Aŭtoro Fadeno: 5. Bonkoreco de Reĝido Sidarto  (Legita 4961 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
5. Bonkoreco de Reĝido Sidarto
« je: aprilo 23, 2013, 09:37:36 atm »
5. Bonkoreco de Reĝido Sidarto

  Reĝido Sidarto estis tre bonkora al homoj, bestoj kaj ĉiuj aliaj vivestaĵoj. Li ankaŭ estis tre brava ĉevalisto kaj gajnis multe da premioj de la regno. Kvankam li havis ĉion kaj ne bezonis travivi malfacilaĵojn kaj suferojn, li ĉiam pensis pri la malriĉuloj kaj vivestaĵoj, kiuj laboris pene por feliĉigi lin. Li bedaŭris por ili kaj ankaŭ volis fari ilin feliĉaj.
  Iutage li piediris en la arbaro kun sia kuzo Devadato, kiu portis kun si pafarkon kaj sagojn. Devadato subite vidis cignon flugantan kaj tuj pafis ĝin. La sago trafis la cignon kaj faligis ĝin. Ambaŭ knaboj kuris al la birdo. Sidarto kuris pli rapide ol Devadato, do li atingis la vunditan cignon la unua kaj trovis ĝojplene, ke la birdo ankoraŭ vivas. Li tenere tiris la sagon el ĝia flugilo. Li elpremis sukon el malvarmetaj folioj, ŝmiris ĝin sur la vundon de la cigno por ĉesigi la sangadon kaj karesis la timigitan birdon per sia mola mano. Kiam Devadato venis postuli la cignon, Reĝido Sidarto rifuzis doni ĝin al li. Devadato koleriĝis vidante, ke lia kuzo tenis la cignon for de li. "Donu la birdon al mi! Estis mi, kiu faligis ĝin," diris Devadato.
  "Ne, mi ne donos ĝin al vi," respondis la Reĝido, "se vi jam mortigus ĝin, ĝi estus via predo. Sed nun ĝi apartenas al mi ĉar ĝi nur vundiĝis kaj ankoraŭ vivas."
  Devadato ne konsentis pri tio. Tiam Sidarto proponis: "Ni iru al la juĝejo de saĝulo kaj demandu lin, kiu rajtas posedi la cignon." Devadato konsentis. Tial ili iris al la juĝejo de saĝulo kaj rakontis pri sia kverelado.
  Post kiam la du knaboj rakontis respektive sian version pri la okazaĵo, la saĝulo respondis: "Vivestaĵo certe apartenas al tiu, kiu volas ĝin savi; vivestaĵo ne povas aparteni al tiu, kiu volas ĝin detrui. Sidarto rajtas posedi la vunditan cignon."
« Lasta redakto: junio 25, 2017, 05:13:22 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 1-5. Bonkoreco de Reĝido Sidarto
« Respondo #1 je: junio 22, 2014, 05:22:36 ptm »
1-5. La bonkoreco de Reĝido Sidarto
  1. Kiu estis Devadato?
  2. Kiu estis pli bonkora?
  3. Kion faris Devadato kiam li vidis flugantan cignon?
  4. Kiel Sidarto savis la cignon?
  5.Ĉu la knaboj sciis antaŭe, ke la cigno vivas?
  6. Plenigu la blankojn: “Vivo devas aparteni al tiu, kiu ________, sed ne al tiu, kiu volas ________. La cigno apartenas al ____, ne al ____.”
  7. Kial Sidarta ricevis la cignon?
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 5. Bonkoreco de Reĝido Sidarto
« Respondo #2 je: junio 25, 2017, 05:14:00 ptm »
La retadreso por aŭskulti kaj elŝuti la voĉlegaĵon: http://www.budhano.cn/pod/budhavivo/vb-05.mp3
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.