--El miaj sonĝoj
Antaŭ nia vilaĝo kuŝas nelarĝa ŝoseo, sur kiu ĉiutage piedas
sennombraj homoj kaj kuras sennombraj veturiloj. Niniu rigardas ĝin
grava, ili nur indiferente irigas siajn piedojn kaj kurigas siajn
veturilojn sur la ŝoseo dum tiu ĉi lasta kuŝas, kuŝadas kviete kaj
senplende inter la kampoj.
Iunokte en la mezo de la ŝoseo
neatendite ekstaris arbo dika kaj alta, kiu baris la ŝoseon kaj lasis
nenian veturilon pasi pretere. Tio ja estis kurioza afero, tamen neniu
zorgis pri tio. Nur la stiristoj devis deŝoseigi sian veturilon en la
kampon por ĉirkaŭiri la arbon. Post nelonge, en la kampo aperis kurba
vojo. Nun ŝajnis, ke nenio okazis. Mi ne scias, ĉu la koncernaj
departementoj informiĝis pri tio, tamen certe neniu el tiaj
departementoj vidiĝis al ni.
Post iom da tempo ekpluvegis, kaj
akvego inundis la kampon. Nun granda malfeliĉo okazis al stiristoj, ĉar
ili neniel kapablis ĉirkaŭveturigi la arbon. Ne havante alian rimedon
kontraŭ tio, ili devis haste informi la koncernajn departementojn pri
la fatalaĵo.
Post ĉirkaŭ monato venis laboristoj de la Sosea Buroo
por elradikigi la arbegon. Tian decidon oni faris post multaj kaj
longtempaj kunvenoj de multaj koncernuloj el koncernaj unuoj, kiaj la
Ŝosea Buroo, Trafika Buroo, Provinca Registaro, Gubernia... Kaj oni eĉ
kunsidigis la reprezentantaron el niaj vilaĝanoj pro tio, ke la ŝoseo
ĝuste etendiĝas antaŭ nia vilaĝo.
Post sufiĉe longa tempo subite
publikiĝis anonco, ke pro la penigeco de la laboro, la laboristoj de la
Ŝosea Buroo neniel kapablas plenumi la akceptitan taskon, kaj ke oni
rekompencos per abunda festeno tiujn, kiuj transprenus kaj anstataŭe
plenumus la nefinitan laboron. Oni diras, ke tia decido estiĝis ankaŭ
post longtempaj diskutadoj kaj interkonsiliĝadoj de la koncernuloj.
Leginte la anoncon, iu mia amiko akceptis la laboron elradikigi la
arbegon. Li petis de mi helpon, kaj mi konsentis. Post kiam ni ambaŭ
alvenis al la arbego, ni trovis, ke la laboristoj jam fosis kavon
grandan kaj profundan ĉirkaŭ la arboradiko. Dum li ordigis la
kunportitan ilaron, mi senintence ekpuŝis la arbon. Krak! El la malluma
kavo eliĝis orelpika sono. Ekzaltiĝinte, li alkuris por partopreni en
mia puŝo. Je nia forta puŝo, la arbo elradikiĝis kaj falis teren kun
granda bruo. Ha! kiel facila la tasko estas! Rigardante la kuŝantan
arbotrunkon, ni ekmiregis pri nia forteco, aŭ pli precize, pri la
facileco de nia laboro.
Ĉe la abundega festeno, mia amiko diris al
mi, ke oni denove ekkunvenis diskuti pri la falinta arbego kaj la kavo.
"Hahaha..." aŭdinte tion, mi ne plu povis deteni min de ekridego... Pro
tio, mi vekiĝis kaj trovis, ke mi kuŝas sur la lito.
Miaohui publikigis en LA MONDO je 1989, iom modifis antaŭ la surretiĝo.