Mikronovelo
Adiaŭinte Etan Li, mi haste ekbiciklis eksteren al mia paĉjo, kiu
ĉeestas kunvenon ĉe la komunuma registaro malproksima je kvin lioj.
Eta Li ĵus transdonis al mi paperslipon de Qinrong, mia estinta
kunlernantino en la najbara vilaĝo. Ŝi petis skribe, ke mi rendevuu ŝin
morgaŭ tagmeze ĉe la arbego inter niaj vilaĝoj se mi konsentas. Eta Li
demandis, ĉu al mi plaĉas Qinrong, kaj ĉu mi amas ŝin. Mi ne sciis kiel
respondi. Verdire, el miaj estintaj kunlernantinoj mi ŝatas nur
Qinrong, kiu estas tiel bela, bonkora kaj inteligenta, ke ŝi revegis
ĉiujn junulojn. Kiel aliaj junuloj, mi ofte revas, ke mi fondus feliĉan
familieton kun ŝi kaj mi eĉ ofte sonĝis tion dum dormo. Tamen mi ne
scias, ĉu mi rajtas ami ŝin. Tion ja decidos mia paĉjo. Kaj krome, se
mia paĉjo permesos al mi iri al la rendevuo, li devos akompani min, ĉar
li permesas al mi iri nenien sola. Antaŭ nelonge oni invitis min al la
geedziĝa festeno de mia estinta kunlernanto. Mia patro timis, ke mi
erarus la vojon kaj li akompanis min al la celloko. Kiam oni demandis,
kia parenco li estas de la novedzo, li respondis embarasite, ke li
estas la patro de estinta kunlernanto de la novedzo.
Eta li ja
atendas la respondon, ĉu mi iros al la rendevuo. Do mi devas hasti al
mia paĉjo laŭeble plej frue, spite al lia malpermeso, ke mi ne iradu
sola. Tio ja estas al mi urĝa afero, kaj mi ne povas atendi ĝis lia
reveno.
Mi estas solfilo de mia kara paĉjo. Li rigardas min multe
pli kara ol sia propra vivo. Ekde mia naskiĝo li przorgas min anstataŭ
mia patrino, kiu forpasis ĉe mia naskiĝo. Li donis siajn tutajn koron
kaj amon al mi. Verdire, mi ja indas tion, ĉar mi estas tre bona kaj
obeema knabo. Sen permeso de mia paĉjo, mi nenion diras kaj faras, nur
krom se mi estas en la lernejo. Foje en la leciono mia instruistino
faris al mi demandon. Mi respondis: "Mi scas bone pri ĝia ĝusta
respondo, tamen mi ne estas certa, ĉu mia paĉjo permesas min respondi.
Ĉu mi rajtas reveni hejmen kaj peti la permeson de mia paĉjo?" Alifoje,
kiam mi havis lecionon, mi urĝe bezonis eliri por pisi, tamen mi ne
sciis, ĉu mia paĉjo permesas min peti forpermeson de la instruistino.
Mi povis fari nenion ol forte deteni min kun kunpremitaj dentoj, kaj
ĝis fine mi kontraŭvole malsekigis la pantalonojn. Post tio, mia paĉjo
diris, ke mi rajtas agi laŭbezone en la lernejo sen peti lian permeson,
sed en aliaj okazoj mi devas peti lian kunsenton antaŭ ol ekagi. Eĉ se
li ne estas ĉe mi, mi devas atendi ĝis lia reveno. Nenion mi rajtas
fari sen lia konsento.
Ĉifoje knabino petis min al rendevuo. Tio
ja estas la unua fojo por mi kaj venis al mi nenia ideo, ĉu mia paĉjo
permesas min iri al rendevuo kun knabino kaj amikiĝi kun ŝi. Mi devas
demandi lin pri tio. Ho, mia paĉjo, mia kara paĉjo, mia dolĉa paĉjo!
Kial vi ne sciigis min antaŭe, ĉu mi rajtas tion fari! Mia granda
paĉjo, kial vi ne ordonis iun el la gvidantaro de nia vilaĝo kunveni
anstataŭ vi ĉifoje? Ili ĉiuj obeas al vi. Se vi tion farus, kiel mi
bezonus bicikladi tiel longan vojon al vi!
...Ho Ve!... Mi petas
vian pardonon, ke mi nezorgeme trafis vin... Ĉu vi vundiĝis, avo?
...Ne? Bone! dankon al ĉielo, ke vi fartas bone. Sed... Bonvolu atendi
ĉi tie pacience, ke mi helpos vin stariĝi post kiam mi akiros la
permeson de mia paĉjo. Mi baldaŭ revenos... Ĝis la revido!
publikita en LA MONDO je 1989, kaj remodifita antaŭ nelonge.