Aŭtoro Fadeno: Renkontiĝo kun francaj samideanoj en Urbo Zhenjiang  (Legita 2893 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Renkontiĝo kun francaj samideanoj en Urbo Zhenjiang
« je: aprilo 12, 2013, 12:09:23 atm »
 Renkontiĝo kun francaj gesamideanoj en Urbo Zhenjiang

  Miaohui kaj du esperantaj kursaninoj de monaĥejo Tiefosi gastis ĉe  gesinjoroj Michel kaj Neĝeta en Urbo Zhenjiang dum du tagoj de la tria ĝis la kvina de aprilo por renkontiĝi kun aliaj francaj gesamideanoj Johano Ludoviko kaj Eliana GAYET. Sinjoro Johano Ludoviko donacis iom da francaj esperantaĵoj al la biblioteko de Monaĥejo Tiefosi, kaj Miaohui reciprokis per la diskoj de siaj esperantaj tradukaĵoj, por ke la gesinjoroj disdonacu al aliaj francaj amikoj. Sinjoro Johano Ludoviko faris esperantan intervjuon al Miaohui por sia radio kaj sinjoro Michel interpretis france dum la intervjuo. Krome, la samideanoj kune vizitis sinjoron Wang Ĉongfang kaj lian edzinon sur la vojo al Monaĥejo Jinshansi. La samideanoj interkomunikis pri multaj plaĉaj temoj en Esperanto. Kvankam la renkontiĝo daŭris mallonge, tamen la etoso estis vigla kaj amika.
« Lasta redakto: aprilo 18, 2013, 05:02:02 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: Renkontiĝo kun francaj samideanoj en Urbo Zhenjiang
« Respondo #1 je: aprilo 16, 2013, 05:47:55 ptm »
Ankaŭ mi volas saluti Michel kaj Neĝeta, kiujn mi kun la edzino renkontadis en Francio. La rememoro aparte faras bonon en niaj mensoj! Dankon al Neĝmonto kaj Feliĉo, kiun ni ne konas, sed povas paroli kun ili, ĉar ni parolas la saman lingvon. Al ĉiuj mi deziras feliĉajn tagojn. Ĝis!
Petro
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: Renkontiĝo kun francaj samideanoj en Urbo Zhenjiang
« Respondo #2 je: aprilo 16, 2013, 08:56:04 ptm »
Iom da klarigo pri la fotoj:

Ni gastis ĉe gesinjoroj Michel kaj Neĝeta, kaj intervidiĝis kun gesinjoroj GAYET.
Ni kune vizitis gesinjoroj Wang chongfan kaj kaj lia edzino. Wang laboras diligente, kaj kompilis la Grandan Ĉina-Esperantan vortaron. Nun li laboras por la Granda Esperanta-Ĉina vortaro, kiu eldoiĝos ĉijare.
Ni vizitis Monaĥejon Ĝinŝansi.
Nia esperanta interkomunikado interesis multajn vojaĝantojn.
Miaohui akceptis espeperantan intervjuon fare de sinjoro Johano Ludoviko por lia radio, kaj dum la intervjuo sinjoro Michel tradukas france.
« Lasta redakto: aprilo 16, 2013, 08:59:46 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta verdeca

  • Malsupera membro
  • **
  • Afiŝoj: 61
  • Karma: +2/-0
    • Vidi profilon
Re: Renkontiĝo kun francaj samideanoj en Urbo Zhenjiang
« Respondo #3 je: aprilo 20, 2013, 09:23:18 atm »
Renkontiĝo kun geamikoj estas granda plezuro por ni.Ankaŭ mi havis du  francajn leteramikinojn antaŭe ,sed bedaŭrinde ,ili forpasis jam pro sia alta ago ,kaj mi neniam renkontiĝis kun ili .tamen en mia koro ili cxiam vivos ,cxar nia amikeco estas neforgesebla por mi