Verkis S-ino Zhao Xiaohong
Ŝi surportas veston kvazaŭ plasta pluvkostumo, kiu volvas streĉe ŝiajn
membrojn kaj eĉ la kapon, lasante nur paron da okuloj ekstere. Ŝi
laboras en varmega somera tago en la kampo de kuraĉerba plantaĵo. Oni
diris, ke tia plantaĵo iritas onian haŭton, kaj ankaŭ bezonas defoliĝi
ĉiutage. La ŝvitoj senĉese faladis de ŝiaj frunto, nazpinto kaj vangoj.
. .
Ŝi estis mia kunlernantino, naskiĝinta en la kampara
vilaĝo. Diplimiĝinte, ŝi ekhavigis al si propran entreprenon post
longjaraj klopodadoj, kaj kvankam ŝi ne povas kalkuliĝi kiel granda
entreprenisto, tamen ŝia kapitalo jam estas giganta sumo en la okuloj
de tiuj, kiuj vivas en la maldisvolviĝintaj kamparaj vilaĝoj. Ŝiaj
gepatroj ne kutimas al la vivo en la urbo, kaj ankaŭ ne volas akcepti
la monon de la filino. Ili depozis la monon donacitan de infanoj en la
bankon, kaj daŭre terkulturas diligente kaj ĝuas la vivon de sia propra
forto. . .
Ŝi estas okupita de sia laboro, kaj vere ne
facilas trovi tempon por viziti hejmen. Ŝi provis persevadi la
gepatrojn, ke ili ne plu plantu medicinan herbon, sed la gepatroj ne
konsentis pri tio, dirante, ke ili preferu sin vivteni. Ŝi volis dungi
iun helpi en kamplaboroj, kaj ankoraŭ tion ne konsentis la gepatroj,
dirante, "Ni ja havas proprajn manojn kaj sanan korpon. Kio gravas la
laceco? "
Ŝi povis fari nenion kontraŭ tio. Ĉifoje,
reveninte hejmen, kiam ŝi vidis, ke la gepatrojn denove laboras en la
kamparo, ŝi partoprenis per si mem. . .
Poste, ŝi diris tion al mi, kaj mi ridis, "Ĉu tio estas necesa? Vi je ne estas devigita. "
Ŝi diris:"Miaj gepatroj havas tian temperamenton, kaj se mi ne helpus
en ilia laboro, kion alian mi faru por ili? kiel mi povu ĝojigi ilin? "
Mi rememoris la kanton-- "por la rido de la patrino. . . "
Mi eksentis hontegon.
Mi neniam pensis, kiel plezurigu miajn gepatrojn. Mi ĉiam opinias, ke
mi jam faris bone-- Ili ne plu maltrankviliĝas pri la manĝo kaj vestoj,
kaj krome, mi ankaŭ elspezas tempon viziti ilin hejme. Nun, mi
konsciis, ke mia fideleco estas ankoraŭ ne sifiĉa! Mi ne estas taŭga
filino.
De post tio, la bildo de ŝia laborado en la kampo
sub la varma suno ofte elmerĝis en mian cerbon. Tio sciigis al mi, kiel
ŝi kondutas al siaj gepatroj. . .
Esperantigis Miaohui