Aŭtoro Fadeno: Dika budho  (Legita 8052 fojojn)

0 anoj kaj 2 Gastoj rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Olivier

  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 11
  • Karma: +0/-0
  • Serĉanto, el Francio
    • Vidi profilon
Dika budho
« je: marto 31, 2013, 12:08:15 atm »
Mi demandas min kial oni ofte reprezentas budhon kiel dika homo...mi opinias, rilative al sia epoko kaj al sia spirita vivo, li devas esti maldikan homon...ĉu iu havas klarigon pri tiu stranga afero ? Dankon pro via respondo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: Dika budho
« Respondo #1 je: marto 31, 2013, 05:00:37 ptm »
Kara amiko,
Kiam vi vidas homojn, la dikeco ne ludas rolon en lian menson aŭ spiriton, ke li povas lerte, facile studi aŭ lerni. En niaj landoj, okcidentaj, ni kutimas asociigi dikecon al malsano, precipe korpa se ne tute mensa.
Mi esperas, ke sufiĉos al vi tiu klarigo. Kiam vi vidas ekz. fotojn, pridemandu al vi, kiu estas la plej bela, laŭ kriterioj de harmonio aŭ sano. Certe opiniu per vi mem, sed atentu la homan, ĝeneralan opinion.
Mi plie konsilas al vi rigardi la dikecon de la Gondolanda reĝino, dum ŝia filino estas tute maldika kaj tamen ne montras sin netaŭga en la rakonto de Mazi!!! Ĝis! ;-)
Kore
Petro
« Lasta redakto: marto 31, 2013, 10:55:16 ptm de Petro »
Petro

Elsalutinta Olivier

  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 11
  • Karma: +0/-0
  • Serĉanto, el Francio
    • Vidi profilon
Re: Dika budho
« Respondo #2 je: aprilo 01, 2013, 01:04:34 atm »
Jes sed mi ne komprenas kial oni reprezentas budhon kiel dikulo ĉar li devis pli simili je aktuala hinda sadhuo, rilative al lia taga vivo...  ĉar li devis manĝi tre simple.
La dikeco havas spiritan signifon en Oriento ?
Kontraŭ mi neniam vidis Jesuon reprezentitan kiel dika persono.
« Lasta redakto: aprilo 01, 2013, 02:56:39 atm de Olivier »

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: Dika budho
« Respondo #3 je: aprilo 01, 2013, 03:21:29 atm »
Kaj kial oni ne povas respondi tiun demandon? Ĉu iu tabuo malpermesus tiun malasketan montron, kiel ekz. jogano montrus sian muskolhavantan ventron, por klarigi kiel gravas la spirado per tiu organo?
En Francio, oni ne prezentas la morton, aŭ eĉ la suferon. Se ni vidus ilin, ĉu ni konsentus kun la bildigado? Vidu la avertojn, okaze de montro pri scenoj pli puŝantaj al ilia nevidebleco. Laŭ mi, la ĉinoj simple ne havas tiujn
bildojn en sia menso kaj prefere montros pli pozitivajn. Vidu la statuon "La skribisto" en egipta statuartaro. Ĝi ankaŭ simbolas pozitivan agadon pri la skribado, kaj la homo, kiu prezentas la bildon estas sana, belkorpa, tamen ne dika, ĉu ne?
Eĉ se ni ne ŝatus tiun bildigon, ni ne povas nei, ke la statuo prezentas tre puran arton, en sia fako. Kion vi pensas pri la maldikeco de Silvia, en Mazi? Ĉu ŝi estus tro maldika, por taŭge plenumi sian seksan rolon, kiel heroino de la rakonto, kun
sia amanto ĝardenisto Karlo, kontraŭ Korvaks', kiu estas sufiĉe malbela.
Dankon por via atento, kara amiko.
Ĝis baldaŭa remesaĝado
Kore
Petro
« Lasta redakto: aprilo 01, 2013, 11:27:21 ptm de Petro »
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: Dika budho
« Respondo #4 je: aprilo 01, 2013, 04:27:45 atm »
Saluton, karaj amikoj!

Ĉi lastajn tagojn mi estas iom okupita por pluraj aferoj, do ne povis respondi akurate. Antaŭ du tagoj mi gvidis ekskursojn kaj prezidis kursojn pri budhismo kaj homa vivo por grupo de ĉina tradicia kulturo en la monaĥejo. Kaj krom la jam publikigita elsendo, mi devas anticipe pretigi alian elsendon, ĉar morgaŭ mi faros du semajnan vojaĝon por intervidiĝi kun kelkaj samideanoj en- kaj eksterlandoj, kaj ankaŭ viziti al miaj guruoj en la monaĥejo, kie mi estis antaŭe, do estos malfacile por mi viziti interreton kaj plenumi la la laboron de elsendo dum mia vojaĝo. Mi deziras pretigi la sekvan elsendon antaŭ mia forlaso kaj aranĝu, ke la programaro de mia podkasto publikigu ĝin aŭtomate je la ĝusta tempo.
Kvankam mi ne povos ofte konektiĝi al la interreto dum mia vojaĝo, tamen mi esperas, ke vi daŭre interkomuniku pri diversaj aferoj per la forumo.

Dankon por interesaj demando kaj komunikado.
En budhismaj verkoj estas detalaj priskriboj pri perfektaj mieno, aspekto kaj formo de la budhoj. Do multaj statuoj estas faritaj laŭ la priskribo. La vizaĝoj de budhoj kutime estas rondaj kiel la suno, kaj la vizaĝoj de bodisatvoj estas iom malpli rondaj, kiel la luno.
En multaj bildoj kaj skulptaĵoj de la ĉina stilo ĉiuj bodhoj, bodisatvoj kaj iliaj disĉiploj kaj helpandoj estas iom dikaj. Tia stilo devenis el Dinastio-Tang en Ĉinio, kiam ĉiuj homoj opiniis, ke dikeco simbolas belecon.
En budhismo ankaŭ estas statuo de la Budho tiel maldika kiel ostaro por montri lian asketecon antaŭ la iluminiĝo.
« Lasta redakto: aprilo 01, 2013, 04:47:14 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Olivier

  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 11
  • Karma: +0/-0
  • Serĉanto, el Francio
    • Vidi profilon
Re: Dika budho
« Respondo #5 je: aprilo 01, 2013, 10:41:36 ptm »
Dankon kara amikoj por viaj klarigoj...mi pli kone komprenas la dikecon de tiuj budhoj se estas arta stilo...kaj bonan vojaĝon Miaohui.