Aŭtoro Fadeno: Geomancio estas malpli efika ol bonkoreco  (Legita 3457 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Geomancio estas malpli efika ol bonkoreco
« je: marto 22, 2013, 11:19:46 atm »
  Geomancio estas malpli efika ol bonkoreco

  Iam en mia hejmregiono estis fama geomanciisto, kiu ĉiam okupiĝis serĉi fortunan lokon por domo aŭ tombejo laŭ onia peto.
  Foje, post sia laboro, li suferis de laco kaj soifo sub la fajra suno dum sia vojaĝo reveni hejmen. Li vidis domon ĉe la vojo kaj tuj eniris por peti akvon. Enirinte li vidis maljunulinon sidante foriganta branon el senŝeligita milio per grenventumilo. Salutinte ŝin, la geomanciisto vidis puton, do li tuj prenis sitelon da freŝa akvo kaj ektrinkegis per bovlo. Nenion dirinte, la maljunulino subite metis manplenon da brano en la bovlon. Tio ege furiozigis la trinkanton, sed li povis fari nenion alian ol deteni sian koleron kaj trinketi la akvon blovante la branon sur la akvo. Trinkinte ĝiskontente, li elpensis metodon por sin venĝi kontraŭ la “malica” maljunulino. Li jam rimarkis tre malbenan lokon, kiu povas detruigi la familion, se oni konstruos tombejon tie. Li deziris, ke forpereu la tuta familio de la maljunulino, do li afekteme proponis al ŝi: “Mi estas lerta geomanciisto. Mi trovis, ke ne malproksime de via domo estas loko tre fortuna por esti tombejo. Se vi translokigos la tombejon de via familio al tiu loko, vi kaj viaj idoj prosperiĝos neimageble. Mi tiel proponas nur por rekompenci vian bonkoron regali min per akvo.” La maljunulino opiniis tion vera, kaj vere faris la lokon kiel tombejon de sia familio tuj post la foriro de la geomanciisto.
  Pasis ĉirkaŭ dek jaroj. La geomanciisto denove iris en montaron trapasinte la regionon de la maljunulino. Rememorinte la okazaĵon antaŭ dek jaroj, li speciale iris al la malbena tombejo por vidi, ĉu ankoraŭ restis iu en la familio de la maljunulino. Proksimiĝinte, li trovis eksteratende, ke anstataŭ malbena loko, ĝi fariĝis tre fortuna, kiu garantiis prosperon kaj gloron al la posedanto de la tombejo. Li ege surpriziĝis de tio, ĉar li estis sperta geomanciisto kaj neniam malsukcesis distingi lokon bonan aŭ malbonan. Li iris en la domon de la estinta maljunulino kun granda dubo. Enirinte li trovis la saman maljunulinon, kiu estis pli sana kvankam pli aĝa. Vidinte lin, la maljunulino tuj rekonis lin kaj dankis lin por la favora loko. Ŝi diris, ke post kiam ŝi translokis la familian tombejon laŭ lia propono, vere prosperiĝis ŝia familio. Ŝiaj du filoj trapasis la palacan ekzamenon kaj fariĝis kortegaj oficistoj. Ili vivis riĉe kaj feliĉe. La geomanciisto ege miris pri tio, li do demandis, pro kio la maljunulino metis branon en la akvon kiam li mildigis sian soifegon antaŭ dek jaroj. La maljunulino respondis: “Tiutage estis varmege, kaj vi estis en ŝvitego. Se vi englutegis freŝan akvon ĵus elputiĝintan, vin trafos malsano ne kuracebla. Per brano mi malhelpis vin de la trinkego por ke vi evitu la suferon.”
  Aŭdinte tion, la geomanciisto respekte riverencis al ŝi kaj esprimis sian elkoran dankon: “Dankon por la leciono al mi. Geomancio estas malpli efika ol bonkoreco!”
« Lasta redakto: marto 22, 2013, 09:33:42 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: Geomancio estas malpli efika ol bonkoreco
« Respondo #1 je: marto 23, 2013, 05:57:06 atm »
Kiam mi legis vian rakonton, mi pensis pri televida elsendaĵo, tiuvespere, kiu montris la landon Butanon, kie lernas fama arkpafistino, kiu partoprenis la Olimpiadajn ludojn. Ankaŭ montriĝis monaĥoj kaj monaĥinoj, kiuj ameme parolis pri sia lando, por ludi kiel klaŭno, aŭ por lerni en lernejon, por atingi pli favoran situacion. Mi ege ĝojis dum tiu rakonto, kiu montris la amon de loĝantoj de tiu lando. Nun, mi multe pli bone komprenas la tendencojn de tiu azia popolo.
Dankon por tiu reĝustigo al mia menskompreno, direkte al aziaj popoloj, kiel butanoj.
Mi dankas vin, por la rakonto, kiu ebligis min ame pensi al tiuj budhistoj.
Kore
Petro
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: Geomancio estas malpli efika ol bonkoreco
« Respondo #2 je: aprilo 01, 2013, 05:03:55 atm »
Dankon por viaj atenta tralego kaj komento!
En mia memoro ĉiuj estis fervoraj, amikemaj kaj helpemaj. Tiam ne estis multaj hoteloj aŭ specialaj loĝejoj por vojaĝantoj, kaj kiam la vojaĝantoj bezonas tranokti dum la vojaĝo, ili simple iris en la vilaĝon aŭ trovi domon ne malproksime de la vojo por peti helpon. La dommastro kutime provizis liberan liton kaj eĉ matenmanĝon senpage por la fremda gasto. Kaj en la nuna tempo, homoj estas iom apartigitaj pro la singardemo :)
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.