En nia lando troviĝas grandnombraj geesperantistoj tamen ni havas tute malsamajn sortojn.Nun mi ekzemplas nur du.Unu nomiĝas optimisto.Li estas tre bonkora kaj estuziasma esperantisto kaj nun profesie instruas Esperanton en Batou-urbo.sed lia enspezo estas malmulta kaj li ecx ne havas kapablon acxeti bileton por viziti Hajnan-insulon.Alia esperantisto nomiĝas Ĉielismo .Li faras internacian komercadon pere de Esperanto.Oni bonkore donas al li la nomon "esperantlingva komercisto".Li estas iom ricxa cxar li acxetas ne nur loĝdomon sed ankaŭ presonan aŭton.Ili ambaŭ estas lernindaj por ni cxiuj esperantistoj .Ĉar ili ambaŭ estas elstaraj kaj talentaj esperantistoj .Kiu el ili placxas al vi ?