉilojn. Juvelistoj kaj oraĵistoj faris kolringojn, braceletojn, orelringojn kaj fingroringojn el diamanto, oro kaj arĝento. Tinkturistoj tinkturis tukojn buntkoloraj kaj pendigis ilin por sekigi. Bakistoj okupiĝis pri bakado de panoj, kukoj kaj dolĉaĵoj, kaj vendis ilin al klientoj, kiuj manĝis ilin ankoraŭ varmajn. La reĝido rigardis tiujn homojn simplajn kaj ordinarajn. Ili ĉiuj estis tre okupitaj, feliĉaj kaj kontentaj pri la laboro.
  Kiam ambaŭ daŭre piediris, ili renkontis viron kuŝantan sur la tero. Li tordis sian korpon, premis sian stomakon per ambaŭ manoj kaj kriis plengorĝe pro sufero. Liaj vizaĝo kaj korpo estis kovritaj de purpuraj makuloj. Liaj okuloj turniĝadis kaj li anhelis malfacile por spiri.
  Tio faris la reĝidon malĝoja duafoje en lia vivo. La bonkora reĝido ne povis toleri, ke suferas homoj. Li tuj alkuris, metis la kapon de la viro sur sian genuon kaj demandis: "Kio okazis al vi? Kio okazis?" Sed la malsanulo nur kriis anstataŭ respondi.
  "Ĉano, diru al mi, kial la viro estas tia?" demandis la reĝido. "Kial li malfacile spiras? Kial li ne parolas?"
  "Mia reĝido," respondis Ĉano, "ne tenu la viron tiel. Li estas malsana. Lia sango toksiĝis. Li suferas de pesta varmo kaj lia tuta korpo brulas. Jen kial li nur laŭte krias anstataŭ paroli."
  "Sed ĉu iuj aliaj homoj tiel fartas?" demandis la reĝido.
  "Jes, kaj eble ankaŭ vi tiel suferos, se vi tenas la viron tiel proksime. Bonvolu demeti lin kaj ne plu tuŝu lin. Alie, lia pesto venos al vi. Vi fariĝos tia, kia li estas nun."
  "Ĉu troviĝas aliaj suferoj krom tiu ĉi pesto, Ĉano?"
  "Jes, mia reĝido, troviĝas centoj da aliaj malsanoj tiel suferigaj kiel ĉi tio," respondis Ĉano.
  "Ĉu neniu povas helpi? Ĉu ĉiuj homoj eble malsaniĝos? Ĉu malsano venos iam ajn, neatendite?" demandis Sidarto.
  "Jes, mia kara reĝido," respondis Ĉano, "ĉiu en la mondo eventuale malsaniĝos. Neniu povas eskapi de  tio, kaj tio iam ajn okazos. Ĉiu homo malsaniĝos kaj suferos."
  La reĝido despli malĝojis kiam li revenis al la palaco, ĉiam pensante pri la viro kaj lia malsano.
« Lasta redakto: junio 25, 2017, 05:18:18 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 1-8. La kvar vidaĵoj: Malsanulo
« Respondo #1 je: junio 22, 2014, 06:26:54 ptm »
Ekzerco 8. La kvar vidaĵoj: Maljuneco
  1.Ĉu la reĝo volis lasi sian filon iri el la palaco? Kial?
  2. Kiel la reĝindo iris al la urbo ĉifoje?
  3. Kion homoj faris tiam?
  4. Kion faris lin malĝoja ĉifoje?
  5. Kion li diris kiam li vidis viron sur la tero?
  6. Kion li faris al li?
  7. Kial Ĉano ne permesis lin fari tion?
  8. Kial la reĝido miris vidinte lin kiel tion?
  9. Kion vi faras kiam vi vidas tian malsanulon?
  9. Ĉu vi opinias, ke vi ankaŭ malsaniĝos iutage?
« Lasta redakto: junio 24, 2014, 02:30:47 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 8. La kvar menciitaj: malsanulo
« Respondo #2 je: junio 25, 2017, 05:18:50 ptm »
La retadreso por aŭskulti kaj elŝuti la sondokumenton: http://www.budhano.cn/pod/budhavivo/vb-08.mp3
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.