Ĉefpaĝo | Publikigi artikolon | Gastlibro | Serĉi en la retejo | Amikaj ligiloj | Balotoj
-> Esperanto -> Verkado

TOP

Edzino kaj Kromedzinoj

[ Publikiginto:Miaohui | Tempo:2008-06-27 10:49:19 | Verkinto: | Deveno: | Legis:578 ]

 

   Tiun rakonton mi aŭdis kiam mi estis knabeto.
   Iam riĉulo havis edzinon aj tri kromedzinojn. Ordinare la kromedzinoj konkuris por lia favoro, sed sia edzino sin tenis tute apatia. Li amis siajn kromedzinojn pli multe ol la edzinon, kaj ĉiam volis trovi ŝancon por eksedzinigi ŝin.
  Foje, li volis provi, kiu el la kromedzinoj estas plej fidela al li. Li do iris al la una kaj diris, "Estas truo en mia ŝrumpo, ĉiu vi bonvolas fliki ĝin por mi?" La unua kromedzino diris, "Kiel vi rajtas ordoni min fari tian malpuraĵon por vi? Iru al aliaj, ke ili fliku ĝin por vi." La riĉulo iris al la dua, kaj diris, "Estas truo en mia ŝrumpo, ĉu vi bonvolas fliki ĝin por mi?" La dua kromedzino diris, "Mi timas, ke via malpura ŝrumpo malpurigos miajn manojn, do bonvolu iru aliaj por tio." Li iris al la tria kaj diris, "Estas truo en mia ŝrumpo, bonvolu fliki por mi." La tria kromedzino diris, "Via ŝrumpo tiel fiodoras, ke ĝi naŭzas min. Iru al aliaj por tio."
  Malsukcesinte ĉe siaj kromedzinoj, li do iris al la edzino deprimita. Vidinte tion, la edzino demandis, "Kio okazas al vi?" Li respondis, "Mi havas truon en ŝrumpo, kaj neniu volas fliki por mi." "Venu por ke mi fari tion por vi." proponis la edzino.
  La edzino do kuŝigis lin komforte sur la lito, prenis lian fiodoran piedon en la sino kaj ekflikis atente. Post tio, ŝi klinis sian kapon al la piedo kaj dente rompis la fadenon ĉe la ŝrumpo.
  Tiu banala konduto ege emociis la riĉulon, ke li rezignis sian deziron eksigi sian edzinon.


[Antaŭa]Estonta Revido al mia Mortinta Onk.. [Sekva]Saviĝo el Morto

Komentoj:

Nomo:
Enhavo:

KONCRNAJ KATEGORIOJ
 

NOVAJ ARTIKOLOJ

VARMAJ ARTIKOLOJ

REKOMENDITAJ ARTIKOLOJ

KONCERNAJ ARTIKOLOJ

AFIŜOJ