Aŭtoro Fadeno: Svisa geedza paro gastis en Monaĥejo Tiefosi  (Legita 2474 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Svisa geedza paro gastis en Monaĥejo Tiefosi
« je: marto 28, 2013, 02:23:03 atm »
Svisa geedza paro gastis en Monaĥejo Tiefosi

  Dum la dudek-kvina kaj dudek-sesa de marto, paro da svisaj geedzoj gastis en Monaĥejo Teifosi. Ili estas esperantaj vojaĝantoj, kaj atingis Ĉinion travojaĝinte multajn landojn. Post la vojaĝo en Ĉinio ili ankaŭ vojaĝos en Vietnamio, Kamboĝo, Tajlando kaj aliaj landoj. Ili eklernis Esperanton ĉe instrua retejo “lernu.net” antaŭ ne tre longe, kaj Esperanto donis al ili grandajn facilecon kaj oportunecon dum sia vojaĝo en diversaj landoj.
  Dum ilia restado en la monaĥejo, ni interkomunikis pri ĉinaj religioj, precipe pri Ĉina Budhismo kun tri ĉefaj tradicioj, Hana Budhismo, Tibeta Budhismo kaj Teravada Budhismo. Krome ili ankaŭ faris viziton en kaj ekster la monaĥejo. Ili vizitis la restadejon de la antikva monaĥejo kaj la tipajn kavernajn loĝejojn, kaj ankaŭ gastis en familioj de lokanoj en la vilaĝo.
  Ĉe ilia forlaso ni ankaŭ donacis al ili iom da diskoj de esperantaj tradukaĵoj faritaj de Miaohui kaj voĉlegitaj de samideano Zhao Jianping el Ĉina Radio internacia, por ke ili aŭskultu kaj ankaŭ disdonacu al aliaj samideanoj, kiujn ili renkontas dum la vojaĝo.
  Kiel praktika kaj facila lingvo, Esperanto montras sian avantaĝon dum onia praktikado en diversaj manieroj.
« Lasta redakto: marto 29, 2013, 06:20:33 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: Svisa geedza paro gastis en Monaĥejo Tiefosi
« Respondo #1 je: marto 28, 2013, 05:11:43 atm »
Kara amiko,
Mi dankas por tiu informo, kiu koncernas najbarulojn de apuda lando. Eble baldaŭ vin ankaŭ vizitos geamikoj Johano-Ludoviko kaj Eliana GAYET,
kiuj loĝas en sama departemento ol la nia, sed en ebena regiono, dum ni loĝas en montaron. Ankaŭ mi pretas disdoni diskojn ĉirkaŭ mi, do se ili
tion konsentus, ili kunportu tiajn diskojn al ni, antaŭdankon.
Mi esperas, ke vi kun plezuro akceptos tiujn gastojn.
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: Svisa geedza paro gastis en Monaĥejo Tiefosi
« Respondo #2 je: marto 28, 2013, 06:15:49 atm »
    Dankon por la nova informo,kara amiko.
    Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj en la monaĥejo, kaj ni antaŭdankas,se ili volonte helpas en disdonado de diskoj aŭ libroj eldonitaj de ni. En la nuna tempo sendado de diskoj kaj libroj per poŝto ne estas tre oportuna, kaj ankaŭ la poŝta kotizo estas alta, do samideanoj donis grandan helpon en portado de diskoj per si mem.
    Mi kaj du kursaninoj faros dusemajnan vojaĝon al provincoj Jiangsu kaj Zhejiang. En Provinco Jiangsu ni renkontiĝos kun francaj samideanoj ĉe Michel, pri kiuj vi menciis al mi. Se eble mi ankaŭ donacos al ili iom da diskoj. En monaĥejo de Zhejiang mi vizitos mian guruojn de tibeta budhismo. Se ne estas aliaj aferoj en la monaĥejo, ni revenos antaŭ la dekkvina de aprilo.
    Krome, Michel kaj lia ĉina edzino reiros al Francio laŭkutime post nelonge, ankaŭ vi povos peti de ili distojn el miaj tradukaĵoj, se vi ne estas tre malproksima de ili.
« Lasta redakto: marto 28, 2013, 06:31:22 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.