Ĉefpaĝo | Publikigi artikolon | Gastlibro | Serĉi en la retejo | Amikaj ligiloj | Balotoj
-> Budhismo -> Respondoj pri Budhismo

TOP

2. Bazaj konceptoj pri Budhismo

[ Publikiginto:Miaohui | Tempo:2008-06-23 09:47:00 | Verkinto: | Deveno: | Legis:500 ]

 

2. Bazaj konceptoj pri Budhismo

 

  Demando: Kio estas la ĉefaj instruoj de la Budho?

  Respondo: Ĉiuj instruoj de la Budho centriĝas sur la Kvar Sanktaj Veroj ĝuste kiel la rando kaj spokoj de la rado centriĝas al la aksingo. La Kvar Sanktaj Veroj nomiĝas "Kvar" ĉar ili estas kvar. Ili nomiĝas "Sanktaj" ĉar ili povas sanktigi tiujn, kiuj komprenas ilin. Ili nomiĝas "Veroj" ĉar ili estas konformaj al la realo. Ili estas veroj.

 

  Demando: Kio estas la Unua Sankta Vero?

  Respondo: La Unua Sankta Vero estas tio, ke la vivo estas sufera. Por vivi, ni devas suferi. Ni tute ne povas vivi sen sperto de sufero. Ni devas elteni la fizikajn suferojn kiel malsanon, vundiĝon, laciĝon, maljuniĝon kaj poste morton. Ni ankaŭ devas elteni la spiritajn suferojn kiel solecon, ĉagrenon, timon, embarason, malesperon, koleron, ktp.

 

  Demando: Ĉu tio ne estas iom pesimisma? 

  Respondo: La vortaro difinis pesimismon kiel ''la kutiman pripenson, ke ĉia okazaĵo estos malbona." aŭ "la kredon, ke malbono estas pli forta ol bono." Budhismo instruas neniun el tiuj ideoj, nek neas, ke feliĉo ekzistas. Ĝi nur simple diras, ke en nia vivo ni spertas fizikajn kaj spiritajn suferojn. Tio estas fakto tiel vera kaj evidenta, ke neniu povas nei. La ĉefa koncepto de plejmultaj religioj estas malfacile aŭ neeble konfirmebla mito, legendo aŭ kredo. Budhismo komenciĝis je sperto, nerefutebla fakto kaj ankaŭ afero, kiun ni ĉiuj bone scias, iam spertis kaj povos konkeri. Do Budhismo estas la sola vere universala religio ĉar ĝi elmontras ĝuste la kernon de la afero, pri kiu ni ĉiuj zorgas: suferoj kaj metodoj por eviti la suferojn.

 

  Demando: Kio estas la Dua Sankta Vero?

  Respondo: La Dua Sankta Vero estas tio, ke ĉiuj suferoj estas kaŭzitaj de deziro. Kiam ni esploras la spiritajn suferojn, ni povas facile trovi,  kiel la deziro kaŭzas suferon. Kiam ni volas ion sed ne povas akiri ĝin, ni sentas ĉagreniĝon. Kiam ni esperas, ke iu vivu laŭ nia deziro, sed ne tiel okazas, ni sentas malesperon kaj malĝojon. Kiam ni deziras, ke aliuloj ŝatu nin, sed ili ne ŝatas nin, ni sentas afliktiĝon. Eĉ kiam ni deziras ion kaj vere povas akiri ĝin, tio ne ofte kondukas nin al feliĉo, ĉar post nelonge ni perdas la intereson, sentas enuiĝon pri ĝi kaj ekdeziras alian. Do simple, la Dua Sankta Vero instruas, ke akiro de via deziraĵo ne povas garantii al vi feliĉon. Anstataŭ konstante klopodi por akiri la deziraĵon, provu modifi vian deziron. Deziro forrabas niajn kontentojn kaj feliĉojn. 

 

  Demando: Sed kiel deziro kaj avido kondukas al fizika sufero?

  Respondo: La vivlonga deziro kaj avido por tio kaj ĉi tio, precipe la deziro al la plua vivado kreas potencan energion, kiu kaŭzas nian renaskiĝon. Pro nia renaskiĝo, ni havas korpon kaj laŭ mia antaŭa diro, la korpo estas influiĝema de vundo kaj malsano; ĝi povas elĉerpiĝi de laboro; ĝi maljuniĝas kaj poste mortas. Tiel avido kondukas al nia fizika sufero, ĉar ĝi kaŭzas nian renaskiĝon.

 

  Demando: Tio ŝajnas bona, sed se ni vere tute rezignus deziron, ni akirus aŭ atingus nenion.

  Respondo: Vere. Sed la diroj de la Budho estas tio, ke kiam suferon al ni kaŭzas niaj deziro, avido, konstanta malkontento pri nia havaĵo kaj nia konstanta soifego al pliaj, ni devas haltigi ilin. Li volis, ke ni distingu kion ni bezonas kaj kion ni deziras, kaj krome strebu por la bezonaĵo, sed modifu la deziron. Li diris al ni ke nia bezono estas kontentigebla sed nia avido estas senfina - senfunda kavo. Bezono estas fundamenta kaj baza kaj plenumebla. Ni devas labori por tio, sed ni devas malpliigi la dezirojn super la bezono. Kio estas nia vivcelo? Akiri aŭ esti kontenta kaj feliĉa?

 

  Demando : Vi parolis pri la renaskiĝo, sed ĉu estas atesto, ke tio vere okazas?

  Respondo: Estas abundaj atestoj, ke tio vere okazas, sed ni esploros pri tio pli detale iom poste.

 

  Demando: Kio estas la Tria Sankta Vero?

  Respondo: La Tria Sankta Vero estas, ke ni povas venki suferojn kaj atingi feliĉon. Ĝi eble estas la plej grava el la Kvar Sanktaj Veroj ĉar per ĝi la Budho certigis al ni, ke veraj feliĉo kaj kontento estas atingeblaj. Ni fariĝas feliĉaj kaj liberaj kiam ni forlasas senutilan avidon kaj lernas vivi je ajna momento ĉiutage, ĝuante sen konstanta deziro la spertojn donacitajn de nia vivo, kaj pacience elportante malfacilaĵojn en nia vivo sen timo, malamo kaj kolero. En tiu momento, nur en tiu momento, ni ekĝuas perfektan vivon. Kiam ni ne plu klopodas por kontentigi nian propran egoisman deziron, ni trovas, ke ni havas sufiĉan tempon por helpi aliulojn, por ke ili kontentigu siajn bezonojn. Ni nomas tiun staton Nirvano. Ni ankaŭ liberiĝas el ĉiuj spiritaj suferoj. Ni nomas tion Fina Nirvano.

 

  Demando : Kio aŭ kie estas Nirvano?

  Respondo: Ĝi estas dimensio, kiu transcendas tempon kaj spacon, do estas malfacile por ni ĝin priparoli aŭ eĉ pripensi. Vortoj kaj pensoj nur taŭgas por priskribi la dimension de tempo kaj spaco. Ĉar Nirvano transcendas tempon, estas nek moviĝo, nek maljuniĝo aŭ morto. Do Nirvano estas eterna. Ĉar Nirvano transcendas spacon, ne estas kaŭzo, limo kaj koncepto pri egoismo kaj neegoismo. Do ĝi estas senlima. La Budho ankaŭ certigis al ni, ke Nirvano estas sperto de granda feliĉo. Li diris: Nirvano estas la plej supera feliĉo.

  Dp204 

 

  Demando: Sed ĉu estas atesto, ke tia dimensio ekzistas?

  Respondo: Ne. Ne estas tia atesto. Sed ĝia ekzisto estas deduktebla. Se estas dimensio, kie tempo kaj spaco funkcias kaj fakte estas tia dimensio -- la mondo kiun ni spertas, do ni povas dedukti, ke estas dimensio, kie tempo kaj spaco ne funkcias -- Nirvano. Krome, eĉ se ni ne povas pruvi la ekziston de Nirvano, ni havas budhan instruon, ke ĝi ekzistas. Li diris al ni: "Ekzistas Nenaskiĝinto, Nefariĝinto, Nefarito, Nekomponito. Se ne ekzistus Nenaskiĝinto, Nefariĝinto, Nefarito kaj Nekomponito, ne estus liberiĝo el tio, kio estas naskiĝinta, fariĝinta, farita kaj komponita. Sed ĉar estas tia Nenaskiĝinto, Nefariĝinto, Nefarito kaj Nekomponito, do ni scias, ke ekzistas liberiĝo el tio naskiĝinta, fariĝinta, farita kaj komponita. Ni scios tuj kiam ni atingos ĝin. Ni ankoraŭ devas praktiki ĝis tiam.

 

  Demando: Kio estas la Kvara Sankta Vero?

  Respondo: La Kvara Sankta Vero estas la vojo kondukanta al venko super la suferado. La vojo estas nomita la Okopa Ĝusta Vojo, kiu konsistas el Ĝusta Opinio, Ĝusta Penso, Ĝusta Parolo, Ĝusta Konduto, Ĝusta Vivrimedo, Ĝusta Klopodo, Ĝusta Zorgo kaj Ĝusta Kontemplado. Budhana praktikado konsistas el tiuj ok aferoj ĝis ili fariĝas pli perfektaj. Vi rimarkos, ke la ŝtupoj pri la Okopa Ĝusta Vojo kovras ĉiujn aspektojn de vivo: intelektan, etikan, socian, ekonomian kaj psikologian, kaj entenas ĉion, kion oni bezonas por havi bonan vivon kaj spiritan disvolviĝon.


[Antaŭa]I. Kio estas Budhismo [Sekva]3.Budhismo kaj la Ideo pri Dio

Komentoj:

Nomo:
Enhavo:

KONCRNAJ KATEGORIOJ
 

NOVAJ ARTIKOLOJ

VARMAJ ARTIKOLOJ

REKOMENDITAJ ARTIKOLOJ

KONCERNAJ ARTIKOLOJ

AFIŜOJ