Aŭtoro Fadeno: Franca samideanino Michelle intervidiĝis kun samideanoj en Urbo Xi'an  (Legita 2803 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Franca samideanino Michelle intervidiĝis kun samideanoj en Urbo Xi'an

Franca samideanino Michelle vojaĝas en Ĉinio kun turisma teamo. Ŝi jam vizitis kelkajn regionojn en Ĉinio. Kiam ŝi vizitis Urbon Xi’an, ŝi speciale renkontiĝis kun Miaohui kaj aliaj samideanoj el Ĉinio kaj brazilo. Miaohui donacis al ŝi diskojn kun legaĵoj kaj aŭdaĵoj de siaj esperantaj tradukoj, kiujn voĉlegis samideano Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia. Xi’an-a Esperanto-asocio provizis grandan helpon per la gastigado kaj veturigado. Nun ŝi jam estas en Urbo Guilin, kaj post nelonge ŝi vizitos urbojn Ŝanhajo kaj Suzhou. Ni esperas, ke ŝi havos pli agrablan renkontiĝon kun lokaj samideanoj.

« Lasta redakto: aprilo 17, 2013, 05:09:05 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: Franca samideanino Michelle intervidiĝis kun samideanoj en Urbo Xi'an
« Respondo #1 je: aprilo 16, 2013, 05:38:53 ptm »
Mi volas gratuli la fotofaranton pro liaj belegaj fotoj, kiujn li donis al ni! Mi ne scias, kiu estas Michelle, mi nur scias, ke ŝi estas franca kiel mi, do mi kore bonvenigas ŝin en tiu forumo. Sed mi ne volas forgesi la aliajn ĉinajn samideanojn, kiujn oni vidas kaj ankaŭ Miaohui, kiu ebligis tiun gravan renkonton. Dankon al ĉiuj! Vi vojaĝis kaj fotis por ni, se vi bone komprenas tiun esprimon, dum ni estis preskaŭ "najlitaj" en niajn urbojn, kompreneble. Ankaŭ la rigardantoj de tiuj fotoj, ni povas gratuli, por la partopreno al tiu multnacia, multkontinenta evento. Ni baldaŭ renkontos aliajn samideanojn (gesinjoroj GAYET), kaj diskutos kun ili, pri tiaj ĉinaj travivaĵoj
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: Franca samideanino Michelle intervidiĝis kun samideanoj en Urbo Xi'an
« Respondo #2 je: aprilo 16, 2013, 07:25:28 ptm »
Dankon por via komento, kaj post nelonge mi aperigos fotojn de nia renkontiĝo kun gesinjoroj GAYET en Urbo Zhenjiang. Krome, ne forgesu petu de li diskon de mia esperantigaĵo.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.