Ĉefpaĝo | Publikigi artikolon | Gastlibro | Serĉi en la retejo | Amikaj ligiloj | Balotoj
-> Budhismo -> Respondoj pri Budhismo

TOP

10. Fariĝi budhano

[ Publikiginto:Miaohui | Tempo:2008-09-05 16:38:12 | Verkinto: | Deveno: | Legis:453 ]

 

10. Fariĝi Budhano

 

  Demando: Kion vi diris ĝis nun tre interesas min. Kiel mi povas fariĝi budhano?

  Respondo: Iam estis viro nomata Upali. Li estis disĉiplo de alia religio. Li iris al la Budho por debati kun li kaj klopodis konverti lin. Sed post la interparolo kun la Budho, li tiel impresiĝis, ke li decidis fariĝi disĉiplo de la Budho. Sed la Budho diris:

  "Faru konvenan esploradon unue. Konvena esplorado estas bona por famulo kiel vi mem."

  "Nun mi estas des pli plezurigita kaj kontentigita kiam la Majstro diras al mi: 'Faru konvenan esploradon unue.' Ĉar se membroj de alia religio akceptas min kiel disĉiplon, ili paradas kun standardo tra la tuta urbo dirante: 'Upali jam konvertiĝis en nian religion.' Sed la Majstro diras al mi: 'Faru konvenan esploradon unue. Konvenan esplorado estas bona por famulo kiel vi mem.'"

  MII 379

  En Budhismo kompreno estas la plej grava afero kaj komprenado estas temporaba. Do ne senpripense hastu al Budhismo. Restu trankvila, faru demandojn, konsideru atente kaj poste faru vian decidon. La Budho ne interesiĝas pri multeco de siaj disĉiploj. Li zorgas, ke oni sekvu liajn instruojn kiel rezulton de atenta esplorado kaj konsiderado pri la faktoj.

 

  Demando: Se mi faras tion kaj mi trovas, ke la budhaj instruoj estas akceptindaj, kion mi faru se mi volas fariĝi budhano?

  Respondo: Estus plej bone viziti bonan monaĥejon aŭ aliĝi al budhana grupo, subteni ilin, ricevi ilian subtenon kaj daŭre lerni pli multe pri la budhaj instruoj. Poste, kiam vi estas preta, vi devas formale fariĝi budhano havante tri rifuĝojn.

 

  Demando: Kio estas la Tri Rifuĝoj?

  Respondo: Rifuĝo estas loko, kien homoj iras kiam ili afliktiĝas aŭ bezonas sekurecon kaj protekton. Estas multaj rifuĝoj. Kiam homoj estas malĝojaj, ili rifuĝas ĉe siaj amikoj; kiam ili estas maltrankvilaj kaj timigitaj, ili rifuĝas en falsaj esperoj kaj kredoj. Kiam ili proksimiĝas al morto, ili eble rifuĝas en la kredo de eterna ĉielo. Sed, kiel la Budho diris, neniu el tiuj estas vera rifuĝo ĉar ili ne povas provizi komforton kaj sekurecon surbaze de la realeco.

  Fakte tiuj estas nek rifuĝoj sekuraj, nek rifuĝoj plej altaj, nek rifuĝoj, kie oni liberiĝas de ĉiuj malĝojoj. Sed rifuĝu en la Budho, Darmo kaj Komunumo kaj vidu per vera kompreno pri la Kvar Noblaj Veroj, kiuj estas sufero, la kaŭzo de sufero, la transpaso de sufero kaj la Okopa Ĝusta Vojo, kiu kondukas al liberiĝo el la sufero. Tio estas vere sekura kaj plej alta rifuĝo, kie oni liberiĝas de ĉiuj suferoj.

  Dp 189-192

  Rifuĝado en Budhismo estas memfida akcepto de la fakto, ke oni povas tute iluminiĝi kaj perfektiĝi kiel la Budho. Rifuĝado en Darmo signifas kompreni la Kvar Noblajn Verojn kaj bazigi sian vivon sur la Okopa Ĝusta Vojo. Rifuĝado en la Komunumo signifas serĉi subtenon, inspiradon kaj gvidon de ĉiuj, kiuj iras laŭ la Okopa Ĝusta Vojo. Tion farante oni fariĝas budhano kaj tiel iras sur la vojo al la Nirvano.

 

  Demando: Kiaj ŝanĝoj okazis en via vivo ekde kiam vi ricevis tri rifuĝojn?

  Respondo: Kiel milionoj da aliaj budhanoj dum la lastaj 2500 jaroj, mi trovis, ke budhaj instruoj komprenigas malfacilan mondon, ili donis sencon al tio, kio estas sensignifa vivo, ili jam donis al mi humanecon kaj kompatecan etikon per kiu ili gvidas mian vivon kaj ili jam montris al mi kiel mi povas atingi la staton de pureco kaj perfekteco en sekva vivo. Poeto en antikva Hindio iam skribis pri la Budho.

  Iri al li por rifuĝo, laŭdi lin, honori lin kaj loĝi en lia Darmo estas konduto kun kompreno.

  Mi tute konsentas kun tiuj vortoj.

 

  Demando: Mi havas amikon, kiu ĉiam klopodas konverti min al sia religio. Mi tute ne interesiĝas pri lia religio kaj mi jam diris tion al li, sed li ne volas forlasi min. Kion mi faru?

  Respondo: La unua afero, kiun vi devas kompreni, estas tio, ke tiu homo ne estas via vera amiko. Vera amiko devas akcepti vin kaj respekti viajn esperojn. Mi suspektas, ke tiu homo nur pretendas esti via amiko por ke li povu konverti vin. Kiam iu klopodas entrudi sian volon al vi, tiu certe ne estas via vera amiko.

 

  Demando: Sed li diras, ke li volas dividi sian religion kun mi.

  Respondo: Estas bona afero por iu dividi sian religion kun aliaj. Sed mi opinias, ke via amiko ne scias la diferencon inter divido kaj entrudo. Se mi havas pomon, mi donas al vi duonon kaj vi akceptas mian donacon, tiam mi jam dividas kun vi. Sed se vi diras al mi:"Dankon, sed mi jam manĝis" kaj mi  se daŭre insistas, ke vi manĝu la duonan pomon, ĝis vi cedas al mia premo, tion oni ne povas nomi divido. Homo kiel via amiko strebas maski sian malbonan konduton per la nomo de "divido", "amo" aŭ "malavareco", sed kiel ajn li nomas ĝin, lia konduto restas kruda, malbona kaj egoisma.

 

  Demando: Do kiel mi haltigu lin?

  Respondo: Tre simple. Unue, sciu klare en via menso, kion vi volas. Due, klare kaj koncize diru al li pri tio. Trie, kiam li al vi faras demandojn kiel "Kio estas via kredo pri tio?" aŭ "Kial vi ne volas veni al la kunveno kun mi?", klare, afable kaj persiste ripetu vian unuan deklaron. "Dankon por la invito, sed mi preferas ne iri."

  "Kial ne?"

  "Tio estas mia propra afero. Mi preferas ne iri."

  "Sed tie estos multaj interesaj homoj."

  "Mi certas ke jes, sed mi preferas ne iri."

  "Mi invitas vin ĉar mi zorgas pri vi."

  "Mi ĝojas, ke vi zorgas pri mi, sed mi preferas ne iri."

  Se vi klare, pacience kaj persiste ripetas vin kaj rifuzas permesi lin venki en la diskuto, li eble forrezignos. Estas honto ke vi devas tion fari, sed estas tre grave por homoj lerni, ke ili ne rajtas entrudi siajn kredojn aŭ volojn al aliuloj.

 

  Demando: Ĉu budhanoj devas strebi por dividi la Darmon kun aliaj?

  Respondo: Jes, ili devas. Mi opinias, ke plej multe da budhanoj komprenas la diferencon inter divido kaj entrudo. Se oni demandas vin pri budhismo, diru al ili. Vi eĉ rajtas diri al ili pri la instruoj de Budho sen demando de ili. Sed se per siaj vortoj aŭ agoj ili informas vin, ke ili ne interesiĝas, akceptu tion kaj respektu iliajn volojn. Grave estas memori, ke vi informas la homojn pri la Darmo per via konduto multe pli efike ol per via predikado. Montru Darmon al ili per senĉesaj pensemo, bonkoro, toleremo, malkaŝemo kaj honesteco. Lasu la Darmon brili per viaj paroloj kaj kondutoj. Se ĉiu el ni, vi kaj mi, scias perfekte pri la Darmo, tute praktikas ĝin kaj dividas ĝin malavare kun aliaj, ni povas profitigi nin mem kaj ankaŭ la aliajn.


[Antaŭa]9. Fortuno kaj Sorto [Sekva]Pri la Aŭtoro

Komentoj:

Nomo:
Enhavo:

KONCRNAJ KATEGORIOJ
 

NOVAJ ARTIKOLOJ

VARMAJ ARTIKOLOJ

REKOMENDITAJ ARTIKOLOJ

KONCERNAJ ARTIKOLOJ

AFIŜOJ