8. Vegetarismo
Demando: Budhanoj devas esti vegetaranoj, ĉu ne?
Respondo: Ne nepre. La Budho ne estis vegetarano. Li ne instruis siajn disĉiplojn esti vegetaranoj kaj eĉ hodiaŭ multaj bonaj budhanoj ne estas vegetaranoj.
Demando: Sed se vi manĝas viandon, vi nerekte respondecas pri la morto de bestoj. Ĉu tio ne rompas la unuan el la kvin principoj?
Respondo: Estas vero, ke vi nerekte kaj parte respondecas pri mortigo de bestoj kiam vi manĝas viandon, sed la vero estas sama, kiam vi manĝas vegetalojn. La kamparanoj devas ŝprucigi al siaj plantoj insekticidon kaj venenon por ke la vegetaloj sendifekte venu sur viajn pladojn. Kaj krome, bestoj estas mortigitaj por provizi la ledon por viaj zono kaj mansako, oleon por la sapo uzata de vi kaj milojn da aliaj produktaĵoj. Estas neeble vivi iagrade sen rerekta respondeco pri la morto de iuj aliaj vivestaĵoj kaj tio estas ĝuste alia ekzemplo de la Unua Nobla Vero, ke ordinara ekzisteco estas suferiga kaj malkontentiga. Kiam vi sekvas la unuan principon, vi strebas por eviti rektan respondecon pri mortigo de vivestaĵoj.
Demando: Mahajanaj budhanoj ne manĝas viandon.
Respondo: Tio ne estas vero. Mahajana Budhismo en Ĉinio metas akcenton sur vegetareco sed la monaĥoj kaj laikaj budhanoj de mahajana tradicio en Japanio kaj Tibeto kutime manĝas viandon.
Demando: Sed mi ankoraŭ pensas, ke budhano devas esti vegetarano.
Respondo: Se estus vegetarano rigora sed egoisma, senhonta kaj malica dum alia homo ne estas vegetarano, sed zorgema al aliaj, honesta, malavara kaj bonkora, do kiu el ili estus pli bona budhano?
Demando: La persono kiu estas honesta kaj bonkora.
Respondo: Pro kio?
Demando: Ĉar tia homo evidente havas bonan koron.
Respondo: Trafe. Manĝanto de viando povas havi puran koron kaj inverse, tiu, kiu ne manĝas viandon, povas havi malpuran koron.
En la instruoj de la Budho, la grava afero estas la kvalito de via koro, sed ne la enhavo de via dieto. Multaj budhanoj atentas neniam manĝi viandon, sed ili ne zorgas pri egoismo, malhonesto, kruelo kaj ĵaluzo. Ili ŝanĝis siajn pladojn, kio estas facila por fari, sed ignoris ŝanĝi siajn korojn, kio estas malfacila afero por fari. Do memoru,ĉu vi estas vegetarano aŭ ne, ke la pureco de la menso estas la plej grava afero en Budhismo. |