Li Yongjian el Jianxi Provinco
Malsaniĝis la bopatro. Kuŝante surlite, li estis mortanta.
La bofilino Suiying (Ŝŭijing) sin okupadis por la eventuala fenebro.
La najbarinoj ankaŭ venis por doni helpon en kudrado de mortula kostumo
kaj farado de la funebra rubando, kaj aliaj. Jam alvenis la lastaj
tagoj de la maljunulo, kiu ŝajne ne malfeliĉe trapasigos sian tutan
vivon. Domaĝis nur tio, ke lia filo ne povas apudesti dum lia mortiĝo.
La bonkoraj vilaĝanoj maltrankviliĝis pri tio kaj ĵetis sian riproĉeman
rigardon al la bofilino de la maljunulo.
Malkaŝema Onklinu
Yulian (Juliang) kondukis Shuying en la ĉefan ĉambron tirante je ŝia
mano kaj diris mallaŭte: "Shuying, ŝajne la maljunulo ne povos pluvivi
tagojn pli longe. Sendu telegramon al Weihua (Ŭejhŭa), ke li revenu
hejhmen. "
Shuying ektremetegis, kaj la larmogutoj ekruliĝis en
ŝiaj okulkavoj. Kolektinte sian forton, ŝi diris singultante,
"Weihua... skribis, ke lia armeo havas ian taskon por plenumi, kaj ni
ne devas ĝeni lin. "
"Kio? " Onklino Yulian rondigis siajn okulojn. "Rigardu, kia tempo
estas nun! Vi ankoraŭ skrupulas pri la ĝenado. Ĉu vi ne scias, ke antaŭ
duonjaro, post kiam via bopatrino forpasis, ŝi lasis la okulojn ne
fermitaj dum tri tagoj? Ŝi ja sopiris al la filo. Vi ja estas tro
malmolkora. Nun la ununura maljunulo forpasas, ĉu vi ne rajtas revenigi
Weihua? "
"Onklino Yulian, mi... " Malferminte siajn
larmoplenajn okulojn, Shuying volis ion diri , tamen ŝi englutis la
restajn vortojn.
La bopatro senforte ektusis, do Shuying hastis en la ĉambron.
La najbarinoj en la ĉefa ĉambro ege malkontentiĝis. Ili ekkomentis
indignoplene, "La bofilinoj ja sendube estas eksteruloj. Ili tute ne
povas esti kompareblaj kun la karuloj. " "Vere strange, tiel fidela kaj
obeema ŝi ja estas en la ordinaraj tagoj, sed pro kio ŝi neniel volas
revenigi Weihua? " "La maljunulo pene laboradis dum sia tuta vivo kaj
li ne povas lasi lin forpasi sen apudesto de la filo. Se ŝi ne venigos
lin, ni tiel agu." Incitite, Onklino Yulian kolere elĉambrigis Shuying,
"Shuying, donu al mi la leteron de Weihua. Malgraŭ ĉio li ja devus
hejmenreveni por lastafoje revidi sian patron. La maljunulo havas nur
tiun ĉi filon kaj Weihua nur tiun ĉi maljunulon. Se vi ne volas tion
fari, mi do telegrafu lin. " La najbaroj ankaŭ eĥis, "Shuying, revenigu
Weihua. "
Shuying ne povis sin deteni de eksvingiĝo. Perforte
retenante sian larmon, ŝi ĵetis rigardon al la najbarinoj, faris longan
suspiron kaj poste malrapide movetis sian korpon en la ĉambron. Ŝi
malfermis la ŝrankon kaj elporenis pakaĵon. Portante la pakaĵon en siaj
manoj, ŝi eliris stumble al Onklino Yulian kaj ne pli povis deteni sin
de genuiĝo kun la kapo frapiĝinta la pakaĵo. La larmoj eltorentis kaj
ŝi eksplodis de dolora ekplorego. Vidinte, ke ŝi ploras tiel dolore, la
najbarinoj konsterniĝis kaj haste subtene starigis ŝin. Shuying vortis
plorĝemante, "Onklino Yulian... Weihua... jam... martiriĝis, en la
batalkampo. Lastjare... iu el lia armeo... venis al mia laborunuo. La
maljunuloj estis en malsano... do mi ne volis sciigi ilin. Jen... jen
liaj medaloj kaj ankaŭ postlasaĵoj... "
Miaohui enperantigis el "Mi saĝis foje dum mia vivo"
eldonita de Dingxiang Literatura Asocio .