Aŭtoro Fadeno: 1. La sonĝo de Reĝino Maha Maja  (Legita 5138 fojojn)

0 anoj kaj 2 Gastoj rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
1. La sonĝo de Reĝino Maha Maja
« je: aprilo 22, 2013, 05:35:42 atm »


  Antaŭ pli ol 2500 jaroj vivis reĝo nomata Sudodano. Li edziĝis al bela kolija reĝidino nomata Maha Maja. La geedza paro regis en la ŝakja regno, militista tribo tuj apud la kolija regno en la norda Hindio, kie estas Nepalo nun. La ĉefurbo de la ŝakja regno nomiĝis Kapilavasto kaj situis ĉe la montpiedo de Himalajo.
  Reĝino Maha Maja estis filino de Reĝo Anĝano de Kolijo. Pro ŝia beleco oni nomis ŝin Maja, kiu signifas "vizion". Sed la plej mirindaj karakteroj de Maja estis ŝiaj virto kaj talento, ĉar ŝi estis naturdotita per la plej altaj inteligenteco kaj pieco. Reĝo Sudodano tute meritis havi tian amindan edzinon. Li mem estis nomata "Reĝo de la Leĝo" ĉar li regis en la regno tute laŭ la leĝo. Neniu el la ŝakjanoj estis pli honora kaj respektinda ol li. Lin admiris ne nur la nobeloj kaj korteganoj, sed ankaŭ la civitanoj kaj komercistoj. Ĝuste en tiu nobela familio naskiĝos la Budho.
  La reĝino havis vivecan sonĝon kiam ŝi dormis en la palaco en plenluna nokto. Ŝi sentis, ke kvar ĉielanoj portis ŝin al Lago Anota en Himalajo. Post la banado al ŝi en la lago, la ĉielanoj ŝin vestis per ĉielaj vestaĵoj, ŝmiris per parfumoj kaj ornamis per ĉielaj floroj. Baldaŭ aperis blanka elefanto portanta blankan lotusfloron per sia rostro. Ĝi ĉirkaŭiris ŝin trifoje kaj eniris en ŝian uteron tra ŝia dekstra flanko. Poste la elefanto malaperis kaj la reĝino vekiĝis, konsciante, ke ŝi ricevis gravan mesaĝon, ĉar elefanto estas simbolo de honoro en Nepalo. La reĝino rakontis la sonĝon al la reĝo en la sekva frumateno. La reĝo miris kaj venigis kelkajn saĝulojn por diskuti pri la aludo de la sonĝo.
  "Via Reĝa Moŝto," diris la saĝuloj, "vi estas feliĉa. La ĉielanoj elektis nian reĝinon kiel patrinon de la plej pura infano, kiu fariĝos grandulo." La reĝo kaj reĝino ekĝojis, aŭdinte tion.
  Ili estis tiel ĝojaj, ke ili invitis multajn nobelojn en la regno al festeno en la palaco por informi ilin pri la bona novaĵo. Oni eĉ ne forgesis la homojn bezonantajn helpon kaj donacis manĝaĵojn kaj vestaĵojn al la malriĉuloj en la celebrado. La tuta regno senpacience atendis la naskiĝon de la nova reĝido, kaj Reĝino Maja ĝuis gravedecon feliĉan kaj bonfartan, havante puran vivadon por la naskiĝonto kaj si mem.
« Lasta redakto: junio 23, 2017, 03:24:04 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 1-1. La sonĝo de Reĝino Maha Maja
« Respondo #1 je: junio 22, 2014, 05:13:09 ptm »
Ekzerco 1-1
  1. Kiu estis Sudodano?
  2. Kie li regis?
  3. Kiu estis la reĝino?
  4. De kiu regno ŝi venis?
  5. Kio estis ŝia sonĝo?
  6. Kion ŝi faris en la mateno?
  7. Kion la reĝo faris post la sonĝo?
  8. Kial la reĝo kaj reĝino ĝojis post la sonĝo?
  9. Kion faris la reĝo por montri sian ĝojon?
« Lasta redakto: junio 24, 2014, 02:26:47 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 1-1. La sonĝo de Reĝino Maha Maja
« Respondo #2 je: junio 21, 2017, 06:28:38 ptm »
Retadreso por elŝuti kaj aŭskulti la voĉlegaĵon: http://www.budhano.cn/pod/budhavivo/vb-01.mp3
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.