Aŭtoro Fadeno: 12. Historio kaj Disvolviĝo  (Legita 9485 fojojn)

0 anoj kaj 2 Gastoj rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
12. Historio kaj Disvolviĝo
« je: marto 24, 2013, 12:36:57 atm »
  12. Historio kaj Disvolviĝo
  
  Demando: Nun Budhismo estas religio kun granda nombro da sekvantoj en multaj diversaj landoj. Kiel tio okazis?
  Respondo: Dum 150 jaroj post la forpaso de la Budho lia instruado jam disvastiĝis tre vaste tra la norda Hindio. Poste en ĉirkaŭ 262 a.K. Asoko Maŭrija, la tiama reĝo de Hindio, konvertiĝis al Budhismo kaj propagandis la Darmon tra sia tuta regno. Multaj homoj absorbiĝis de la altaj etikaj standardoj de Budhismo kaj precipe de ĝia oponado al hindia klasa sistemo. Asoko ankaŭ okazigis grandan konsilion kaj sendis misiajn monaĥojn al najbaraj landoj kaj eĉ ĝis Eŭropo. La plej sukcesa el la misioj estis tiu, kiu iris al Srilanko. La insulo fariĝis budhisma kaj eĉ daŭras ĝis nun. Aliaj misioj disvastigis Budhismon al suda kaj okcidenta Hindio, Kaŝmiro kaj la regiono, kie nun estas suda Birmo kaj Duoninsula Tajlando. Post jarcento aŭ pli Afganio kaj montaraj regionoj de norda Hindio fariĝis budhismaj, kaj de tie monaĥoj kaj komercistoj iom post iom kondukis la religion al centra Azio kaj fine al Ĉinio, de kie ĝi iris en Koreion kaj Japanion. Estas tre interese por scii, ke Budhismo fakte estas la nura eksterlanda pens-sistemo radikiĝinta en Ĉinio. En ĉirkaŭ la 12a jarcento Budhismo fariĝis ĉefa religio en Birmo, Tajlando, Laoso kaj Kamboĝo ĉefe pro la klopodoj de srilankaj monaĥoj.
  
  Demando: Kiel kaj kiam Tibeto fariĝis budhisma regiono?
  Respondo: En ĉirkaŭ la 8-a jarcento la reĝo de Tibeto sendis ambasadoron al Hindio por inviti monaĥojn kaj budhismajn verkojn al sia lando. Budhismo ekdisvastiĝis, tamen ne fariĝis la ĉefa religio parte pro la kontraŭstaro farita de la pastroj de indiĝena Bon-religio. Fine en la 11-a jarcento granda nombro da hindiaj monaĥoj kaj instruistoj venis al Tibeto kaj la religio firme establiĝis. Ekde tiam Tibeto fariĝis unu el la regionoj plej prosperaj je Budhismo.
  
  Demando: Do Budhismo disvastiĝis tre vaste.
  Respondo: Krom tio estas tre malmultaj ekzemploj, ke Budhismo persekutis la renkontitajn religiojn aŭ disvastigis la religion per konkeraj armeoj dum sia disvastiĝo. Budhismo ĉiam havas ĝentilan manieron de vivo, kaj la budhanoj antipatiis la ideon konduki kredon per forto aŭ premo.
  
  Demando: Kian influon Budhismo donis al la landoj, en kiujn ĝi iris?
  Respondo: Kiam misiaj monaĥoj iris al diversaj landoj ili kutime portis kun si pli multe ol nur budhajn instruojn. Ili ankaŭ portis iom el la plej bonaj aspektoj de hindia civilizacio. Iam monaĥoj lertis pri medicino kaj enkondukis novan medicinan ideon al la regiono, kie ĝi ankoraŭ ne ekzistis. Nek Srilanko, nek Tibeto, nek kelkaj regionoj de centra Azio havis skribon ĝis kiam monaĥoj enkondukis ĝin, kaj certe, novaj scioj kaj ideoj venis kun la skribo. Antaŭ la alveno de Budhismo la tibetanoj kaj mongoloj estis sovaĝaj kaj krudaj homoj, kaj Budhismo ilin ĝentiligis kaj civilizis. Eĉ en Hindio bestoferado senfuroriĝis pro Budhismo kaj la klasa sistemo mildiĝis almenaŭ por iom da tempo. Eĉ hodiaŭ kiam Budhismo disvastiĝas en Eŭropo kaj Ameriko, iom el ĝiaj enrigardoj en homan menson ekinfluis modernan okcidentan psikologion.
  
  Demando: Kial Budhismo malaperis en Hindio?
  Respondo: Neniu donis kontentan eksplikon pri tiu malfeliĉa okazo. Iuj historiistoj diras, ke Budhismo tiel koruptiĝis, ke homoj kontraŭstaris ĝin. Aliaj diras, ke ĝi adoptis tro multajn hindiajn ideojn kaj iom post iom fariĝis nedistingebla de Hinduismo. Alia teorio estas, ke monaĥoj komencis kolektiĝi en grandaj monaĥejoj subtenataj de la reĝoj kaj tio apartigis ilin de ordinaraj homoj. Kia ajn estas la kaŭzo, en la 8-a aŭ 9-a jarcento hindia Budhismo jam serioze kadukiĝis. Ĝi tute malaperis dum ĥaoso kaj perforto de islama invado al Hindio en la 13-a jarcento.
  Demando: Sed ankoraŭ estas iom da budhanoj en Hindio, ĉu ne?
  Respondo: Jes. Fakte ekde la mezo de la 20-a jarcento Budhismo denove aperis en Hindio. En 1956 la gvidanto de hindiaj parioj konvertiĝis al Budhismo ĉar li kaj liaj popolanoj suferis tiel mizere sub la klasa sistemo de Hindio. Ekde tiam ĉirkaŭ 8 milionoj da homoj fariĝis budhanoj kaj la nombro daŭre kreskas nun.
  
  Demando: Kiam Budhismo unue venis en la okcidenton?
  Respondo: La unuaj budhaniĝintaj okcidentanoj eble estis grekoj, kiuj migris en Hindion post la invado de Aleksandro la Granda en la 3-a jarcento a.K. Unu el la plej gravaj antikvaj budhismaj libroj, la Milindapanha, konsistis el dialogo inter la hindia monaĥo Nagasena kaj la indo-greka reĝo Milinda. Sed en nuna tempo Budhismo vekis la admiradon kaj respekton en la okcidento je la fino de la 19-a jarcento kiam kleruloj ektradukis budhismajn sutrojn kaj verkis pri Budhismo. En la frua 1900 jaroj kelkaj okcidentanoj sin nomis budhanoj kaj unu aŭ du el ili fariĝis monaĥoj. Ekde 1960 la nombro de okcidentaj budhanoj kreskis stabile kaj hodiaŭ ili fariĝis malgranda sed signifoplena minoritato en plej multaj okcidentaj landoj.
  
  Demando: Ĉu vi povas diri ion pri malsamaj specoj de Budhismo?
  Respondo: En la tempo de sia prospero Budhismo disvastiĝis de Mongolio al Maldivo, de Balko al Bali-insulo kaj tiel ĝi allogis homojn el multaj malsamaj kulturoj. Poste en multaj jarcentoj ĝi estis adoptita kaj adaptita laŭ la disvolviĝo de homaj sociaj kaj intelektaj vivoj. Sekve de tio, ĝia ekstera formo ŝanĝiĝis multe dum la esenco de la Darmo restas sama. Hodiaŭ estas tri ĉefaj specoj de Budhismo. Ili estas Teravado, Mahajano kaj Vaĝrajano.
  
  Demando: Kio estas Teravado?
  Respondo: La nomo Teravado signifas la Instruojn de Prestiĝuloj kaj baziĝis ĉefe sur palilingva Tripitako, la plej antikva kaj plej kompleta noto de la budhaj instruoj. Teravado estas pli konservativa kaj monaĥej-centra formo de Budhismo, kaj ĝi emfazas la bazon de la Darmo kaj retenas simplan kaj rigoran praktikan metodon. Nun Teravadon oni praktikas ĉefe en Srilanko, Birmo, Tajlando, Laoso kaj Kamboĝo.
  
  Demando: Kio estas Mahajana Budhismo?
  Respondo: En ĉirkaŭ la 1-a jarcento a.K. oni esploris iujn signifojn de la budhaj instruoj pli profunde. Krome, socio evoluis kaj tio bezonis pli novan kaj konvenan eksplikadon de budhaj instruoj. Multaj skoloj estiĝintaj el tiuj novaj evoluadoj komune nomiĝas Mahajano, signifanta la grandan vojon, ĉar ili asertis, ke ili estas pli konvenaj al ĉiuj, ne nur al monaĥoj kaj monaĥinoj, kiuj jam rezignis la mondon. Mahajano fine fariĝis ĉefa speco de Budhismo en Hindio, kaj nun praktikiĝas en Ĉinio, Koreio, Taiwan, Vjetnamio kaj Japanio. Iuj teravadanoj diras, ke Mahajano estas distordo de la budhaj instruoj. Tamen mahajananoj montris, ke la Budho akceptis ŝanĝon kiel unu el la plej fundamentaj el ĉiuj veroj kaj ke ilia interpretado de Budhismo estas ne pli distorda de Budhismo ol tio, ke kverkarbo estas distordo de glano.
  
  Demando: Mi ofte vidis la terminon Hinajano. Kion signifas la termino?
  Respondo: Kiam disvolviĝis Mahajano, ĝi volis distingi sin mem de fruaj budhismaj skoloj, do ĝi sin nomis Mahajano, la Granda Vojo, kaj kromnomis la fruajn skolojn Hinajano, signifanta Malgrandan Vojon. Do Hinajano estas iom sekta nomo donita de mahajananoj al teravadanoj.
  
  Demando: Kio estas Vaĝrajano?
  Respondo: Tiu speco de Budhismo ekestiĝis en Hindio dum la 6-a kaj 7-a jarcentoj p.K. kiam Hinduismo travivis grandan reprosperiĝon en Hindio. Responde al tio iuj budhanoj influiĝis de aspektoj de Hinduismo precipe pri la adoro al dioj kaj uzado de komplikaj ritoj. En la 11-a jarcento Vaĝrajano bone establiĝis en Tibeto, kie ĝi disvolviĝis plue. La vorto Vaĝrajano signifas Diamantan Vojon, kaj aludas la supozeble nerompeblan logikon, kiun vaĝrajananoj kutime uzas por pravigi kaj defendi iujn el siaj ideoj. Vaĝrajananoj pli dependas de speco de literaturo nomata tantro ol de tradiciaj budhismaj skriboj kaj do iam ĝi ankaŭ konatiĝas kiel Tantrajano. Vaĝrajano nun furoras en Mogolio, Tibeto, Ladako, Nepalo, Butano, kaj inter la tibetanoj vivantaj en Hindio.

  Demando: Ĉio el tio estas tre konfuza. Kiel mi povas scii, kiun specon mi elektu se mi volas praktiki Budhismon?
  Respondo: Eble ni povus kompari ĝin kun rivero. Se vi iras al la fonto de rivero kaj poste al ĝia buŝo, ili probable vidiĝas malsame. Sed se vi sekvus la riveron de ĝia fonto kiam ĝi ekzigzagas tra la montoj kaj valoj, super akvofaloj, preter multaj malgrandaj rojoj, kiuj fluas en ĝin, vi fine atingus ĝian buŝon kaj komprenus kial ĝi ŝajnas tiel malsama de la fonto. Se vi volas lerni Budhismon, komencu je la plej fruaj bazaj instruoj, kiuj estas la Kvar Noblaj Veroj, la Nobla Okera Vojo, kaj la vivo de la historia Budho kaj aliaj. Post tio lernu kiel kaj kial tiuj instruoj kaj ideoj evoluis, kaj poste koncentriĝu al la budhisma metodo, kiu plej plaĉas al vi. Tiam estos ne eble por vi diri, ke fonto de rivero estas malpli supera ol la buŝo, aŭ la buŝo estas distordo de la fonto.
« Lasta redakto: aprilo 13, 2017, 02:45:17 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: 12. Historio kaj Disvolviĝo
« Respondo #1 je: marto 24, 2013, 08:01:08 ptm »
Mi multe lernis per tiu teksto, do mi dankas pro tio. Nur pri kelkaj vortoj, mi bezonas klarigojn, se eblus : kio estas darmo ?
En "Milindapanha", kion signifas "panha" ?
Ofte multaj vortoj devenas de sanskrita lingvo. Kiel vi klarigos tion ?
Dankon por ĉiuj tiuj klarigoj!
Kore
Petro
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 12. Historio kaj Disvolviĝo
« Respondo #2 je: marto 25, 2013, 06:01:14 atm »
Mi multe lernis per tiu teksto, do mi dankas pro tio. Nur pri kelkaj vortoj, mi bezonas klarigojn, se eblus : kio estas darmo ?

Laŭ NPIV

darmo: 1. En hinduismo, kosma principo, reganta ĉiujn estaĵojn. 2.a) La instruo de la Budho. b)Justo, virto en homa konduto. c) Ekzisto.

En la traduko ni uzis vorton "darmo" por signifi la instruon de la Budho.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 12. Historio kaj Disvolviĝo
« Respondo #3 je: marto 26, 2013, 10:51:19 atm »
En "Milindapanha", kion signifas "panha" ?
Ofte multaj vortoj devenas de sanskrita lingvo. Kiel vi klarigos tion ?
Dankon por ĉiuj tiuj klarigoj!
Kore
Petro

Palia vorto "panha" signifas "demandon".
"Milindapanha" estas tradukita "demandoj de Milinda“. La libro detale priskribis la dialogon inter budhisma monaĥo "Nagasena" kaj Indo-greka reĝo "Milinda". Post la dialogo la reĝo Milinda fariĝis subtenanto de Budhismo kaj faris grandan kontribuon en disvastigo de budhismo.
En la asta nokto mi mendis la ĉinan kaj anglan versiojn de la libro kaj ricevos ilin post nelonge.
« Lasta redakto: marto 26, 2013, 04:34:50 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: 12. Historio kaj Disvolviĝo
« Respondo #4 je: marto 27, 2013, 06:44:30 ptm »
Mi dankas pro viaj atentoj kaj salutas plej afable.
Petro
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 12. Historio kaj Disvolviĝo
« Respondo #5 je: marto 27, 2013, 08:37:12 ptm »
Vi estas bonvena, kara amiko!
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.