Renkontiĝo kun francaj gesamideanoj en Urbo Zhenjiang
Miaohui kaj du esperantaj kursaninoj de monaĥejo Tiefosi gastis ĉe gesinjoroj Michel kaj Neĝeta en Urbo Zhenjiang dum du tagoj de la tria ĝis la kvina de aprilo por renkontiĝi kun aliaj francaj gesamideanoj Johano Ludoviko kaj Eliana GAYET. Sinjoro Johano Ludoviko donacis iom da francaj esperantaĵoj al la biblioteko de Monaĥejo Tiefosi, kaj Miaohui reciprokis per la diskoj de siaj esperantaj tradukaĵoj, por ke la gesinjoroj disdonacu al aliaj francaj amikoj. Sinjoro Johano Ludoviko faris esperantan intervjuon al Miaohui por sia radio kaj sinjoro Michel interpretis france dum la intervjuo. Krome, la samideanoj kune vizitis sinjoron Wang Ĉongfang kaj lian edzinon sur la vojo al Monaĥejo Jinshansi. La samideanoj interkomunikis pri multaj plaĉaj temoj en Esperanto. Kvankam la renkontiĝo daŭris mallonge, tamen la etoso estis vigla kaj amika.