A Liao admonadis longan tempon. Post kiam la geedzoj A Qiang ĉesis
kvereladon, li iris malsupren. Reveninte hejmen, li fiksis sian
rigardon al la dormanta knabeto, kaj sentis sin baniĝanta en granda
feliĉo.
Tuj kiam someriĝis, ĉiuj la loĝantoj de la etaĝdomo
supreniris al la tegmenta teraso por ĝui malvarmeton. Nature, A Liao
ankaŭ iris sur la terason kun sia fileto. Tenante la tute nudan bebon
alte super sia kapo kaj permane ludetante lian "birdeton", A Liao
intence paŝadis tien kaj reen antaŭ la geedzoj, kiuj havas filinon.
Vidante la enviajn kaj samtempe admirajn rigardojn de ili, li vere
ebriĝis de ĝojo kaj eksentis, ke li superas ĉiujn aliajn.
Kun la
fileto en siaj brakoj, A Liao paŝis al la geedzoj A Shan. La edzino
dormetis surmate kun elstara ventro dum la edzo por ŝi forpetis
moskitojn per granda tifaa ventumilo.
A Liao sidiĝis ĉe A Shan. "Ĉu vi deziras havi fileton? "
"Jes. "A Shan konfesis honeste.
"Kion vi farus se ŝi naskos filinon? "
"Tio ne eblos. Ŝi certe naskos filon. A Shan respondis memfidoplene.
A Liao eksentis sufokecon, kvazaŭ io premus en lian koron. "Kian manĝaĵon ŝatas via edzino, ĉu acidan aŭ akran? "
"Akran , tamen. . . "A Shan respondis.
"Acidan por filo kaj akran por filino. Via edzino certe naskos
filinon. Jes. Destinita al vi. Hahaha. . . "Ekĝojiĝis A Liao kaj li
foriris kontente kun la fileto en lia ĉirkaŭbrako. . . .
Post
nelonge, la edzino de A Shan naskis filon, simile al tiu de A Liao. La
novnaskito estis diketa , alabastra, kaj vere aminda. En la monatiĝa
celebrado de sia fileto, A Shan invitis ankaŭ A Liao al festeno, sed
tiu ĉi ne iris pretekstante, ke li malsaniĝis.
"Ventro de lia patrino! Ja mi havas filon, kial ankaŭ li havas! "A Liao ekkoleriĝis.
En la varma vetero, la edzino petis A Liao porti la fileton al la
tegmenta teraso por ĝui la malvarmeton. A Liao rifuzis, sed la
dorlotata fileto insistis obstine kun ploro. A Liao furioziĝis de tio
kaj manfrapis je la fileto. Do la knabeto senĉese ploregis. Por elverŝi
sian koleron, A Liao ekĵetadis objektojn en la ĉambro. Timigite de tio,
la edzino forisis sola brakumante la fileton.
A Liao ne plu suriris al la teraso kaj kuŝis surlite la tutan nokton sendorme pro malbonhumoreco.
Neniu atendis, ke A Shan ne povis reteni ĉe si la feliĉon. Lia fileto
mortis pro akuta malsamo. Tiufoje, seninvitite, A Liao iris kun
retsaketo da pomoj, ladmanĝaĵoj kaj aliaj por konsoli la geedzojn A
Shan. Ĉiuj la najbaroj laŭdis, ke A Liao estas bonkora. A Liao denove
estis tia, kia antaŭe, ke tuj post noktiĝo, li brakumis la fileton al
la tegmenta teraso, kaj babilante, ĝuis malvarmeton kune kun aliaj. . .
Elĉinigis Miaohui